Geja Honto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Geja Honto estas movado en la kviraj komunumoj, priskribita kiel radikala alternativo al geja normiĝado kaj rekte proponanta alternativan vidpunkton pri Geja Fiero. La movadanoj kontraŭas la komerciĝon de gejfieraj eventoj kun firmaaj sponsoroj kaj rezulte senpolemikaj agendoj.[1][2] La movado Geja Honto kreskante eksubtenis radikalan esprimon, kontraŭkulturajn ideologiojn kaj avangardajn art-movadojn kaj artistojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Geja Honto kreiĝis kiel protesto kontraŭ la komerciĝo de gejfieraj eventoj, kaj nomiĝis kontraŭe al ili. Membroj atakas "kviran asimiladon" en sociajn strukturojn konsiderataj de ili kiel premantaj. Tial ĝiaj (kutime sennomaj) anoj malkonsentas kun la laŭleĝigo de samseksa edziĝo, dirante ke:

Kion ni alvokas estas la abolicio de ŝtataj parigoj, ĉu la samseksema formo aŭ la aliseksema. Ni kontraŭas ĉiun institucion, kiu daŭrigas la pluan ekspluatadon de iuj favore al aliaj. Kial la fundamentaj bezonoj dotataj de geedziĝo (kia prizorgado de sano) devas esti parigitaj kun la ŝtata rito de teruro nome geedziĝo? Gejaj edziĝo, edziniĝo kaj balotado estas simbolaj gestoj, kiuj plifortigas premstrukturojn pretendante reagordi ilin.[3]

Geja Honto komenciĝis kiel ĉiujara evento en Brooklyn, Nov-Jorko, gastigita por multaj jaroj de DUMBA, artist-regata kolektivejo, kun bandoj kiaj Three Dollar Bill kaj Kiki and Herb kaj parolantoj kiaj Eileen Myles, Matilda Bernstein Sycamore kaj Penny Arcade. La eventon dokumentis Scott Berry kaj disponigis kiel la filmo Gay Shame 98. Swallow Your Pride estis gazeto eldonita de la novjorkaj gejhontaj planantoj, kun tri numeroj eldonitaj. La movado poste disvastiĝis al Sanfrancisko, Toronto, kaj Stokholmo.

LAGAI – Kvira Ribelo (antaŭe Lesbaninoj kaj Gejoj kontraŭ Intermeto) kontekstigis tian proteston.[4] Ili skribis, ke "la originoj de la GLATK movado estas revoluciemaj [...] Nun, iuj el la samaj personoj, kiuj partoprenis en tiuj fabelaj ekŝutoj de kontraŭestabla furiozeco stumblis super unu la alia kurante al la urbodomo, por ke sia amo estu benita de Gavin Newsom, posteulo de Dan White kaj Dianne Feinstein, karulo de la urbaj evoluigantoj, persekutanto de la senhejmuloj, kaj kaŭzo de la multfojaj batadoj kaj arestoj de Geja Honto fare de policanoj."[5]

En 2002, AlterNet eldonis eseon de la kvira aktivisto Tommi Avicolli Mecca, kiu loĝis en Sanfrancisko, pri Geja Honto. Kion li skribis esprimis multajn ideojn de Geja Honto:

...Geja Honto estas elkresko de la malestimo de juna generacio pri la trokomercigitaj fierfestoj, kiuj temas pli pri firmaaj sponsoroj, famaj grandmarŝaloj, kaj konsumismo ol pri la radikalismo, kiu naskis nian post-Stonewall gejliberiga movado, kaj radikalismo kia tiu de la Cockettes. Ĉiu movado ŝanĝiĝas dum tri jardekoj, sed Geja Fiero, precipe en Los-Anĝeleso, Sanfrancisko kaj Nov-Joroko, ŝanĝis stratan proteston al multemiliondolara evento kun neniu politika tralinio... miloj staras je la flankoj kaj aplaŭdas ĉiun firmaan kontingenton, kiu pasas ilin, malgraŭ ke multaj el ili, kvankam bonaj pri gejaj rajtoj, praktikas politikojn kiuj premas aliajn grupojn... Multaj el mia generacio malfacile akceptus gejan honton, simile al la vorto kviro... Tamen mi ŝatas Gejan Honton. Ĝi defias nin demandi gravajn demandojn pri kio nia komunumo fariĝis. Ne ĉio, kion ni faris, estis malprava; kompreneble, kviroj estas grava parto de la teksaĵo de ĉi tiu lando, dank' al la klopodoj de tiuj, kiuj fordonis siajn vivojn por faciligi la kapablon de ĉiu el ni vivi ekster la ŝranko. Sed en la 1970-aj jaroj, neniu povis imagi la merkatan niĉon, kia ni fariĝos... Ĉi tiujn amasan popularecon kaj firmaan sponsoradon de nia Fiero akompanis malemfazo pri politiko. Dum pli kaj pli el la negocia socio de Usono gravitis Fieren, la "gejfiera marŝo" iĝis "parado" (aŭ "festo")... La Gejhontuloj certe estos senkonsidere malakceptitaj kiel politike ĝustaj maldekstruloj, kiuj simple volas kontraŭi ĉion. Sed tia karakterizo ne forigos iliajn kritikojn.[6]

