Fulmara priono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fulmara priono
Fulmara priono
Fulmara priono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Procellaria
Pachyptila crassirostris
(Mathews, 1912)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Fulmara priono, Pachyptila crassirostris, estas specio de marbirdo de la familio de Procelariedoj, troviĝanta en la sudaj oceanoj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Fulmara priono estas membro de la genro Pachyptila, kaj kun la Blua petrelo formas la grupon de la prionoj. Siavice tiuj estas membroj de la familio Procelariedoj kaj de la ordo Procelarioformaj. La prionoj estas malgrandaj kaj tipe manĝas nur zooplanktonon;[1] tamen kiel membroj de la Procelarioformaj, ili kunhavas kelkajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko, kvankam la naztruoj ĉe la albatrosoj estas flanke de la beko. La bekoj de la Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ ĉe tio ke ili disiĝas en 7 al 9 kornecaj platoj. Ili produktas stomakoleon faritan el vaksecaj esteroj kaj trigliceridoj kiuj stokiĝas en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj same kiel energiriĉa manĝofonto por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[2] Fine ili havas ankaŭ salglandojn kiuj situiĝas ĉe la naza trapasejo kaj helpas al sensaligo de ties korpoj, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ili elpelas la salan solvaĵon tra sia nazo.[3]

Sub-specioj[redakti | redakti fonton]

La Fulmara priono havas du subspeciojn, nome

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto Pachyptila derivas el la grekaj vortoj paĥis kaj ptilon. Paĥis signifas dikanfortikan kaj ptilon signifas plumon. Ankaŭ el la greka lingvo, priono devenas el la vorto priōn signife segilon, alude al ties segilecajn bordojn de la beko.[5] Fulmar devenas el Malnovnordlanda lingvo laŭ kiu full signifas haladza kaj mar signifas mevo reference al ties simila aspekto kun mevoj and ties haladza stomakoleo kiun ili produktas.[5] La porspecia vorto crassirostris estas latina kunmetaĵo de du radikoj kiuj signifas larĝa kaj beko.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Fulmara priono estas ĉiujare reproduktulo kaj la ino demetas po unu ovon ĉiusezone. Ambaŭ gepatroj respondecas pri la kovado de la ovo kaj pri la idozorgado ĝis elnestiĝo.[1] Ili reproduktiĝas sur insuloj en kolonioj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉiuj prionoj, ankaŭ la Fajnbeka priono manĝas zooplanktonon, per filtrado tra sia beko.[1]

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Fulmara priono estas pelaga kaj restas ĉe sudaj oceanoj. Nur por reproduktado ili venas surtere nome al insulo Heard, Aŭklandoj, Ĉathamoj, insuloj Bounty, kaj Snares.[4]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Ili havas tre grandan teritorion kaj ties populacio ne tiom ampleksa kiom tiuj de aliaj prionoj, estas ankoraŭ granda nome inter 150,000 kaj 300,000 plenkreskuloj. Pro tio, la IUCN pritaksas ilin kiel specio Malplej Zorgiga.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Maynard, B. J. (2003)
  2. Double, M. C. (2003)
  3. Ehrlich, Paul R. (1988)
  4. 4,0 4,1 4,2 Clements, James (2007)
  5. 5,0 5,1 Gotch, A. T. (1995)
  6. "BLI"

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Ehrlich, Paul R.. (1988) The Birders Handbook. Nov-Jorko, NY: Simon & Schuster, p. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Gotch, A. F.. (1995) “Albatrosses, Fulmars, Shearwaters, and Petrels”, Latin Names Explained A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File, p. 191–192. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Maynard, B. J. (2003). "Shearwaters, petrels, and fulmars (Procellariidae)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 123–133. ISBN 0-7876-5784-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]