Gregor Gysi
Gregor Gysi (* la 16-an de januaro 1948 en Berlino) estas germana juristo, advokato por disidentoj, kaj politikisto, kiu membras en la politika partio Die Linke ("La Maldekstro").
De la jaro 2005 ĝis 2015 li kune kun Oskar Lafontaine estis prezidanto de la frakcio de maldekstruloj en la nacia parlamento Bundestag. Antaŭe li de 1990 ĝis 1998 estis prezidanto de la parlamenta grupo kaj de 1998 ĝis 2000 de la parlamenta frakcio de la maldekstra partio PDS. Inter la jaroj 1989 kaj 1993 li estis partia prezidanto unue de ŝtata socialisma partio SED "Socialista Unuiĝo" de GDR (kies membro li estis de 1967) kaj poste de la sekva partio PDS. Dum la jaro 2002 li estis senatano (ministro) pri ekonomio, laboro kaj virinoj de la germania federacia lando Berlino - en reunuiĝinta Germanio.
Li estis akuzata pro kunlaboro kun la sekureca servo ( Stasi) de GDR, sed mankis pruvoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Gregor Gysi en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- biografio kadre de la retejo de la germania parlamento Arkivigite je 2009-09-05 per la retarkivo Wayback Machine