Geri Allen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geri Allen
Persona informo
Naskonomo Geri Antoinette Allen
Aliaj nomoj Geri Allen-Roney
Naskiĝo 12-an de junio 1957 (1957-06-12)
en Pontiako
Morto 27-an de junio 2017 (2017-06-27) (60-jaraĝa)
en Filadelfio
Mortokialo kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato HowardUniversitato de Picburgo • Cass Technical High School
Familio
Edz(in)o Wallace Roney
Okupo
Okupo ĵazpianisto • muzikinstruisto • universitata instruisto • muzikproduktistokomponisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.geriallen.com
vdr

Geri ALLEN (naskiĝis la 12-an de junio 1957 en Detrojto, Miĉigano) estas usona ĵazpianistino, komponistino, muziketnologino kaj altlerneja instruistino.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Geri Allen lernis ĉe gimnazio en Detrojto, i.a. kiel lernanto de ĵaztrumpetisto Marcus Belgrave. Ŝi sin elprovis pri jazo dum kurso en Detrojto. Post tio ŝi studis ĉe Universitato Howard en Vaŝingtono, kie ŝi poste ankaŭ instruis; ekde 1979 ŝi muzikis ĉe Kenny Barron en Novjorko. Sekvis studo de muziketnologio ĉe la Universitato de Pittsburgh, antaŭ ol Allen 1982 denove ekloĝis en in Novjorko.

En Novjorko ŝi verkis kun Oliver Lake, Joseph Jarman kaj Lester Bowie; ŝia unua albumo ekestis en 1983. Cook kaj Morton estimas ŝin kiel teknike lerta pianisto, kiu unuigas en sia stilo la plejn diversajn elementojn el la historio de ĵazpianado, ekzemple de Bud Powell, Monk, iomete de Cecil Taylor samkiel de malpli konataj ĵazpianistoj kiel Herbie Nichols kaj Mary Lou Williams. Ŝi enprenis ankaŭ influojn de ne-pianistoj kiel Eric Dolphy, kies ideojn ŝi konsideras en siaj komponaĵoj.[1]

La pli pionirajn elementojn de sia ludmaniero ŝi montris per sia frua albumo The Printmakers el 1984, akompanate de Anthony Cox kaj Andrew Cyrille. Kiel membro de la muzikistaro G-bazo ŝi muzikis kun la bando Five Elements de Steve Coleman, kunverkis ties unuajn tri albumojn en 1985/86 kaj koncertvojaĝis kun la ensemblo fine de la 1980-aj jaroj tra Eŭropo. Tiutempe ankaŭ okazis la kunverkado kun Frank Lowe 1982, Oliver Lake („Expandable Language“, 1984), David Friedman (Shades of Change) kaj Franco Ambrosetti (Movies) 1986.

En la dua duono de la 1980-aj jaroj ŝi kunverkis kun Charlie Haden kaj Paul Motian; ekestis la albumoj „Etudes“ ĉe diskeldonejo Soul Note kaj „Segments“ ĉe DIW. En 1990 la triopo koncertis en la novjorka ĵazklubejo Village Vanguard. Per la albumoj „The Nurturer“ (1990) kaj „Maroons“ (1992) Geri Allen profundigis sian intereson pri komponaĵoj kaj aranĝitaj strukturoj en pli granda instrumentaro, kun muzikistoj kiel Marcus Belgrave kaj Kenny Garrett. Multlaŭdata rezulto de ĉi tiu evoluo estis la albumo „The Gathering“ ĉe Verve el la jaro 1998, i. a. kun Wallace Roney, Robin Eubanks, Vernon Reid, Buster Williams, Lenny White, Mino Cinelu kaj multinstrumentisto Dwight Andrews.[2]

Allen kunverkis krome kun muzikistoj kiel Betty Carter (sur albumo Feed The Fire), Bobby Hutcherson, Greg Osby, Gary Thomas, Dewey Redman, James Newton, Dave Holland kaj Jack DeJohnette kaj kunverkis pli ol cent albumojn, inter ili du kun Ornette Coleman. Al ŝiaj konstantaj kunmuzikistoj apartenas i.a. Arthur Blythe, Julius Hemphill, Lester Bowie samkiel Charles Lloyd. En la filmo Kansas City de Robert Altman ŝi muzikrolis pinistinon Mary Lou Williams.

Geri Allen instruis gastprofesozado ĉe la Lernejo de Muziko, Danco kaj Teatro de la miĉigana universitato.

Distingoj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

La recenzisto-enketo de Down Beat aparte omaĝis ŝin en 1993 kaj 1994 kiel talentulo, kio meritus pli grandan atenton. Krome ŝi ricevis premion de la Universitato Howard kaj en 1996 kiel unua virino la altdotatan danan Jazzpar-Premion.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • The Printmakers kun Anthony Cox, Andrew Cyrille, 1984
  • Home Grown, soloalbumo, 1985
  • In the Middle kun Marcus Belgrave, Rayse Biggs, Mino Cinelu, Steve Coleman, Robin Eubanks, David McMurray, Shahita Nurallah, Jaribu Shahid, Lloyd Storey, Tani Tabbal, 1987
  • Twylight kun Tani Tabbal, Jaribu Shahid, Sadiq Bey, Eli Fountain, C. T. Bell, 1989
  • In the Year of the Dragon kun Charlie Haden, Paul Motian, 1989
  • Segments kun Charlie Haden, Paul Motian, 1989
  • The Nurturer kun Marcus Belgrave, Kenny Garrett, Robert Hurst, Jeff Watts, Eli Fountain, 1991
  • Live at Village Vanguard kun Charlie Haden, Paul Motian, 1991
  • Maroons kun Marcus Belgrave, Wallace Roney, Anthony Cox, Dywane Dolphin, Pheeroan akLaff, Tani Tabbal, 1992
  • Twenty One kun Ron Carter, Tony Williams, 1994
  • Eyes... In the Back of Your Head kun Ornette Coleman, Wallace Roney, Cyro Baptista, 1997
  • Some Aspects of Water kun Palle Danielsson, Lenny White, Johny Coles, Henrik Bolberg Pedersen, Kjeild Ipsen, Alex Windfeld, Michael Hove, Uffe Markussen, 1997
  • The Gathering kun Wallace Roney, Robin Eubanks, Dwight Andrews, Vernon Reid, Ralphe Armstrong, Buster Williams, Lenny White, Mino Cinelu, 1998
  • The Life of a Song kun Dave Holland kaj Jack DeJohnette, 2004
  • Timeless Portraits and Dreams, 2006 kun Ron Carter, Jimmy Cobb, Carmen Lundy
  • Flying Toward the Sound, 2010 sole
  • Trio 3 + Geri Allen: Celebrating Mary Lou Williams (Live at Birdland New York) (2011) kun Oliver Lake, Reggie Workman, Andrew Cyrille

Traktaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • The Art of Jazz and the Creative Process. En: International Jazz Archives Journal. 1, 3, 1995, p. 89 sj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉitite laŭ Cook kaj Morton , p. 27
  2. Cook kaj Morton nomis „The Gathering“ la plej kontentiga verko de Allen kaj distingis ĝin en Penguin Guide to Jazz per la pinta noto.