Fridolin Frenzel
Fridolin Frenzel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Siegfried Frenzel |
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1930 en Hopfgarten |
Morto | 6-an de septembro 2019 (88-jaraĝa) en Berlino |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Bauhaus-Universitato Vajmaro - murpentraĵo (1948–) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | textile artist (en) pentristo desegnisto gravuristo |
Fridolin FRENZEL (naskiĝinta la 11-an de oktobro 1930 en Hopfgarten, mortinta la 6-an de septembro 2019 en Berlino; vere Siegfried Frenzel) estis germana pentristo, grafikisto, desegnisto kaj tekstilartisto kun atelieroj en Frankfurto ĉe Majno, Eurasburg-Beuerberg, Berlino kaj Kleinmachnow.
Vivo kaj agado kreiva
[redakti | redakti fonton]Fruaj jaroj en Vajmaro, 1930 ĝis 1950
[redakti | redakti fonton]Frenzel estis filo de bankoficisto kaj hejmmastrino havante pli maljunan fratinon (* 1928) kaj pli junan fraton (* 1940). Ekde 1934 la familio vivis en Vajmaro. Ekde 1944 li frekventis la komercan lernejon kaj ŝatiĝis jam tiam kiel bukedpentristo.[1] La finon de la Dua mondmilito li travivis kiel servisto de agrikulturisto; el la bieno li je la fino de 1945 venigitis fare de la amika dancistino Vera Müller je Teatro de danco Vajmaron. Tie li helpis la pentriston Eberhard Steneberg, responsan pri kostumoj kaj scenejaranĝado.[2] En 1946/47 Frenzel deĵoris en ateliero pri vitropentrado sub la belga artisto Alfons Annys. En 1948 li ekigis studon de vandpentrado ĉe la Altlernejo pri konstruarto kaj plastikaj artoj en Vajmaro ĉe Hermann Kirchberger, kiu kiel sekciestro peris por Frenzel stipendion.
Studante en 1949 li laboris flanke diversloke, i.a. kiel minlaboristo kun antaŭdiplomo en la uranekspluato de la entrepreno Wismut. Ĉealtlerneje li studis i.a. kun Gerhard Altenbourg, Gerhard Kettner, Ev Grüger, Wolf Heinecke, Werner Stötzer kaj Helmut Lander, kun kiu ligos lin je tutviva amikeco. Tiutempe Frenzel ekkonis la ilustristinon, pentristinon kaj postan edzinon Sofie Herbig[3] filino de la konata postekspresionisma pentristo Otto Herbig. Herbig siavice tiam docentis en Vajmaro. Ĉe la Herbig-oj li kontaktiĝis kun ekspresionismo kaj Bauhaus kio estis akompanonta lian unuan artistan periodon.[4]
Atelieroj en Frankfurto kaj Beuerberg, 1953 ĝis 1973
[redakti | redakti fonton]En 1951 aboliciitis en Vajmaro la sekcio pri plastikaj artoj, pro ke Frenzel iris al Krefeld kie li finfaris la majstroklason pri tekstilarto ĉe la tekstilinĝenierlernejo sub la instruisto Georg Muche (Bauhaus-majstro en Vajmaro inter 1919 kaj 1927!). En 1952 Frenzel laboris en la tekstilindustrio (firmao Vossen en Gütersloh) antaŭ translokiĝo la sekvintan jaron Frankfurton kie li nuptis samjare Sofie Herbig. Dum sia frankfurta tempo li estis i.a. instruisto pri arto ĉe la Ŝtata profesipedagogia instituto kaj ĉe Fotolernejo de la fotistino Marta Hoepffner (ĝis 1962)[5] kaj kiel leksikondesegnisto. En la frankfurta artokabineto de Hanna Bekker vom Rath li ekkonis ties fondintinon mem. Ŝi baldaŭ iĝis amikino kaj apogantino lia.[6] Tie li ekkontaktis i.a. Ludwig Meidner, Karl Schmidt-Rottluff, Erich Heckel, Emy Roeder kaj Ida Kerkovius. La sekvantajn jarojn li plurfoje vojaĝis kun Hanna Bekker vom Rath kaj ŝia pentrita tornisto plena de (laŭnazia ideologio) degenerita arto. Aparte iliaj restado en Italujo en 1957[7] kaj estado en Israelo en 1960 tre impresis lin. En 1957 li okazigis sian unuan ekspozicion en la Galerio katedrala en Frankfurto, kiun estis sekvontaj ne malmultaj.[8][9] En 1962 li translokiĝis kun la familianoj je Supra Bavario al Beuerberg. Tiutempe li intense okupiĝis pri la tiutempa arto de taĥismo. Laŭ propraj asertoj arto lia iĝis pli abstrakcia kaj pentroza.[1] Jem ekde 1954 li ĉiujare faris ksilografion kiun tradicion li daŭrigis ĝis la maljunaĝo.
