Granda niltavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda niltavo
Granda niltavo
Granda niltavo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Niltava
Specio: N. grandis
Niltava grandis
(Blyth, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Granda niltavo (Niltava grandis) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Niltava kiu enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj.

La masklo de tiu specio estas tre blua ĝenerale kun pli grizaj subaj partoj, malhelgrizaj flugiloj kaj nigraj vizaĝo kaj gorĝo. Estas tre rimarkindaj brilaj helbluaj areoj en krono, ŝultro, vosto kaj flanka kolumo. La ino estas ĝenerale bruna, do temas pri evidenta kazo de seksa duformismo, sed ĉiukaze ili montras iomete la bluan flankokolumon.

Masklo ĉe Monteto Fraser, Malajzio 1997

Ĝi troviĝas en la tuta sudorienta Azio nome en Bangladeŝo, Butano, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamio.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj montararbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]