Frederik Ruysch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederik Ruysch
Frederik Ruysch 1638-1731.jpg
Persona informo
Frederik Ruysch
Naskiĝo 28-an de marto 1638 (1638-03-28)
en Hago
Morto 22-an de februaro 1731 (1731-02-22) (92-jara)
en Amsterdamo
Lingvoj latina [#]
Loĝloko Holando [#]
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj [#]
Alma mater Universitato de Lejdeno [#]
Familio
Infanoj Anna Ruysch • Rachel Ruysch [#]
Profesio
Okupo botanikisto • anatomo • kuracisto • universitata instruisto [#]
Laborkampo plantosciencoanatomio [#]
Aktiva en HagoAmsterdamo [#]
Doktoreca konsilisto Johannes van Hornius [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Frederik Ruysch (1638-1731) estis nederlanda botanikisto, kirurgo, kuracisto, anatomo, zoologo, kiu famiĝis dank'al siaj studoj rilate al la anatomia konservado kaj al la kreado de dioramoj aŭ scenaro por enkorpigo de hompartoj. Ruysch estas agnoskita pro sia esploroj rilate al la valvoj de la limfa sistemo, nazvomeraj organoj, ekzistantaj en la vipuroj, kaj la centra okulo-arterio aŭ arteria centralis oculi.

Li studis en la Universitato de Lejdeno, kie Franciscus Sylvius (1614-1672) estis lia profesoro, kaj liaj kun-studentoj estis Jan Swammerdam (1637-1680), Regnier de Graaf (1641-1673) kaj Nikolao Stenono (1638-1686). En 1661, li edziĝis al la filino de la nederlanda arkitekto Pieter Post (1608-1669). En 1685, li estis nomumita profesoro pri botaniko de la Amsterdama Ĝardena Botaniko, kie li laboris kun Jan Commelijn (1629-1692) kaj Caspar Commelijn (1668-1731).

Ruysch esploris multajn kampojn de la homanatomio kaj muntis unu el la plej famaj kolektoj pri anatomio el Eŭropo. En 1697, Petro la Granda kaj Nicolaes Witsen (1641-1717) vizitis lian anatomian ekspozicion, dum du tagoj kiam okazis malferma vizitado por la publiko. Lia filino, Rachel Ruysch (1664-1750) estis Aĵpentristino. Unu el liaj ĉefaj verkoj "Thesaurus anatomicus" estis tute ilustrita de Cornelius Huyberts (1669-1720).

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]