Gro Harlem Brundtland
Gro Harlem Brundtland | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Gro Harlem Brundtland | |||||
Naskonomo | Gro Harlem | ||||
Naskiĝo | la 20-an de aprilo 1939 en Bærum, ![]() | ||||
Lingvoj | norvega • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Norvegio vd | ||||
Alma mater | University of Oslo Faculty of Medicine • Harvard T.H. Chan School of Public Health • Universitato de Oslo • Universitato Harvard vd | ||||
Partio | Laborista Partio vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Gudmund Harlem vd | ||||
Gefratoj | Hanne Harlem • Lars Harlem vd | ||||
Edz(in)o | Arne Olav Brundtland vd | ||||
Infanoj | Knut Brundtland vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto • politikisto • diplomato vd | ||||
Aktiva en | Oslo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Ĉefministro de Norvegio | |||||
Dum | 1981 – 1981 | ||||
Ĉefministro de Norvegio | |||||
Dum | 1986 – 1989 | ||||
Ĉefministro de Norvegio | |||||
Dum | 1990 – 1996 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gro HARLEM BRUNDTLAND [gru hArlem brIntlan] (naskiĝis la 20-an de aprilo 1939) estas norvega kuracisto, politikisto kaj la unua virina ĉefministro de Norvegio.
Gro Harlem edziniĝis kun Arne Olav Brundtland en 1960 kaj aldonis lian familian nomon al la sia. Ŝi edukiĝis kiel kuracisto, sed jam en 1974 estis plentempa politikisto por la norvega laborista partio (Det norske arbeiderparti).
Ŝi havas longan sperton en la norvega registaro, unue kiel ministro pri mediprotektado (1974-1979), poste kiel ĉefministro (1981; 1986-1989; 1990-1996). Ŝi estis populara ĉefministro kaj respektata politikisto ankaŭ ekster la propra partio.
Gro Harlem Brundtland famiĝis ekster Norvegio unue pro sia estrado de Monda Komisiono pri Medio kaj Disvolvado, starigita de UN en 1983. Ŝi estis estrino de tiu komisiono, kiu liveris en 1986 raporton "Nia komuna estonteco".
En 1996 Gro Harlem Brundtland definitive forlasis norvegan politikon kaj en 1998 ŝi estis elektita kiel ĝenerala sekretario de Monda Organizaĵo pri Sano (MOS, angle WHO, france OMS) por kvinjara periodo. Dum ŝia estrado en MOS, ŝi akre batalis kontraŭ povo de tabakaj firmaegoj.
Ŝi emeritiĝis en 2003.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://www.cmhealth.org
- http://www.un.org/News/dh/hlpanel/brundtland-bio.htm
- http://www.un-globalsecurity.org/bios/brundtland.asp Arkivigite je 2008-03-24 per la retarkivo Wayback Machine
- https://web.archive.org/web/20050529232058/http://www.are.admin.ch/imperia/md/content/are/nachhaltigeentwicklung/brundtland_bericht.pdf
- Naskiĝintoj en Norvegio
- Vivantaj homoj
- Webarchive template wayback links
- Virinoj
- Naskiĝintoj en 1939
- Naskiĝintoj la 20-an de aprilo
- Norvegaj diplomatoj
- Norvegaj ministroj pri medio
- Norvegaj humanistoj
- Norvegaj politikistoj
- Norvegaj kuracistoj
- Ĉefministroj de Norvegio
- Karolpremiitoj
- Monda Organizaĵo pri Sano
- Oficiuloj de Unuiĝintaj Nacioj