Giacomo Bianchini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Foto el bildkarto uzita de li en 1916

Giacomo (Jakobo) BIANCHINI (12-a de marto 1875 en Carbona apud San Vito al Tagliamento PN – 1954 en Cimpello di Pordenone) estis pastro, frua itala esperantisto kaj membro de la Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La unua el 12 gefiloj de malriĉa familio, Bianchini povis viziti lernejon en Galleriano ĉe emerita profesoro de la Seminario de Udine danke al pastro de apuda vilaĝo, Gabriele Fioritto, kiu disponigis al lia familio ioman monsumon ĉiujare. Li daŭrigis sian studadon en tiu Seminario kaj poste en tiu de Portogruaro, en kiu li estis ordinita pastro en la 3-a de aŭgusto 1903.

Li pasigis sian tutan vivon en la itala regiono Friulo, praktikante la pastran servadon dum 50 jaroj en diversaj urboj, inter kiuj Visinale di Pordenone, S. Quirino, Fontanafredda, Meduno, Navarons, Pradis di sotto kaj fine, ekde 1927 ĝis sia morto, en Cimpello.

Granda studulo, li tre bone regis la latinan sed ankaŭ aliajn lingvojn: la hispana, la germana, la franca.

Pastro Bianchini interesiĝis ankaŭ pri scienco, specife pri speleologio. Dum sia restado en Pradis di sotto li esploris la apudajn grotojn, komprenante ilian gravecon. Unu el ili fariĝis elvokiva kapelo en kiu, je Kristnasko, oni celebras la noktomezan Meson. En proksima abismo oni starigis grandan bronzan krucon: multajn jarojn poste oni dediĉis tiun lokon al li.

Lia tombo estas en la centro de la tombejo de Cimpello.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Bianchini esperantiĝis en 1904 kaj redaktis sian unuan artikolon en friula ĵurnalo "Il Crociato" la 5.an de aŭgusto 1905. Li renkontis Zamenhof en 1908 en Vieno.

Li reprezentis italajn esperantistojn en la Universalaj Esperanto-kongresoj (UK). Li aranĝis prelegojn, kursojn de Esperanto por laborantoj, gejunuloj kaj ankaŭ por la migrontoj, opiniante, ke ĉi tiu lingvo povis utili al ili eksterlande. Li verkis artikolojn pri Esperanto por la dioceza semajnaĵo kaj kreis Esperanto-grupon. Novembre de 1910 li estis en Bolonjo kie, kun la konsento de ĉefepiskopo Giacomo Della Chiesa, estonta papo Benedikto la 15-a, li okazigis prelegojn kaj kursojn kun sufiĉe da sukceso. En 1910 li estis elektita membro de la tiama Internacia Lingva Komitato kaj en 1951 membro de la Akademio de Esperanto. En 1912 li kunfondis la Italan Katedron de Esperanto kaj sukcesis varbi alian friulanon, Antonio Paolet de San Vito al Tagliamento, kiu ne multe poste fariĝis la unua itala eldonisto de libroj kaj revuoj en Esperanto. Kune kun li Bianchini fondis en 1913 la italan revuon "L’Esperanto", daŭre eldonata. En oktobro 1913 li partoprenis en Romo en la kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), kies ĝenerala sekretario li fariĝis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Bianchini verkis en aŭ pri Esperanto

  • 1906: "Hebrea kalendaro" (1906).
  • 1911: Esperanto. Grammatica. Esercizi. 1a eld. 1911, 2a eld. 1913.
  • 1914 Tutmonda adresaro de katolikaj esperantistoj (1914).
  • 1937: Malgranda katolika katekismo (1937).

En Encicklopedio de Esperanto (reordigita)[redakti | redakti fonton]

Giacomo Bianchini (Jakobo), italo, pastro en Friuli, naskiĝis la 12-an de marto 1875 en San Vito al Tagliamento. Pastriĝis la 2/08/1903 en Portogruaro. Esperantiĝis en 1905. Li estis pastro de Pradis di Sotto de 1921 ĝis 1927. Tie groto havas lian nomon.

Verkoj: Hebrea kalendaro, 1906; du E-lernolibroj italaj, 1913; lernolibro de itala lingvo 1913; tiu de latina lingvo, 1914-15; (ambaŭ por E-istoj); prop. broŝuro. Kunlaboris je Espero Katolika. L.K.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)
  • 1954: Nekrologo en L'Esperanto (Italio) 1954, p. 12.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.