Luarlandoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pays de la Loire)
Luarlandoj
(Pays de la Loire)
regiono
Flago
Ŝtato Francio Francio
Departementoj Loire-Atlantique (44), Maine-et-Loire (49), Mayenne (53), Sarthe (72), Vendée (85)
Gravaj urboj Nantes, Angers, Laval, Le Mans, La Roche-sur-Yon
Prefektejo Nantes
Areo 32 082 km² (3 208 200 ha)
Loĝantaro 3 660 852 (2013)
Denseco 114,11 loĝ./km²
prefekto Henri-Michel Comet
 - prezidanto Christelle Morançais
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Luarlandoj
Luarlandoj
Luarlandoj
Vikimedia Komunejo: Pays de la Loire
Retpaĝo: http://www.paysdelaloire.fr

LuarlandojLuarlandio[1] (france Pays de la Loire [pe.i də la lwaʁ]) estas administra regiono en nord-okcidenta Francio ĉe la Atlantika Oceano.

La regiono konsistas el 5 departementoj: Loire-Atlantique, Maine-et-Loire, Mayenne, Sarthe kaj Vendée. La ĉefurbo estas Nantes. Aliaj gravaj urboj estas Angers, Le Mans, La Roche-sur-Yon, Laval, Cholet, Saumur, Saint-Nazaire kaj Les Sables-d'Olonne. Sur 32 082 kvadrataj kilometroj loĝas 3 660 852 homoj (2013). ISO-kodo de la regiono estas FR-R.

Tiu administra regiono entenas diversajn partojn tre heterogenajn, kaj historie kaj geologie. La departemento Loire-Atlantique estas historie pli ligita al la najbara regiono Bretonio. Sarthe pro sia proksimeco al Parizo estas forte sub ĝia altiro kaj influo. Vendée havas delonge fortan individuan identecon kaj same por la departemento Maine-et-Loire kiu plejparte konsistas el la historia Anĵuo, regiono ĉirkaŭ Angers.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio de la franclingva SAT-Amikaro, arkivigita laŭ stato de julio 2021

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]