Grizstria muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizstria muŝkaptulo
Grizstria muŝkaptulo ĉe Hongkongo
Grizstria muŝkaptulo ĉe Hongkongo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Muscicapa
Specio: M. griseisticta'
Muscicapa griseisticta
(Swinhoe, 1861)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grizstria muŝkaptulo (Muscicapa griseisticta) estas malgranda specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de ties plej tipa genro nome Muscicapa. Ĝi estas indiĝena de Azio.

Ĝi estas svelta, longflugila birdo 13 al 15 cm longa. Ĝi estas ĉefe grizbruna supre kaj blanka sube. La brusto kaj flankoj estas tre striaj je grizo. Estas mallarĝa blanka strio en flugiloj kaj hela makulo inter la beko kaj la okulo. La beko kaj piedoj estas nigraj. La okulo estas granda kaj estas blanka okulringo. Ambaŭ seksoj estas similaj sed junuloj diferenciĝas ĉar havas blankajn punktojn kaj malhelan skvamecon en supraj partoj.

Ili reproduktiĝas en arbaroj de koniferoj en nordorienta Ĉinio, Norda Koreio kaj sudorienta Siberio inklude Saĥalinon kaj Kamĉatkon. Printempe kaj aŭtune ili migras tra orienta kaj suda Ĉinio, Suda Koreio, Japanio kaj Tajvano. Vintre ili loĝas en arbaroj, arbarbordoj kaj malferma kamparo kun disaj arboj en Borneo, Filipinoj, Palaŭo, orienta Indonezio kaj Nov-Gvineo. Ĝi estas vaganteco al Singapuro, Vjetnamio kaj eĉ ĝis Alasko.

Ili ripozas en malfermo, gvatante preterpasantajn insektojn, sur kiuj ili ekflugas ĝis 20 m por kapti ilin antaŭ reveno al la ripozejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Brazil, Mark A. (1991) The Birds of Japan, Christopher Helm, London.
  • Kennedy, Robert S.; Gonzales, Pedro C.; Dickinson, Edward C.; Miranda, Hector C. & Fisher, Timothy H. (2000) A Guide to the Birds of the Philippines, Oxford University Press, Oxford.
  • Lee, Woo-Shin, Koo, Tae-Hoe & Park, Jin-Young (2000) A Field Guide to the Birds of Korea, LG Evergreen Foundation, Seoul.
  • MacKinnon, John & Phillipps, Karen (2000) A Field Guide to the Birds of China. Oxford University Press, Oxford.
  • Robson, Craig (2002) A Field Guide to the Birds of South-East Asia. New Holland, London.

Kromaj legadoj[redakti | redakti fonton]

  • Bradshaw, C., P. J. Jepson kaj N. J. Lindsey. (1991) Identification of brown flycatchers British Birds” 84(12):527-542
  • Alström, Per & Erik Hirschfeld (1991) Field identification of Brown, Siberian and Grey-streaked Flycatchers Birding World 4(8):271-278

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]