En 2009, laŭ artikolo en IndyNay, Sanfranciska Geja Honto protestis ekster la GLAT-komunumejo de la urbo.[7] Eldonaĵo de ili por la gazetaro diris:

GEJA HONTO malkovris ŝokajn novajn verojn! Studinte la blukopiojn de la Sanfranciska GLATa Komunumejo, GEJA HONTO kolektis evidentecon, ke ĝi estas fakte portalo al la 8-a dimensio. Ruze maskita kiel komunumejo, familiaraj kaj fiaj firmaegaj donacantoj (de Lennar al PG&E ĝis Bechtel) kaj la Sanfranciska Potenc-Elito uzis sian ofican parkan portalon por dreni ĉiom el niaj tempo, energio kaj pasio... 30 jaroj post la White Night Ribeloj kaj 40 jaroj post Stonewall, radikaluloj el splititaj epokoj kaj diversaj movadoj sen kvanto kunigos siajn fortojn... Tio ĉi estos altkoncepta, anakronisma interpreta danco por determini la sorton de radikala kvira politiko![8]

La saman jaron okazis evento de la Londona branĉo de Geja Honto, kie oni havis tiel nomatan "endoma ludejo de interaga arto kaj alternativaj ideoj, [kio estis en] klubo [kiu] havis similan nekomercan, kontraŭkonsumisman vidpunkton...[kaj tie estis] tridek kvin flankaĵoj, 100 rendimentaj artistoj kaj 3 000 diboĉantoj."[9]

En 2010 la Lambda Literatura Fondaĵo recenzis pri libro nome Gay Shame (Geja Honto). La recenzistoj rimarkis, ke la libro ekzamenas la originojn de Geja Honto kaj demandojn pri Geja Honto, kaj defias legantojn "demandi kaj esplori la eblon, ke la puŝo de la moderna GLAT-rajta movado por akcepto, asimilado, kaj—ili argumentus—fiero, rezultas en la perdo de io grave kvira dum ĝi klopodas forigi honton...esplorante la manierojn kiel fiero kaj honto konektas kun raso, sekso kaj sekseco."[10]

En 2011, Mattilda Bernstein Sycamore estis intervjuita de enreta eldonaĵo nome We Who Feel Differently (Ni, kiuj alie opinias). Carlos Motta, la intervjuisto, demandis pri kiel malfermi spacojn, kaj responde, Mattilda priparolis siajn klopodojn kun Geja Honto:

