Grimvuda makronikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grimvuda makronikso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Macronyx
Specio: 'M. grimwoodi'
Macronyx grimwoodi
(Benson, 1955)
Konserva statuso
100 px }
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grimvuda makronikso (Macronyx grimwoodi) estas specio de birdo de la familio de Motaciledoj, kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj la pipiojn, kaj en ties genro de MakroniksojLongunguloj, kiuj estas afrikaj birdoj de brunecaj supraj partoj kaj tre brilkoloraj gorĝoj (el flava tra oranĝa al rozkolora).

Tiu specio havas rozkoloran aŭ ruĝecan gorĝareon, kiel la parenca Ruĝgorĝa makronikso, sed tiu koloro ne plias sube de la brusto, dum ĉe la Ruĝgorĝa makronikso jes. La resto de la subaj partoj estas sablokoloraj, dum la supraj partoj estas brunecaj kun dorso de nigrecaj plumoj kun helbrunaj bordoj. La vango estas pli helbruna ol la krono kiu estas pli malhelbruna.

Ĝi troviĝas en Angolo, Demokratia Respubliko Kongo kaj Zambio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj laŭsezone humidaj aŭ inunditaj herbejoj de malaltaj teroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]