Flavverda vireo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavverda vireo

Flavverda vireo en Panamo
Flavverda vireo en Panamo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. flavoviridis'
Vireo flavoviridis
(Cassin, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavverda vireo, Vireo flavoviridis, estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj. Tiu reproduktiĝas el suda Teksaso (ĉefe el la valo de Rio Grande) en Usono kaj la okcidentaj kaj orientaj montoteritorioj de norda Meksiko (nome Okcidenta Patrinmontaro kaj Orienta Patrinmontaro—ankaŭ la Sierra Nevada) suden al centra Panamo. Ĝi estas migranta, kiu vintras en nordaj kaj orientaj Andoj kaj okcidente de la Amazona baseno.

Plenkreskulo de Flavverda vireo estas 14–14.7 cm longa kaj pezas 18.5 g. Ĝi havas olivecverdecajn suprajn partojn kaj malhele borditan grizan kronon. Estas malhela linio el la beko al la ruĝbrunaj okuloj kaj blanka superokula strio. La subaj partoj estas blankaj kun brilflavaj brustobordoj kaj flankoj. Junuloj estas pli senkoloraj kun brunaj okuloj, bruna nuanco en dorso kaj malpli da flavo en subaj partoj. Plenkreskulo de Flavverda vireo diferenciĝas el la Ruĝokula vireo pro ties multe pli flavaj subaj partoj, manko de nigra bordo al pli senkolora griza krono, pli flavaj supraj partoj kaj diferenca okulkoloro.

Kelkaj individuoj estas malfacile separeblaj, eĉ en mano, el la tre simila Ruĝokula vireo, kun kiu ĝi estis foje konsiderata samspecifa. Ties preciza statuso kiel pasbirdo en landoj kiaj Venezuelo estas tamen necerta.

La Flavverda vireo havas nazecan alvokon njaaah, kaj la kanto estas ripeteca verii viar virii, fii’er vireo virii, pli mallonga kaj rapida ol tiu de la Ruĝokula vireo. Tiu specio rare kantas en siaj vintrejoj.

Tiu nearktisa birdo vivas en la kanopeo kaj mezaj niveloj de helluma arbaro, arbarbordoj, ĉeriveraj arbustaroj kaj ĝardenoj je altitudoj el marnivelo al 1500 m. La tasforma nesto 6.5-cm larĝa estas konstruita de la ino el ampleksa gamo de plantaj materialoj, kaj ligita al fortika branĉo normale 1.5–3.5 m supergrunde en arbo, sed eventuale ĝis 12 m alte. La normala ovodemetado estas de 2 al 3 brunmarkitaj blankaj ovoj demetitaj el marto al junio kaj kovataj nur fare de la ino, kvankam la masklo helpas manĝigi la idojn. La reproduktantaj birdoj revenas al Centrameriko el komenco de februaro al marto, kaj plej parto eliras suden meze de oktobro.

Flavverdaj vireoj manĝas insektojn kiujn ili kaptas el la arbofoliaro, kaj nutras sin ĉefe el raŭpoj kaj skaraboj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn fruktojn, inklude berojn de visko kaj en vintrejoj tiujn de Cymbopetalum mayanum (Annonaceae) kaj Simarubo (Bursera simaruba)[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Foster (2007)
  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51007, Vireo flavoviridis, 9a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
  • Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-6418-5
  • Stiles, F. Gary & Skutch, Alexander Frank (1989): A guide to the birds of Costa Rica. Comistock, Ithaca. ISBN 0-8014-9600-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]