Blankakola sturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grafisia torquata)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankakola sturno
Blankakola sturno
Blankakola sturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Grafisia
Specio: 'G. torquata'
Grafisia torquata
(Reichenow, 1909)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankakola sturno (Grafisia torquata) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Grafisia.

Ĝi troviĝas en centra Kameruno (adamaŭa ebenaĵo kaj bamendaj altaj teroj), norda Centrafrika Respubliko, suda Ĉado, norda Demokratia Respubliko Kongo kaj norda Respubliko Kongo kaj nereprodukte en Gabono.

Tiu specio havas ĝeneralan brilnigran plumaron, kiel tiom multaj da sturnoj, kaj kiel ĉefa distingilo tre kontrastan kaj tre blankan kolzonon kiu enhavas ankaŭ la supran bruston. Tiu eco nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie torquata signifas “kun kolumo”. La irisoj estas tre ruĝaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]