Geraldo Vandré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Geraldo Vandré, 1970 en Germanujo

Geraldo Vandré (naskiĝinta la 12-an de septembro 1935 je João Pessoa, federaciero Paraibo, Brazilo), vere Geraldo Pedrosa de Araújo Dias estas brazila kantisto, gitaristo kaj komponisto. La nomo Vandré, kiel li estas nomata en Brazilo, devenas de mallongigo de la nomo de lia patro José Vandregisilo.

En intervjuo li iam diris, ke ĉiuj kantoj liaj temas pri amo: „la amo al unu homo, la amo al miaj amikoj kaj la amo al mia popolo.“

Vivo[redakti | redakti fonton]

Komenco kaj unuaj sukcesoj[redakti | redakti fonton]

Jam en la aĝo de 14 jaroj li prezentis en radioprogramo de Rádio Tabajara en Ĵoan-Pesoo. En Nazaré da Mata, kie li lernis en gimnazio (Ginásio em internato), li kunprezentis kelkajn spektaklojn. En 1951 li kaj sia familio transloĝiĝis al Rio-de-Ĵanejro. En la sama jaro li kiel novulo jam prezentis ĉe César de Alencar programon, kiu malsukcesis. Pro sia konateco kun Ed Lincoln, kiu tiutempe muzikis kun Luís Eça en la trinkejo de Hotelo Plaza, li povis prezenti dum ties programpaŭzoj. En 1955 li prezentis sub kaŝnomo Carlos Dias la kanton Menina de Carlos Lyra en muzika konkurso de TV-Rio. Pli malfrue, kiam li renkontis popolmuzikiston Valdemar Henrique, al li malfermiĝis la ebleco sin prezenti en la programo de Rádio Roquete Pinto, kaj estis tiu ĉi okazo, kiam li unuan fojon uzis la nomon Vandré.

Ĉe la jurofakultato de Rio-de-Ĵanejro li aliĝis al la Centro Popular de Cultura kaj al la frua studentomovado União Nacional dos Estudantes, kie li persone konatiĝis kun sia unua kunkomponisto („parceiro“) Carlos Lyra, kiu pli interesiĝis pri kompozicio. Ankaŭ estis la du, kiuj verkis Quem quiser encontrar o amor, kiu la 24-an de aprilo 1961 estis registrata por gramofondisko de 78 rotacioj por minuto. Tiu ĉi kanto estis enprenata en la epizodon „Couro de gato“ de la filmo Cinco vezes favela, kiun produktis la Centro Popular de Cultura. En 1962 Vandré prezentis en la trinkejo João Sebastião je San-Paŭlo, kien li intertempe estis transloĝiĝinta kaj kie li non denove vivas, kaj komencis kunlabori kun Luís Roberto, Baden Powell kaj Vera Brasil. Saman jaron li surdiskigis kun la kantistino Ana Lúcia Samba em prelúdio de Baden Powell kaj Vinícius de Moraes, sian unuan sukceson, kaj komponis kun Carlos Lyra la sambon Aruanda. En 1962 sekvis la pecoj Canção nordestina kaj la Fica mal com Deus. Decembron de 1964 li sonregistris per Áudio Fidelity sian unuan longeludan sondiskon, kiu entenis ĉiujn ĝistiamajn sonregistraĵojn kaj la pecon Menino das laranjas (de Theo de Barros). En 1965 li interpretis Sonho de um carnaval (de Chico Buarque) dum la 1-a Festivalo Nacia de Muzika Populara Brazila (FNMP) de TV Excelsior en San-Paŭlo. Krom tio li kandidatigis kadre de tiu ĉi festivalo sian komponaĵon Hora de lutar, kiu ja fiaskis, sed en la sama jaro publikiĝis sur samnoma longeluda sondisko. En ĉi tiu periodo li verkis la kantojn por la filmo A hora e a vez de Augusto Matraga de Roberto Santos.

En la sekva jaro Som Maior eldonis la sondiskon Cinco anos de canção, kiu entenis la pecojn Pequeno concerto que virou canção, Canção nordestina kaj Rosa flor (kun Baden Powell). En 1966 li venkis en San-Paŭlo dum la 2-a FNMP de TV Excelsior kun la marŝo Porta-estandarte (kun Fernando Lona), prezentata de Tuca kaj Airto Moreira, kaj ekkoncertadis en la nordoriento de Brazilo kun la Trio Novo, konsistanta el Theo de Barros (violão, iaspeca gitaro), Airto Moreira (viola caipira, kampara, simpla gitarspeco; perkutado) kaj Heraldo do Monte (violão); kiam pli malfrue aliĝis Hermeto Pascoal, ĝi fariĝis es Quarteto Novo. Saman jaron krom tio venksis dum la 2-a FNMP de TV Record en San-Paŭlo lia komponaĵo (kun Theo de Barros) Disparada, interpretata de Jair Rodrigues, kune kun A Banda de Chico Buarque. Li atingis ankaŭ duan rangon dum la 1-a FIC de TV-Rio en Rio-de-Ĵanejro per O cavaleiro, kunkomponita de Tuca, kiu ĝin ankaŭ interpretis.

