Fröttstädt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fröttstädt
Blazono
Fröttstädt (Germanio)
Fröttstädt (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Gotha
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03622
Poŝtkodo 99880
Aŭtomobila kodo GTH
Politiko
Demografio
Loĝantaro 431 (stato: fine de 2014)
Geografio
Geografia situo 50° 56′ N, 10° 35′ O (mapo)50.93333333333310.583333333333Koordinatoj: 50° 56′ N, 10° 35′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 295 m
Areo 3,99 km²
Oficiala retejo
vdr

Fröttstädt ĝis novembro 2011 estis memstara administra komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2014 la loĝloko havis 431 loĝantojn. La 1-an de decembro 2011 ĝi kun la najbaraj komunumoj Aspach, Ebenheim, Hörselgau, Laucha, Mechterstädt, Metebach, Teutleben, Trügleben kaj Weingarten unuiĝis al nova komunumo Hörsel, kies administra centro estas en Hörselgau.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio estis en la 1.8.1267 sub la nomo Vrutenstete.[1] Tie havis posedaĵojn al senjoroj de Laucha. Otto von Laucha vendis al la monakejo de Reinhardsbrunn siajn havaĵojn surlokajn en 1391/95. Kavaliro Heinrich von Laucha kaj lia filo Hans feŭdigis en 1397 al la grafoj de Schwarzburg la kameregon kaj la setlobeino je Fröttstädt kun ĉiuj apartenaĵoj. Tiu ĉi kavalira bieno poste venis disde la Laucha-oj al la grafoj de Gleichen. Post la bankroto de la kavalira bieno aĉetis in en 1595 duko Johano Kazimiro (Saksio-Koburgo) por fari el ĝi ŝtatan (princan) bienon. Krom la kavalirbieno menciitis en 1565 ankaŭ ĉambra biecno. Johano Kazimiro vendis ambaŭ aferojn en 1613 al la landa estro Hans Heinrich von Erffa, kies familio posedis la tuton ĝis la estiniĝo de familio en 1675. Poste ambaŭ aferoj retombis en ŝtatan posedon favore al duko Frederiko la 1-a (Saksio-Gotao-Altenburg), kiu cedis en 1678 la bienon (= la iama bieno de la Gleichen-oj) kontraŭ ties posedrajtojn ĉe la Erffa-bieno en Friedrichswerth al la dinastio Wangenheim. Sekve la landoj tieaj kaj la aparteneco de la loĝantoj estis dividitaj. La princa ĉambra bieno estis inter 1662 kaj 1722 en la posedo de la senjoroj de Uetterodt, sed poste enkasigis ĝin la princa ĉambro. La juĝopovo de la ĉambra bieno kuŝis ĉe ili, dume la subuloj estis sub la ordonoj de la Administrujo de Tennenberg. La bieno kaj la jurisdikcio transiris en 1737 de la Wangenheim-oj al la Witzleben-oj.[2]

Apartenis Fröttstädt ĝis 1826 al la Duklando Saksio-Gotao-Altenburg, poste ĝis la fino de monarkio al la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao. Estante inter 1918 kaj 1920 parto de la Liberŝtato Saksio-Gotao ĝi turingiiĝas ekde 1920.

Demografio[redakti | redakti fonton]

evoluo enloghantara (en la 31-aj de decembro):

  • 1994 – 431
  • 1995 – 426
  • 1996 – 433
  • 1997 – 422
  • 1998 – 426
  • 1999 – 427
  • 2000 – 418
  • 2001 – 417
  • 2002 – 400
  • 2003 – 412
  • 2004 – 411
  • 2005 – 408
  • 2006 – 407
  • 2007 – 403
  • 2008 – 399
  • 2009 – 403
  • 2010 – 408
Fonto: Thüringer Landesamt für Statistik

Religion kaj politiko[redakti | redakti fonton]

40 % de la loĝantoj estas protestantoj, nur 1 % katolikoj.[3] Al la protestantoj disponas la Preĝejo Savinto en Fröttstädt kiu apartenas al la Paroĥujo Hörselgau en la ekleziaro Waltershausen-Ohrdruf Evangelia eklezio en Meza Germanio. La katolikoj havas la plej proksiman kirkon en Waltershausen, la Preĝejon Nia kara sinjorino de la rozario. Reinhard Lämmerhirt estis honorofice urbestro ehrenamtlicher Bürgermeister. Post 2011 li estis kvartala urbestro ĝis 2016.