Inter Beuerberg kaj Berlin, 1973 ĝis 1996 – desegnaĵoj, pentraĵoj, ksilografioj, virinoj kaj floroj
[redakti | redakti fonton]Frenzel pendollaborantis ekde 1973 inter Beuerberg kaj Berlin, kie li tenadis ekde 1975 propran atelieron estante en bonaj kontaktoj kun la arthistoriisto kaj (ekde 1988) estro de Artohalo nurenberga) Lucius Grisebach. Inspirite de sia urba ĉirkaŭaĵo pli kaj pli gravis antaŭ ĉio grafitaj desegnaĵoj de arĥitekturo, fenestroj, pordoj kaj homoj. Ilin li elmontris ekz. en 1976 en ekspozicio ĉe la galerio de Wolfgang Ketterer. Krome tiu ĉi grava fazo ankaŭ estis ŝanĝo je etformata pentrado, antaŭ ĉio de urbaj kaj arĥitekturaj motivoj.[10] En 1978 li prezentis okaze de la konkurso Wo Weltgeschichte sich manifestiert[11] verkon por vandbildprojekto por muro ĉe Checkpoint Charlie.[12] En 1986/87 publikigitis desegnaĵo lia Martin-Gropius-Bau el la eldono de Stadtlandschaften por la 750-a datreveno urbofonda.[13] Ekde 1988 Frenzel estis ano de Neue Darmstädter Sezession kies anojn li jam en la 1970-a jaroj (kaj pli ekde 1985 danke al Pit Ludwig kaj Helmut Lander) ekkontaktis. Kun ili li partoprenis diversajn naciajn kaj internaciajn ekspoziciojn. Liaj artaĵoj de la 1980-aj jaroj li fokusiĝis malpli je desegnaĵoj ol je grandaj portretoj.[14] kaj je motivoj floraj. darüber En 1990 verkaro lia elmontritis en la ekspozicio Arbeiten von 1980–1990 en Laden-galerio de Berlino.
Kleinmachnow, 1996 ĝis 2019 – bildoj arbaraj arbaj birdaj
[redakti | redakti fonton]Post Turniĝo li iris meze de la 1990-aj jaroj sur grundon kiun la edzino Sofie estis rericevinta fare de la ŝtato kun domo propre planita je Kleinmachnow. Tiam Frenze engaĝiĝis en la regiono ekz. kun multaj ekspozicioj; en 2009 li iĝis fondomembro de la artsocieto Die Brücke Kleinmachnow Kunstverein e. V. Lia agado denove orientiĝis je la medio kaj birdoj ektipis motive.
. Liaj du filinoj Hanna Frenzel kaj Maria Frenzel-Ernst ankaŭ iĝis artistinoj. Inter lia parencaro estis: la ekspresionismulo Otto Herbig, kies unua edzino estis estinta Johanna Herbig-Gräf, la filino de la skulptistino Lili Gräf. La dua edzino de Otto Herbig, Elisabeth Lübke, estis la eksedzino de la Brücke-artisto Otto Mueller.
Liaj verkoj troviĝas i.a. en la kolektoj de Hanna Bekker vom Rath, Deutsche Bundesbank, Hesia landa muzeo den Darmstadt, Museum am Checkpoint Charlie (Berlino), Senat von Berlin, Gesobau Berlin, Berlinische Galerie, Bayerische Staatsgemäldesammlungen, Nova Pinakoteko, ADAC-galerio en Munkeno kaj Muzeo Klingspor.
Ekspozicioj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Unuopaj
[redakti | redakti fonton]- 1957: Frankfurt am Main, Galerie am Dom
- 1959: Frankfurt am Main, Playhouse
- 1967: Darmstadt, Kellergalerie im Schloss
- 1970: München, Galerie TamS
- 1976: München, Stuck Villa, Galerie Ketterer Kunst
- 1978: München, Siemens
- 1980: Berlin, Kunstamt Tiergarten, Haus am Lützowplatz
- 1986: Eindhoven, Het Appolohuis
- 1986: Krakau, Galerie Pryzmat
- 1988: Wasserburg am Inn, Galerie Ganserhaus
- 1989: Darmstadt, Staatstheater Darmstadt
- 1990: Berlin, Ladengalerie
- 1992: Płok, Biuro Wystaw Artystycznych
- 1992/1993/1995/1999: Mühltal-Trautheim, Galerie Lattemann
- 1995: Gauting, Kunstverein und Niederreuther Stiftung
- 1997: Kleinmachnow, Kammerspiele
- 2000: Kleinmachnow, Kunstverein
- 2000: Weimar, Galerio Hebecker
- 2005: Potsdam, KunstHaus Potsdam e. V.