Mi ankaŭ kunlaboris kun Geja Honto, grupo, kiu aperis en Nov-Jorko en 1998. Origine, kion ni volis fari estis krei radikalan alternativon al "Geja Fiero." Anstataŭ havi senfinan, enpalisaran progreson de firmaaj ornamoĉaroj, ni pensis ke ni simple invitos homojn senpage en spacon por kunhavigi lertaĵojn kaj strategiojn por rezisti. Ni havis bandojn, muzikon, dancadon kaj ankaŭ homojn, kiuj parolis pri socia sekuro, transgenra liberigo, aŭ urba burĝigado de Nov-Jorko. Ni pensis, ke ni povis krei kulturon laŭ niaj propraj terminoj...Kiam mi moviĝis al San-Francisko ni kreis Gejan Honton tie laŭ similaj linioj; ĝi estis "eventego pri rekta agado"; ni firme decidis defii la hipokriton, ne nur de asimilitaj gejoj sed de ĉiuj hipokrituloj. Ni hazarde kunigis tre ornamajn eventojn kiaj la "Gejhontaj Premioj," kie ni premiigis la plej hipokritajn gejojn por ilia servado de la komunumo. Ni havis kategoriojn, kiaj "helpado al dekstruloj por teni ilian ideologion," "ekspluatado de nia junularo," "premio por famuloj kiuj prefere ne estu elŝrankaj," ktp. La premio estis brulanta ĉielarka flago. La vera interesaĵo pri la agado de Geja Honto estis, ke ni volis krei spektaklon. Ni volis krei ion, kio utiligus la militecon de Act Up, sed kunigus ĝin kun spektaklo, por enfokusigi la reprenon de la stratoj laŭ maniero kontraŭkapitalista kaj troeca, por ke homoj entiriĝu.[11]

Gejan Honton menciis ankaŭ Mission Local, Bay Area Reporter, verkisto Toshio Meronek en Huffington Post, radikala gazeto Slingshot, SF Weekly, Sarah Jaffe en Alternet, 7-paĝa artikolo en Quarterly Journal of Speech, kaj multaj aliaj.

Forfadiĝo kaj postlasaĵo[redakti | redakti fonton]

La Sanfranciska Geja Honto iĝis nehierarkia rekt-agada kaj radikal-kvira kolektivo, kiu kontinuis ĝis 2013, kiam ĝi perdis movoforton. Ĝi estis "principale respondeca pro la protestoj, mobilizoj, kaj gerilaj taktikoj, kiuj fermis la urbon Sanfrancisko responde al la deklaracio de milito kontraŭ Irako."[12] Intervjuo afiŝita en la retejo de Mission Local rimarkis, ke la grupo ekorganizis en 2001, farante radikalan rektan agadon kun ideoj kiaj la "Gota Enploro", kiun ili priskribis kiel "spaco por bani en nia malfeliĉo pri la nuna stato de la GLAT-a politiko kaj la teruroj de la pli granda mondo." La grupo diris ankaŭ ke "la nuna stato de la GLAT-a politiko estas kuro por atingi malgejan privilegion" kaj, ke "sana prizorgo estu disponebla al ĉiuj el ni... kvira idento temas pri defio al la institucioj de dominado, kiaj geedziĝo kaj la militistaro, ne aniĝo en ili... ni laboru kontraŭ tradiciaj institucioj kaj konstruu konektojn kun homoj, kiuj sentigas al ni amon, ĝojon, liberon, kaj sekuron — kio multakaze, kiel ni scias, estas la rekta malo de geedziĝo... Geja Honto subtenas ĉian manifestaĵon de sekseca sindeterminado."

Ilia retejo priskribis ilin kiel dediĉitaj al "kvira celebrego, kiu altigos rektan agadon ĝis mirigaj niveloj de teatreco, malakceptante la komercigitan gej-identon, kiu malkonfesas la imanentajn ligojn inter kvira baraktado kaj kontraŭstaro al potenco... kontraŭante la sinservajn "valorojn" de geja konsumismo kaj... batalante kontraŭ la rapida asimilisma monstro per ruiniga mobilizo de kvira brileco."[13] En 2012, laŭ verkisto Toshio Meronek, kritiko de la "komercigo de Fieraj eventoj oficiale pensvirusiĝis... [kaj] ke Fiero fakte komenciĝis kiel tago de politika agado, nome la Liberiga Tago de Christopher Street."[14] Foje, post la kontraŭleĝigo de Don't Ask Don't Tell, Geja Honto eldonis afiŝon, deklarante: "Neniujn Gejojn en la Militistaro! Ni bezonas vin sur la stratoj. Tenante la kurantan staton kontrolata kaj brulanta."[15]

Post la fino de la lasta branĉo de Geja Honto estis iuj rimarkoj pri la movado en tuto. Unu el la ĉeforganizantoj de tiu grupo, Mattilda Bernstein Sycamore, diris al San Francisco Bay Guardian, ke:

...ĉi tiu aktivisma grupo, kiu signifis tiom por mi, kiu defiis kaj inspiris min tiel... finfine fiaskis por mi... Estas tro da sinlaŭda retoriko en Sanfrancisko, precipe en radikal-identaj kviraj spacoj, kaj ni neniam aliros ion preter pli mojosa merkata niĉo krom se ni povas ekzameni la manierojn, kiel tiom ofte en radikalaj kviraj spacoj oni traktas unu la alian ĝuste tiom terure, kiel en la dominanta malgeja kulturo aŭ la asimilema geja kulturo, kaj tio eĉ pli doloras, kiam tia krueleco venas el la homoj, je kiuj oni vere kredas.[16]

Tio similas al kion ŝi diris en radiaĵo en malfrua oktobro 2012 nome Horizontal Power Hour.[17][18]

En junio 2013, artikolo en White Rose Reader aldonis al tio, rimarkante ke: "Komencitaj en 1998, tiuj 'Geja Honto' eventoj antaŭenigis kontraŭkulturajn ideologiojn kaj radikalan esprimon... iuj rimarkis kaj sekvis tion: blogaĵo lastatempe aperis por postuli Gejan Honton, kreita de 48-jaraĝa kvira virdiskestro."[19]

Reapero[redakti | redakti fonton]

En septembro 2013, Geja Honto SF, aŭ Sanfranciska Geja Honto, reaperis kiel rimarkite per ŝerco de #GayShame etikedo je Twitter.[20] En sia retejo, la grupo enlistigas ĉiusemajnajn organizajn renkontiĝojn ĉe Modern Times Bookstore,[21] kune kune gastigado de "pli malgrandaj renkontiĝoj dum la semajno por plani specifajn agojn kaj aktivaĵojn." Geja Honto SF priskribas sin kiel "Viruso en la Sistemo," deklarante "novan kviran aktivismon... por kontraŭi la sinservajn 'valorojn' de geja konsumismo kaj la pli kaj pli hipokrita maldekstro."[22]

Pli laste, Geja Honto SF allogis atenton pro sia organizo por la abolicio de prizonoj kaj kontraŭ urba burĝigado. En 2014, ses anoj de Geja Honto estis arestitaj pro protesto kontraŭ "prizon-tema" fierfesto, gastigita de Kink.com.[23] En malferma letero, kunsubskribita de kviraj aboliciaj gvidantoj Miss Major kaj Angela Davis, Geja Honto demandis, ke Kink.com ŝanĝu la temon de la festo, kaj "ne uzu temojn de arestado kaj enkarcerigo... por reklami vian eventon."[24] En 2015, serio de afiŝoj "anti-tech" afiŝitaj de Geja Honto en la Mission District, avertis, ke "Brogrammers" (malestima nomo por riĉaj, masklistaj programistoj) forlasu la kvartalon.[25]

Aldone aperis aliaj branĉoj de Geja Honto. Ĉirkaŭ majo 2013 komenciĝis Geja Honto de Sandiego, priskribante sin en Facebook-paĝo kiel "kreita kiel protesto kontraŭ la trokomercigo de fieraj eventoj kaj oponanta kviran asimiladon. Geja Honto ekis en 1998 en Brooklyn, NY, kaj aktivis ĉe DUMBA, la artista kolektivo, je kiu la filmo Short Bus baziĝis."[26] Tiu Facebook-paĝo kovris temojn de samseksa edz(in)iĝo al Lou Reed, ĝis geja fiero kaj eĉ multe pliaj. Ĉirkaŭ la sama tempo aperis ankaŭ Tumblr-blogo por la branĉo, ripetante la saman priskribon kiel la Facebook-paĝo, kaj ĝi ankoraŭ ekzistas.[27] Ilia Tumblr reafiŝis verkojn de la Sanfranciska Geja Honto, kritikis kapitalismon, parolis pri kvira kaj transgenra liberiĝo, kaj faris multe pli.