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Emblemo de la vilaĝo estas la Preĝejo Savinto (germane: Erlöserkirche). La konstruo komenciĝis per la meto de la fundamenta ŝtono sub la posta ambono en la 31.5.1903 sub paroĥestro Traugott Stieler laŭ planoj de la gotaa arkikto kaj konstrukonsilisto Alfred Cramer; finfaro sukcesis en la 13.8.1903 La liga, malfrugotika antaŭula Albano-kirko el la 15a jarcento (kun alikonstruoj en la 17a kaj 18a jarcentoj) devis esti fermita pro kadukiĝo. La turo havas altecon de 31,5 metroj. De la antaŭa Albano-kirko konserviĝas nur la baroka baptujo de 1692. Inter 1868 kaj 1902 la vilaĝanoj kolektis por jaro po 250 talerojn. El diversaj aliaj fontoj venis multe da monrimedoj tiel ke en 1902 oni havis 40.000 markojn je disponigo. En 1903 la kirko ricevis novan orgenon el la ateliero de Hugo Böhm, kiu ŝanĝitis de la sama firmao ankoraŭ antaŭ 1939. En 1984, danke al la subteno de la ĝemelkomunumo Sulz am Eck, la interno nove farbitis. En 1988 novaj buntaj vitraloj laŭ planoj de la lepsikanino instalitis ĝuste maltantaŭ la altaro. En la jaroj 1991 kaj 2003 la kirko sukcese restaŭritis kaj en 1994 alvenis ankaŭ nova sonorilo, denove ankaŭ danke al helpo de la sulz-anoj. El la origina konstrutempo ekzistas ankoraŭ la malhela plafono el kverko kaj la Böhm-orgeno.
  • Bieno Fröttstädt estas parto de la duka ĉambra bienaro el la 17a jarcento. La radikoj konstruaĵaj datumas ankoraŭ de malpli frue: tegmentaj brikoj el 1730, puceroj el 1610, kela volbo el la tempo de ĉ. 1300. La unua endokumenta mencio de la bieno estis en 1397 estante havaĵo de la Gleichen-dinastio grafa. Ĝis 1738 estis pluraj posedantŝanĝoj. La alta rondarka pordo kaj la duetaĝa trabfakaĵo kiel ankaŭ porservistaraj ĉambroj apud la staloj restis el la iam kvarflankan tuton. La pli fruaj ejoj detruitis verŝajne dum ŝtelbruligo de Fröttstädt dum la Tridekjara milito (1638/40). Kelkaj partoj enloĝitis eĉ ĝis 1990. Nuntempe ĝi estas bredejo por islandaj ĉevaloj. La bieno estas monumentprotektataĵo.
  • La Vilaĝa popoldomo (Dorfgemeinschaftshaus) estas la kultura centro de la komunumo.

Regulaj eventoj[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo konatiĝas ĉiujare en julio al multaj eksteruloj pro la ekde 2007 okazanta konkurso Thüringenultra (ultradistanca kuro), pri 100 kilometroj tra la Turingia Arbaro; starto kaj malstarto fariĝas en Fröttstädt.[4]

Societoj[redakti | redakti fonton]

La fajrobrigado voluntula (germane: Freiwillige Feuerwehr): ĝia ekzisto atestatas ekde 1724 kaj oni disponis pri unu estingilo granda. En 1741 konfirmatas danke al fakturo la ĉeesto de propra domo.[5]

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Stacidomo Fröttstädt (2019)

La stacidomo troviĝas ĉe la fervojlinio atendinda inter Halle (Saale) kaj Bebra; krome komenciĝas tie ĉi la linio ĝis Georgenthal, kiun la sovetiaj okupantoj plikurtigis ĝis Friedrichroda. La najbara alirejo al la federacia aŭtoŝoseo A 4 tra Hessenweg-starto perfektigas la riĉan trafikan oferton. Krome menciindas la distrikta strato K 13 ĝis Waltershausen kaj Teutleben.

Elstaruloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ellrich/Heinke/Hoerenz: Zwischen Hörsel und Wilder Gera. Wartburg Verlag Weimar 2005, ISBN 3-86160-167-2.
  2. Johann Georg August Galetti: Geschichte und Beschreibung des Herzogthums Gotha. Ettinger, 1780, p. 202
  3. Zensus 2011. Arkivita el la originalo je 2013-06-05. Alirita 2019-11-29.
  4. Hejmpaĝo
  5. Hejmpaĝo fajrobrigada

Notoj[redakti | redakti fonton]