Gemena
Gemena estas grandurbo kaj provinca ĉefurbo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).
Bazaj informoj
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: 420-552 m
- Loĝantaro: 138.527 en 2012
- Horzono: UTC + 1
- 03° 15′ 00″ N 19° 46′ 00″ O / 3.25000 °N, 19.76667 °O (mapo)Koordinatoj: 03° 15′ 00″ N 19° 46′ 00″ O / 3.25000 °N, 19.76667 °O (mapo)
Geografio
Gemena situas en montetaro en la nordokcidenta parto de la lando. Mbandaka troviĝas 391, Kisangani 676, Isiro 874, Kinŝaso 976, Lubumbashi 1865 km.
Historio
La loknomo devenas de vilaĝestro, kiu komencis kulturi kafojn. En Gemena mortis "Mama Yemo" - patrino de Mobutu Sese Seko en 1971. Ekde 2007 la urbo estas bazo de soldatoj.
Trafiko
Gemena havas gravan flughavenon. Vojoj kuras el la urbo al Bangio kaj Kongo (rivero), krome estas vojo orienten.
Klimato
Gemena situas en la tropika zono. La averaĝa temperaturo varias inter 25 kaj 28 °C. La varmo kulminas en februaro, malkulminas en oktobro. Jare pluvas ĉ. 1649 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en aŭgusto kaj oktobro, malkulminas en januaro.
Vidindaĵoj
- maŭzoleo de Mama Yemo
Fontoj
- Franca kaj hungara Vikipedioj
- loĝantaro
- mapo, distancoj
- mapo
- vetero
- mapo