Saltu al enhavo

Gianni Infantino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gianni Infantino
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1970 (1970-03-23) (54-jaraĝa)
en Brig-Glis
Lingvoj svisgermanaitalafrancaanglahispanaportugalaaraba vd
Ŝtataneco Svislando
Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Friburgo - jurisprudenco
Universitato de Neŭŝatelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Gianni Infantino
Infanoj 4
Profesio
Okupo sports official (en) Traduki
politikisto
advokato
juristo
futbalo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giovanni Vincenzo "Gianni" INFANTINO (la 23-an de marto 1970) estas svisa futbalestro de itala origino [1]. Li estis la ĝenerala sekretario de UEFA ekde 2009. La 26-an de februaro 2016, li estis elektita FIFA- prezidanto, anstataŭigante la suspenditan Sepp Blatter . La 16-an de marto 2023 li denove estis elektita kaj daŭre funkcias kiel FIFA-prezidanto ĝis la venontaj elektoj okazontaj en 2027 [2]. En januaro 2020, li estis ankaŭ elektita membron de la Internacia Olimpika Komitato [3].

Infantino estis naskita en Brig-Glis al itala familio kiu venis de Kalabrio kaj Lombardio [4]. Li studis juron en Universitato de Friburgo [5].

Li estis jura konsilisto al pluraj futbalteamoj en la italaj, svisaj kaj hispanaj futbalaj ligoj. Li ankaŭ funkciis kiel la Ĝenerala Sekretario de la Internacia Centro por Sportaj Studoj de la Universitato de Neŭŝatelo en Svislando. En 2000 li komencis labori ĉe UEFA, en diversaj postenoj en la juraj, komercaj kaj profesiaj kampoj. En 2009 li estis nomumita UEFA Generalsekretario.

Komence Infantino deĵoris en la reformkomisiono de FIFA . En 2016 li estis elektita prezidanto de FIFA. En 2023 li denove estos elektita kaj daŭre servos ĝis la venontaj elektoj kiuj okazos en 2027.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Gianni Infantino (8 January 2010). Arkivita el la originalo je 16 January 2015. Alirita 26 February 2016.
  2. Who We Are – News – Gianni Infantino is re-elected as FIFA President until 2023. Alirita 5 June 2019.
  3. IOC Session elects three new Members – Olympic News (10 January 2020). Alirita 10 January 2020.
  4. Infantino, l'avvocato di origini calabresi che tifava Inter (itale). sportmediaset.it (26 February 2016).
  5. Everything you need to know about Gianni Infantino, the new Fifa president (26 February 2016). Alirita 27 February 2016.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]