Gigantmontarulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gigantmontarulo
monta spirito
Informoj
Kaŝnomo "Rapkalkulanto"
Sekso vira
Specio monta spirito
Povoj regi veteron; sorĉaj povoj
Loĝloko Gigantmontaro
vdr

Gigantmontarulo (germane Rübezahl, pole Liczyrzepa, ĉeĥe Krakonoš) estas folklora monta spirito de la Gigantmontaro apud la limo inter la historiaj landoj Bohemio kaj Silezio. Li estas la temo de multaj legendoj kaj fabeloj en la germana kaj la ĉeĥa folkloro.

Rübezahl, Moritz von Schwind, 1859

Legendoj[redakti | redakti fonton]

En legendoj, Gigantmontarulo aperas kiel kaprica giganto, gnomo, aŭ monta spirito. Kun bonaj homoj li amikiĝas, instruante ilin medicinon kaj donante al ili donacojn. Se iu mokas lin, li venĝa. Li foje ludas la rolon de mistifikulo en popolaj fabeloj[1].

La rakontoj devenas de paganaj tempoj. Gigantmontarulo estas la Mirinda Sinjoro de la Vetero de la montoj kaj estas simila al la Sovaĝa Ĉasado. Neatendite aŭ ŝercante, li sendas fulmon kaj tondron, nebulon, pluvon kaj neĝon de la monto, eĉ kiam la suno brilas. Li povas preni la aperon de monaĥo en griza robo (kiel Odino en lia mantelo de nuboj); li tenas kordan instrumenton en sia mano (la ŝtorman harpon), kaj piediras tiel forte, ke la tero tremas ĉirkaŭ li.

Proksime de la monto Sněžka, sur la ĉeĥa-pola landlimo, botanika loko kun precipe granda vario de plantoj havas la nomon "Ĝardeno de Gigantmontarulo". Kelkaj nekutimaj konstruaĵoj el ŝtono en la areo havas lian nomon, ekzemple "Rübezahlkanzel an den Schneegruben".

La legendo pri la montospirito[redakti | redakti fonton]

Sur la mapo la montaro Karkonoŝe aspektas modesta: malgranda areo, alteco ĝis 1600 metrojn super marnivelo. Laŭ plej alta montodorso iras la limo inter Ĉehio kaj Pollando. Sed super zono de arbaroj altiĝas rokoj kaj ŝtonoj kovritaj de muskoj, likenoj kaj malaltaj montpinoj, kiuj pene rezistas kontraŭ ventegoj. La klimato estas severa, frue alvenas vintro, la neĝo kuŝas ĝis majo. Se vi deiros de ĉefaj migraj vojoj, vi trovos lokojn senhomajn kaj sovaĝajn. Tre densaj arbaroj, falintaj arbotrunkoj, altaj multformaj rokoj. Foje oni rimarkas kaŝkurantajn bestojn, ĉu cervoj, ĉu kapreoloj, aŭ vulpoj...en malsekejoj videblas spuroj de aproj.

Dum jarcentoj, ĉi tiu areo estis preskaŭ neloĝata, kun malmultaj loĝantoj en malgrandaj arbaraj setlejoj, ili identigis la naturajn leĝojn kun agado de diaĵoj, ili kolektiĝis ĉe maljunaj arboj, akvofaloj, arbaraj lagoj por omaĝi kaŝitajn en ili potencoj. Multaj nomoj ankoraŭ nun memorigas ĉi tiun antikvan kredon. Estas lokoj: La Bona Fonto, La Pagana Valo, Fonto de la Vivo.

Ĉeestis kredo pri Spirito de la Montoj reganta tutan areon de Karkonoŝe. Tiu kredo postvivis la paganajn kaj mezepokajn jarcentojn kaj ankaŭ nun ĝi vivas en legendoj, rakontoj, desegnaĵoj, skulptaĵoj.

La Montspirito decidas pri la vetero, regas pri vento, pluvo, nebulo... Li kelkfoje montras sin al homoj vagantaj por serĉi fungojn, nigrajn aŭ ruĝajn berojn, sanigajn herbojn. Plej ofte li prenas formon de maljunulo kun longa barbo kaj granda bastono. Kutime li ne faras malbonaĵon, sed li tre malŝatas se oni nomas lin Liczyrzepa, kio signifas Rapkalkulanto. La nomo estas moka, ĝi rememorigas embarasan aventuron. Junulino, kiu tre plaĉis al li, ordonis ke li kalkulu rapojn. Vere hontinda afero! Sed enamiĝinta viro pretas fari stultaĵojn. Ĉu ne? Kiam Montspirito aŭdas tiun nomon li koleras kaj sendas fulmotondron, pluvegon, aŭ densan nebulon por misigi la vojon. Malnovaj legendoj rakontas, ke li punis avidajn serĉantojn de oro kaj juvelaj ŝtonoj, kiuj estas kaŝitaj sub la tero, Montspirito prizorgas la trezoron.

Tute nova onidiro rakontas, ke turisto elĵetis el sia dorsosako plastajn sakojn kaj botelojn. La dorsosako tamen estis tre peza. Reveninte hejmen li trovis ŝtonojn en sia dorsosako. Oni kredas, ke tio estis puno de la Spirito.

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Henning Eichberg: Rübezahl. Historischer Gestaltwandel und schamanische Aktualität. In: Jahrbuch der Schlesischen Friedrich-Wilhelms-Universität zu Breslau, Sigmaringen, 1991; 32: 153-178.
  • Stephan Kaiser: Der Herr der Berge Rübezahl. Katalog zur Ausstellung. Königswinter-Heisterbacherrott: Museum für schlesische Landeskunde, 2000 (Hrsg.)
  • Otfried Preußler: Mein Rübezahl-Buch. Stuttgart, Wien: Thienemann, 1993[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Elizabeth Knowles, ed. The Oxford Dictionary of Phrase and Fable. Oxford: Oxford University Press, 2000. Page 940.
  2. Mein Rübezahl-Buch Arkivigite je 2022-07-13 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Preussler.de

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]