En 1967 oni invitis lin, surdiskigi sian kompletan programon Disparada ĉe TV Record en San-Paŭlo sub la reĝio de Roberto Santos. Sonregistraĵoj por la 3-a FMPB (Festival da Música Popular Brasileira, kun i. a. Hermeto Pascoal) kaj por alia muzikfestivalo de TV Globo en Rio-de-Ĵanejro tamen fiaskis. Sed per Arueira kaj la frevo João e Maria (kunkomponita de Hilton Accioly) li lanĉis pluajn sukcesojn. En ĉi tiu periodo li komponis laŭ invito de la dominikanoj en San-Paŭlo A Paixão segundo Cristino, alegorio pri la krucumado de Kristo en nordorient-brazila kunteksto, kaj partoprenis la programon Canto Geral, poste Canto Permitido, de TV Bandeirantes de San-Paŭlo. En 1968 li surdiskigis Canto geral por Odeon, kiu entenis Maria Rita kaj O plantador (kunkomponita de Hilton Accioly) same kiel nekvalifikitajn pecojn de festivaloj. Li ankaŭ partoprenis per Bonita (kunkomponita de Hilton Accioly) la 4-an FMPB, dum kiam ĉi tiu peco estis tri fojojn prezentata: ĝi fiaskis en la versio de Vandré kaj lia kunkomponisto, sed venkis en la interpretaĵo de Trio Maraia.

La supro: Caminhando[redakti | redakti fonton]

En 1968 Pra não dizer que não falei das flores (Caminhando) akiris dum la 3-a FIC en San-Paŭlo, fortike prezentata de Quarteto Livre konsista el Naná Vasconcelos (tumbadora, iaspeca kongao), Franklin (fluto), Nelson Ângelo (violão) kaj Geraldo Azevedo (violão kaj viola) nur la duan rangon, malgraŭ la spektanto-opinio, kiu volis la kanton vidi sur la unua rango. Tio kaŭzis malkontenton aŭdeblan de la koncertregistraĵo de ĉi tiu peco (sondisko Geraldo Vandré el 1979), kiun kantis Vandré mem kaj kiu estis registrata en 1968 je la pli malgranda piedpilko-stadiono Maracanãzinho de Rio-de-Ĵanejro. La kanto travivis tamen multan sukceson, ĉe ĝi laŭ sia speco de studenta protestohimno aŭ revolucia kantoj trafis la nervon de la epoko, Konsekvence ĝin malpermesis la cenzuro de la militista diktatoreco, kiu en 1964 estis rabakirinta la potencon.

Ekzilo kaj reveno[redakti | redakti fonton]

En 1968 li fuĝis en la ekzilon je Ĉilio, kie li komponis la kanton Desacordonar, per kiu li povis rikolti sukceson, dum kiam Caminhando en Brazilo fariĝis (malpermesita) sukceso (nur ekde 1979, ankoraŭ dum la militreĝimo, ĝi povis esti publike prezentata). Post kiam li devis forlasi Ĉilion, ĉar li senpermese estis prezentinta en la tiea televido, li iris komence al Alĝerio, kie li partoprenis la Tut-Afrikan Festivalon, vojaĝis poste al okcidenta Germanujo, kie li surbendigis diversajn pecojn por televidstacio, krome al Grekujo, Aŭstrujo kaj Bulgarujo. En Italujo Sérgio Endrigo eldonis muzikpecojn de li, kaj en Parizo li prezentis kun brazilaj artistoj Paixão segundo Cristino en la preĝejo Saint-Germain-des-Prés paskon de 1970. Li verkis la diskon Das terras de Benvirá, kiun Philips en 1973 eldonis en Brazilo, kun la pecoj Na terra como no céu kaj Canção primeira same kiel De América. Saman jaron li prezentis en programo de Flávio Cavalcanti kaj por la televidstacio TV Globo, sed la reĝimo cenzuris ilin.

Sekvis jaroj de silento, dum kiuj li en Brazilo pli kaj pli fariĝis mitulo de la kontraŭstaro. En 1982 (kaj denove en 1985), en Paragvajo sub Stroessner, li rompis ĉi tiun dekkvar-jaran silenton por sin montri en spektaklo. Marton de 1995 li koncertis ĉe la Memorejo de Latina Ameriko en San-Paŭlo, kiun okazigis TV Comando Regional (CONAR). Antaŭe tamen, fine de la 1980-aj jaroj, ĥoro de kadetoj prezentis lian pecon Fabiana, kiun oni komprenis kiel omaĝo al la brazila aerarmeo Forças Aéreas Brasileiras (FAB) kaj kiu portis al li multan kritikon. Interrilaton li akre rifuzas. Vandré nun vivas tre retiriĝeme: „Vivo em outro mundo“, „Mi vivas en alia mondo.“

Omaĝoj[redakti | redakti fonton]

En 1997 Quinteto Violado eldonis la lumdiskon Quinteto Violado canta Vandré kun malnovaj sukcesoj kaj ĝis tiam nepublikita peco, República brasileira. Ankaŭ en 1997 Elba Ramalho, Geraldo Azevedo kaj Zé Ramalho sonregistris la pecojn Disparada kaj Canção da despedida por sia lumdisko Grande encontro 2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La tekstoj de ĉi tiuj ligoj eksteren estas samtempe la fontotekstoj; temas tamen nure pri portugallinvaj paĝoj.