Rickenbach ZH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grüt)
- La mallongigo ZH en Rickenbach ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Rickenbach.

Rickenbach ZH
Blazono de Rickenbach ZH
Komunumo Rickenbach ZH
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Vinterturo
Koordinatoj  47° 33′ 10″ N 8° 47′ 46″ O / 47.55278 °N, 8.79611 °O / 47.55278; 8.79611 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 10″ N 8° 47′ 46″ O / 47.55278 °N, 8.79611 °O / 47.55278; 8.79611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2473
Areo 6,03 km²
Alteco 425 m super marnivelo
Poŝtkodo 8545
Komunumkodo 0225
Mapo de Rickenbach
vdr

Rickenbach ZH (la mallongigo ZH signifas Kantono Zuriko kaj estas uzata por distingi la komunumon de aliaj lokoj kun sama nomo) estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 2473 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ricken situas nordoriente de la urbo Vinterturo kaj apartenas al la Zurika Vinlando. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Rickenbach, Sulz, Grüt kaj kelkaj setlejoj izolitaj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rickenbach limas en nordo al Altikon, en oriento al Ellikon ĉe Turo, en sudoriento al Wiesendangen, en sudokcidento al Vinterturo, kaj en okcidento al Dinhard.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Preghejo de Rickenbach

La stacidomo Rickenbach-Attikon de la Svisaj Federaciaj Fervojoj situas ĉe la trajnlinio de Vinterturo al Fraŭenfeld kaj Romanshorn. La stacidomo de Rickenbach-Attikon estas servita de la regionaj trajnlinioj S8 kaj S30 de la Zurika Trafik-Unio. Ankaŭ la nacia aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Galo al Zuriko, Berno kaj Ĝenevo facile atingeblas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tomboj el la bronzepoko kaj la ferepoko indikas, ke en Rickenbach jam antaŭ pli ol kvarmil jaroj setlis homoj. La unua dokumenta mencio de Rickenbach datas tamen nur el la jaro 1040 post Kristo kiel Richenbach. Dum mezepoko diversaj nobeloj kaj monaĥejoj posedis teron kaj bienojn en Rickenbach, ĝis en la 12-a jarcento Rickenbach fariĝis posedaĵo de la Grafoj de Kiburgo. Kun ties formorto la posedrajtoj transiris al la Habsburgoj kaj poste en la jaro 1452 al la urbo Zuriko.

En la jaro 1934 la vilaĝo Sulz, kiu ĝis tiam apartenis al Dinhard, estis integrita al la komunumo Rickenbach.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]