Genejna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Genejna (foje Al-Junaynah aŭ El Geneina aŭ Ajjinena aŭ Al Genain aŭ Geneina), arabe الجنينة estas grandurbo, ĉefurbo de subŝtato kaj universitata urbo en Sudano.

Centro de Genejna

Bazaj informoj

Geografio

Genejna situas sur altebenaĵo en la okcidenta parto de la lando. Ĉado troviĝas 27, Al Faŝir 314, En Nahud 654, El Obeid 841, Omdurban 1102, Kosti 1106, Ĥartumo 1111 km.

Liveraj vojoj en Sudano en 1992, kie Genejna estas trovebla okcidente ĉe Ĉado

Historio

En Genejna en 1910 francaj soldatoj venis, kiu faris konflikton, ĉar ankaŭ angloj volis akiri la regionon. Pro la daŭra konflikto en Darfuro ekde 2003 estas ĉirkaŭ la urbo pluraj rifuĝintejoj.

Ekonomio

Genejna kun sia ĉirkaŭaĵo estas konvena por bredadi dombestojn.

Trafiko

Genejna havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Al Faŝir kaj Njalo (urbo), krome estas malpli gravaj vojoj al Ĉado, suden kaj norden.

Klimato

En Genejna la averaĝa temperaturo varias inter 21 kaj 29 °C. La varmo en aprilo kulminas, en januaro malkulminas. Jare pluvas po 504 mm. La pluvo kulminas en aŭgusto. Inter novembro-marto neniam pluvas.

Fontoj