Granda psarokolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda psarokolio
Granda psarokolio
Granda psarokolio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Psarocolius
Specio: 'P. bifasciatus'
Psarocolius bifasciatus
(Spix, 1824)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Granda psarokolioAmazonia psarokolio (Psarocolius bifasciatus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Psarokolioj, kiu enhavas grandajn brunecajn paserinajn birdojn kun rimarkindaj bekoj. Ĝi estas kaj la plej granda membro de la familio de Ikteredoj kaj la plej granda paserina birdo de Sudameriko, de kio devenas la komuna nomo.

Distribuo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas foje situtata en la genron Gymnostinops anstataŭ ĉe Psarocolius. Kiel sugestas ties alternativa nomo, ĝi troviĝas amplekse – sed ofte en malaltaj densoj – tra humidaj arbaroj de malaltaj teroj de la Amazona Baseno, kun la escepto de plej parto de la Gujana ŝildo, sed ankaŭ nordokcidente de la areo de Manaos. Ĝi estas foje disigata en du speciojn, nome la okcidenta Oliveca psarokolio (P. yuracares) kaj la orienta Paraa psarokolio (P. bifasciatus), sed la subspecio P. y. neivae estas amplekse agnoskata kiel hibrida birdaro, kaj plej majoritato de fakuloj konsideras ilin unusolan specion.

La Granda psarokolio troviĝas en brazila Amazonio sude de la Amazono, norde de Bolivio, kaj okcidente de Peruo kaj de Ekvadoro, en la sudorienta duono de Kolombio kaj en Venezuelo. P. b. bifasciatus troviĝas en la orienta pinto de Brazilo, ĉe la enfluo de Amazono. P. b. neivae estas ĉefe okcidenten ĉirkaŭ la Rivero Tapajós. P. b. yuracares okupas la reston de la teritorio.

Systématique[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskas tri subspeciojn:

  • P. b. bifasciatus (Spix, 1824)
  • P. b. neivae (E. Snethlage, 1925)
  • P. b. yuracares (Orbigny & Lafresnaye, 1838)

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La seksoj de tiu ikteredo estas tre diferencaj laŭ grando: la masklo estas 52 cm longa kaj pezas 550 g; la ino estas pli malgranda kaj nur 41 cm longa kaj pezas 260 g. Konfuze la nomo de "Oliveca psarokolio" estis foje uzata por tiu kombina specio, spite la fakton ke la nomiga subspecio ne havas olivecan koloron en sia plumaro, ĉar ties kapo kaj brusto estas nigraj (estas olivecaj en P. b. yuracares). La dorso, flugiloj kaj ventro de tiu granda psarokolio estas brunaj, eksteraj vostoplumoj estas flavaj (t.e. vosto ŝajnas tutflava el sube), la nudaj vizaĝaj haŭtaĵoj estas rozkoloraj, la okuloj estas brunaj kaj la beko estas nigra kun oranĝeca pinto. La ŝajne simila Verda psarokolio havas olivecajn dorson kaj flugilkovrilojn, ne havas etendajn nudajn vizaĝomarkojn, havas palan bekon kun oranĝeca pinto kaj bluajn okulojn.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Granda psarokolio estas birdo de kanopeo kiu plej ofte estas vidata fluganta alte super la arbopintoj. Kompare kun aliaj psarokolioj ĝi estas pli solema kaj estas vidata ĉu sola ĉu en paroj, kaj atentigas pri si mem malpli ol ĝiaj kuzoj, spite sian grandon. Malgrandaj grupoj estas vidataj hazarde, kaj povas eĉ miksiĝi kun aliaj psarokolioj. La reproduktaj kolonioj estas malgrandaj, kutime kun malpli da 5 birdoj. La nesto estas la kutima pendanta teksita kesto el fibroj, 60–180 cm longa, alte en arbo. Relative malmulte oni scias pri la reproduktado de tiu birdospecio.

La ĉiomanĝanta dieto ŝajne estas sufiĉe ampleksa, kun malgrandaj vertebruloj, grandaj insektoj, amfibioj, reptilioj, nektaro kaj fruktoj. Ili ofte veturas grandajn distancojn tra arbaroj, escepte kiam ili vagadas ĉe iliaj nestokolonioj.

La kanto de la Granda psarokolio estas likvida, gorĝeca kaj "etenda" stek-ek-ek-ek-eh-eh-eh-o'o 'GLUUP!, elsendita dum memmontranta masklo falas antaŭen ĉe ripozejo kaj bruigas siajn flguilojn super sia dorso. Nazecaj alvokoj raap kaj vrap estas elsenditaj dumfluge aŭ dummanĝe.

Referencoj[redakti | redakti fonton]