Franca atlantika marbordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La franca atlantika marbordo estas limigita de maro de Iroise kaj de Biskaja Golfo kaj etendiĝas de Conquet ĝis Hendaye sur komunumoj de la departementoj Finistère, Morbihan, Loire-Atlantique, Vendeo, Charente-Maritime, Gironde, Landes kaj Pyrénées-Atlantiques apartenantaj al la regionoj Bretonio, Pays de la Loire, Poitou-Charentes kaj Akvitanio.

Mara tradicio[redakti | redakti fonton]

Tradicie tiu regionoj estas ligitaj al fiŝkaptado kaj al mara komerco aparte kun la havenoj de Brest, de Douarnenez, de Guilvinec, de Loctudy, de Concarneau, de Lorient, de La Turballe, de Nantes kaj Saint-Nazaire, de Sables-d'Olonne, de La Rochelle, de Bordeaux kaj de Saint-Jean-de-Luz.

Maristoj naskiĝintaj en tiuj regionoj iris fiŝkapti moruon en la 19-a jc apud Novlando kaj iuj ekloĝis tie, en Sankta-Piero kaj Mikelono aŭ en Akadio.

Turisma alvokiĝo[redakti | redakti fonton]

Belegaj pejzaĝoj laŭ la oceano, tipaj kulturoj (bretonaj, vendeaj, vaskaj...) kaj precipe ravaj plaĝoj, borderitaj per dunoj kelkfoje esceptaj (Duno de Pilat), ofertantaj bonan bankvaliton faras ke ĝi estas privilegia celo de francoj sed ankaŭ de multaj eksterlandanoj (germanoj, nederlandanoj, angloj, usonanoj, belgoj...), kiuj forte konkurencas la mediteraneajn marbordojn kiaj la francaj, hispanaj, italaj, tuniziaj, grekaj aŭ kroataj.

Somere, multaj banstacioj kiaj La BauleRoyan spektas ege multiĝan loĝantaron kaj tiel kreskigas la laboron de trinkejanoj, restoracianoj, plaĝistoj, hotelaj kaj kampadejaj estroj. Vespere, la feriantoj promenas sur la kornicoj aŭ vizitas la noktoklubojn, tiel tre forte dinamikigante la regionon.

Granda loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La proksimeco de la oceano ebligas multajn komercajn interŝanĝojn, kiuj ebligis al multaj urboj disvolviĝi kaj pligrandiĝi; ni citu kiel ekzemplo Brest, Concarneau, Lorient, Vannes, Saint-Nazaire, Nantes, Les Sables-d'Olonne, La Rochelle, BordeauxBayonne.

La urbo Penmarc'h en Finistère estus fariĝinta grava komerca urbo sed ĝia prirabadofine de la Mezepoko, multe malfortigis ĝin.

Fotgalerio pri la franca atlantika marbordo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]