- 2012: Berlin, Kunstplatz Bockenheim im Reiterstadion Olympiapark
- 2013: Potsdam, Schloss Sacrow
- 2018: Weimar, Galerie Schloss Ettersburg
Malunuopaj
[redakti | redakti fonton]- 1956: Frankfurt am Main, Frankfurter Kunstkabinett Hanna Bekker vom Rath
- 1957: Göttingen, Max-Planck-Institut für Geschichte
- 1959: Kopenhagen, Galerie Arthur Køpke
- 1970/1980/2000/2001: Berlin, Galerie Nierendorf
- 1972–1984: München, Kunstverein
- 1972–1993: Wasserburg am Inn, Arbeitskreis 68
- 1972–2000: Darmstadt, Verein zur Kunstförderung
- 1973/1984: München, Stuck Villa, Galerie Ketterer Kunst
- 1973–2001: Darmstadt, Darmstädter Sezession, (krome en: Krakovo, Katovico, Zakopane, Ĉenstoĥovo, Wien, Düsseldorf, Mirabel, Lavilledieu, Bonn, Bursa, Gavorrano, Szeged, Alkmaar, Troyes, Freiberg, Csongrád, Brescia)
- 1974–1995: Gauting, Kunstverein und Niederreuther Stiftung
- 1975/1977/1978/1986/1989/1993: München, Regensburg, Straubing, Gauting, Starnberg, Berlin, Amnesty International
- 1976: München, Galerie Günther Franke
- 1976: München, Münchner Stadtmuseum, Videotheater
- 1977–1995: Berlin, Freie Berliner Kunstausstellung
- 1979: München, Deutsches Museum, ADAC Sammlung
- 1979–2000: Berlin, Haus am Checkpoint Charlie
- 1981: Rockenhausen, Daniel-Henry Kahnweiler-Ausstellung
- 1985–1996: Berlin, Kunstamt Wedding, Ateliers in der Gerichtstraße
- 1986: München, Haus der Kunst
- 1987: Berlin, Festspielgalerie, 750 Jahre Berlin
- 1987: Los Angeles, Long Beach Museum of Art
- 1990: Dresden, Albertinum
- 1991: Hamburg, Deichtorhallen
- 1991: Kleinsassen, Kunststation Kleinsassen
- 1994/1995/2000: Mühltal-Trautheim, Galerie Lattemann
- 1995: Weimar, Kunstkabinett am Goetheplatz
- 1996: Weimar, Stadtmuseum Weimar
- 1999: Teltow und Gonfreville, Kultur-Centrum
- 2000: Kleinmachnow, Kammerspiele
- 2001: Weimar, Galerie Hebecker
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Frenzel 1990, p. 2
- ↑ Walter Steiner: Weimar 1945: Ein Historisches Protokoll, Weimar 1997, p. 69
- ↑ Lutz Hagestedt: Deutsches Literatur-Lexikon. Das 20. Jahrhundert: Fischer-Abendroth – Fries, volumo 9, Zürich/München 2011, p. 414
- ↑ Der gestische Expressionismus wird sein Ausdrucksmittel. Dynamische Bildideen werden so adäquat formuliert. Ĉe: Renate Grisebach: Anmerkungen zu Fridolin Frenzel, eldonis KunstHaus Potsdam (=50 Jahre Bilder, Malerei 1955-2005). Potsdam 2005, p. 3
- ↑ Die Fotoprivatschule Marta Hoepffner
- ↑ Scheid, Eva; Stein-Steinfeld, Marian: Kunst grenzenlos: die Ausstellungsreisen der Hanna Bekker vom Rath 1952-1967 (katalogo), Stadtmuseum, Frankfurto 2008, ISBN 978-3-933735-37-9, p. 18-19; interrete
- ↑ Marian Stein-Steinfeld: Refugium: Künstleraufenthalte in Hofheim und im Taunus: eine gemeinsame Ausstellung des Stadtmuseums Hofheim am Taunus und der 1822-Stiftung der Frankfurter Sparkasse anlässlich des 650jährigen Stadtjubiläums, Hofheim 2001, p. 192
- ↑ Schmidt, Werner: Ausgebürgert: Künstler aus der DDR und aus dem Sowjetischen Sektor Berlins 1949-1989. Katalogo por ekspozicio en Dresdeno (1990). Argon, 1990 |ISBN 3-87024-160-8, p. 97-98; interrete
