Grek-katolika Preĝejo Sankta Nikolao (Sátoraljaújhely)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grek-katolika preĝejo Sankta Nikolao
Grek-katolika Preĝejo Sankta Nikolao en Sátoraljaújhely
Grek-katolika Preĝejo Sankta Nikolao en Sátoraljaújhely
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sátoraljaújhely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito grekokatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Miskolc
dekanujo Sátoraljaújhely
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La grek-katolika preĝejo episkopo Sankta Nikolao estas sakrala historia monumento en urbo Sátoraljaújhely (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1350 rutenoj alvenis, baldaŭ ili donis grandan parton de la grekokatolikoj. Onidire ili havis kapelon en la fortikaĵo kaj paroĥan kirkon enurbe. La unua preĝejo estis konstruita el ligno, el ŝtono en 1738 (aŭ en 1742). La turo estis alkonstruita en 1793. La ikonostazo estis kreita en 1759. La tegmento kun kupolo dufoje bruliĝis. La konstruaĵo estis trakonstruita en 1868. Oni trovis enmuritan murpentraĵon en 1994 pri la patrono, Sankta Maria kaj Kristo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto ĉirkaŭita per ŝtona muro, en la korto estas videbla ankaŭ statuo kaj kelkaj tomboj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. En la turo estas 3 sonoriloj. La navo havas reliefan vestiblon, kie estas la ĉefenirejo. Sakristio estas videbla ĉe la navofino. La absido estas oklatera.

Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto kun aprobo de Klemento la 14-a el 1773.

Bildoj pri la preĝejo
Korta enirejo
Korta statuo
Absido
Altaro
Interna parto
Predikejo
Ikonostaza bildo
Ikonostaza bildo


Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.