Organizaj principoj[redakti | redakti fonton]

Organize, la Sanfranciska Geja Honto estas bazita je samopiniiĝa decidado, kio signifas, ke ĉiu devas konsenti pri decidoj antaŭ ol kontinui kaj, ke ili devas certigi ke ĉiu estas plene informita pri la agoj, kiuj okazos. Kiam iu ajn grupano parolas al la gazetaro, ili identas sin kiel 'Mary', por ke neniu estu vidata kiel estro, malĝuste identigante sin por ke anonimeco estu konservita.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Nemirinde por grupo, kiu kontraŭas la plimultan GLATK-an kulturon, iuj kritikis Gejan Honton. Unu blogisto, nome Dyneslines, argumentis, ke "Konsiderante tiun ĉi strangan fenomenon, estas malfacile ne rimarki maltrankviligajn elementojn de volonta malnobleco kaj internigita homofobio... Ekzistas evidenteco, ke la gej-honta tendenco nun malŝvelas. Tiu rezulto certe estas esperinda."[28]

Alia kritiko, el kvira vidpunkto, kvankam ĝi laŭdas la grupon multamaniere, komentis, ke "por la grupo estas malfacile plene elmovi sin el la supera strukturo, kiel ilia ideologio postulas... Forigante individuajn nomojn, kaj rezulte, individuajn identojn inter la grupo, Geja Honto konformis al ĝuste la sama komercigo, kontraŭ kiu ĝi klopodas batali."[29]

Akademia kongreso[redakti | redakti fonton]

Akademia kongreso ĉe la Universitato de Miĉigano Ann Arbor okazis en marto 2003. Laŭ raporto, dum la semajno estis frikcio inter la aktivistoj kaj la akademiistoj, kreskante el malsamaj strategioj, kaj el diraĵo de la aktivistoj, ke la akademiistoj ne sufiĉe agnoskis sian potencon kaj klasan privilegion, kaj ke ili kunhavu pli el tiu privilegio kun la aktivistoj.[30]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  1. Anarkiismo kaj samseksemo
  2. Makiavela subteno de la GLAT-a komunumo
  3. Geja Fiero
  4. Kviro
  5. Samseksema liberiga movado

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gay Shame. David M. Halperin (editor)
  2. Feeling Backward: Loss and the Politics of Queer History by Heather Love
  3. GAY SHAME OPPOSES MARRIAGE IN ANY FORM. Gay Shame. Arkivita el la originalo je 19-a de february 2015. Alirita 18-a de januaro 2015.
  4. About LAGAI – Queer Insurrection. LAGAI – Queer Insurrection. Alirita 16 March 2015.
  5. Gay Marriage Opiate of Masses. lagai.org.
  6. Gay Shame. alternet.org.
  7. Gay Shame Protest: "De-Center The Center" : Indybay. Indybay.
  8. De-Center The Center : Indybay.
  9. Gay Shame Goes Girly party at the Brixton Academy, Brixton, London 4th July 2009. urban75.org.
  10. Sassafras Lowrey. Lambda Literary. Lambda Literary.
  11. We Who Feel Differently – Interviews. wewhofeeldifferently.info.
  12. That's Revolting!
  13. Gay Shame: A Celebration of Resistance. gayshamesf.org. Arkivita el la originalo je 13 January 2013.
  14. How Gay Shame Really Feels About Corporate Pride. The Bilerico Project.
  15. Gays In The Military – Flyer From SF Radical Queer Group 'Gay Shame'. Imgur.
  16. Boom life: Mattilda Bernstein Sycamore talks about 'The End of San Francisco'. sfbg.com.
  17. Episode 47: Mattilda Bernstein Sycamore on Gay Shame and Why Are Faggots So Afraid of Faggots?. Internet Archive.
  18. Episode 47: Mattilda Bernstein Sycamore on Gay Shame.
  19. The Commercialization of "Gay Pride"
  20. #GayShame. twitter.com.
  21. gay shame – Search Results – Modern Times Bookstore Collective. moderntimesbookstore.com.
  22. Gay Shame: A Celebration of Resistance. gayshamesf.org.
  23. Gay Shame to Protest Kink.com Party This Weekend. SF Weekly.
  24. Californians United for a Responsible Budget (CURB). salsalabs.com.
  25. Nihilist Gay Group Adds Threatening Anti-Tech Fliers To Divis, Was Behind Last Crop In Mission. SFist.
  26. GAY Shame San Diego. facebook.com.
  27. Peter Vidani. GAYSHAME San Diego. tumblr.com.
  28. Dyneslines. dyneslines.blogspot.com.
  29. Gay Shame—Removed From Neoliberalism?. Queer Mobilities, Queer Citizenship SS11.
  30. Gay Shame Redux. allacademic.com.