- ↑ Schon die frühesten Bilder, starkfarbige kleine Ölgemälde [...] unter dem Eindruck der Expressionisten im Hause Hanna Bekker vom Rath in Hofheim/Taunus [...] zeigen diesen Hang zur fortlaufenden Bewegung. Sie imitieren jedoch nicht den expressionistischen, monumentalen Großschwung, sondern zeigen einen in kleineren Rhythmen laufenden Pinselduktus [...]. Dieses Rhythmisch-Gestische [...] speist den Strom der künstlerischen Arbeit und schlägt sich als vitales Muster in allen Werken Frenzels nieder. Ĉe: Andreas Haus: Fridolin Frenzel – Durchgehender Rhythmus des Lebendigen, eldonis KunstHaus Potsdam (=50 Jahre Bilder, Malerei 1955-2005), Potsdam 2005, p. 4
- ↑ "Schwebende Festigkeit", Neues Deutschland
- ↑ Rainer Hildebrandt: Where world history is relived in all its impact: a competition: 71 drafts for a mural painting on a house wall at Checkpoint Charlie in Berlin. Haus am Checkpoint Charlie, Berlino 1980, ISBN 3-922484-00-X; interrete
- ↑ Jen lia komento ĉi-prie: Das Haus soll seiner inneren Bedeutung und seiner äußeren Situation entsprechend bemalt werden. Zu den in der Hauswand eingebauten 3 kleinen Fenstern kommt ein viertes gemaltes Fenster als bildhafte Öffnung nach außen [...]. Dadurch besteht die Möglichkeit, von verschiedenen Künstlern Arbeiten auf der Wand zu zeigen. Ein Bild im Bilde. [...] Ein monumental von einem Künstler bemaltes Haus würde dem politischen Provisorium des Grenzübergangs nicht entsprechen. Es ist ein unsicherer Ort, dessen Veränderbarkeit wünschenswert ist.; ĉe: Frenzel 1990, p. 27
- ↑ [1] Arkivigite je 2021-06-28 per la retarkivo Wayback Machine Lange Nacht
- ↑ https://bruecke-kleinmachnow.de/fridolin-frenzel/
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Fridolin Frenzel: Fridolin Frenzel – Katalog 1990. Berlin 1990.
- Renate Grisebach: Anmerkungen zu Fridolin Frenzel. Ĉe: KunstHaus Potsdam (eld.): 50 Jahre Bilder, Malerei 1955–2005. Potsdam 2005, p. 3.
- Lutz Hagestedt: Deutsches Literatur-Lexikon. Das 20. Jahrhundert, Band 9: Fischer-Abendroth – Fries. Zürich/München 2011.
- Andreas Haus: Fridolin Frenzel – Durchgehender Rhythmus des Lebendigen. in: KunstHaus Potsdam (eld.): 50 Jahre Bilder, Malerei 1955–2005. Potsdam 2005, p. 4–7.
- Rainer Hildebrandt: Wo Weltgeschichte sich manifestiert – Ein Wettbewerb: 71 Entwürfe zur Bemalung einer Hauswand am Checkpoint Charlie in Berlin. Berlin 1980.
- Günter Meißner: "Frenzel, Fridolin." Ĉe: Allgemeines Künstlerlexikon. Die Bildenden Künstler aller Zeiten und Völker (AKL). Band 44, Saur, München 2005, ISBN 3-598-22784-1, p. 438.
- Eva Scheid: Kunst grenzenlos: die Ausstellungsreisen der Hanna Bekker vom Rath, 1952–1967. Hofheim 2008.
- Werner Schmidt: Ausgebürgert: Künstler aus der DDR und aus dem Sowjetischen Sektor Berlins 1949–1989. Dresden 1990.
- Marian Stein-Steinfeld: Refugium: Künstleraufenthalte in Hofheim und im Taunus: 25.11.2001–3.3.2002: eine gemeinsame Ausstellung des Stadtmuseums Hofheim am Taunus und der 1822-Stiftung der Frankfurter Sparkasse anlässlich des 650jährigen Stadtjubiläums. Hofheim 2001.
- Walter Steiner: Weimar 1945: Ein Historisches Protokoll. Weimar 1997.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fridolin Frenzel en la germana Vikipedio.