Guédelon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Guédelon
47° 35′ 01″ Nordo 3° 09′ 20″ Oriento / 47.583611 °N, 3.155556 °O / 47.583611; 3.155556 (mapo)


Guédelon en julio 2005

Guédelon (la kastelo Guédelon) estas mezepoka konstruaĵo kaj konstruejo de historia konstruado de burgo, komencita en 1997 laŭ la teknikoj kaj per la materialoj uzitaj en Mezepoko. Temas pri arkitektura projekto en Treigny (en la franca departemento Yonne) por plibonigi la sciojn rilate al la mezepokaj burgoj konstruitaj je la 13-a jarcento (fino de la 12-a jarcento ĝis komenco de la 14-a jarcento) interligite kun la arkitektura tipo sub Filipo la 2-a (Francio). La projekto ekas ĉe virga tero kaj uzas nur teknikojn de tiu epoko, kiaj ili estis konataj en la regiono « Puisaye » en la departemento Yonne.

La koncepto[redakti | redakti fonton]

Kreita de Michel Guyot, posedanto kaj restaŭrinto de la kastelo de Saint-Fargeau, tiu projekto ricevis la unuan ŝtonon en 1997 kaj laŭ la tiama antaŭkalkulo estis supozita daŭri 25 jarojn. La konstruejo de Guédelon situanta sur malnova arbara ŝtonminejo prezentas plurajn aspektojn :

  • turisma : La konstruejo estas vizitebla (eĉ vizitinda) kaj akceptis pli ol 250 000 homojn en 2005 ankaŭ en 2006, en 2009 pli ol 316 000 vizitantojn. Kvarlingva gvidista vizito : franca, angla, germana, nederlanda.
  • pedagogia : La projekto estas malfermita kaj adaptita al lernejaj kaj grupaj vizitoj. Ĝi ebligas ĉefe ekkoni la laborkondiĉojn kaj la metiojn de Mezepoko. (ĉirkaŭ 60 000 lernantoj ĉiujare)
  • scienca : La projekto ebligas apliki iujn historiajn teoriajn sciojn pri la arto de konstruado de burgoj.
  • homa : La konstruado kreas kvindek dungojn. Krome du centoj da bonvolaj homoj helpe kunskipas. Poste ĝis pli ol 700 bonvolaj personoj.
  • socia : Ĉe la konstruejo la dungado de junuloj aliloke jam malsukcesintaj ebligas doni al ili profesian trejnadon kaj sperton.

La intenco de la skipo de Guédelon[redakti | redakti fonton]

Tra tuta Eŭropo oni konas provojn de eksperimenta arkeologio, klopodojn por plibone kompreni la iamajn procedojn. Anstataŭ ol konformiĝi al skemaj aŭ hipotezaj modeloj, arkeologoj provis reakiri la teknikojn, relernante materie la gestojn. Prahistoriistoj jam forlasis la mensajn spekulativojn por fari verajn objektojn el siliko.

Al multaj prospektoradoj, la etnografiaj esploroj multe helpis, sed al aliaj nur la arkeologiaj spuroj kaj la skribaĵoj de fruaj aŭtoroj, kun iu hazardo pri signifoklarigo, estis uzeblaj fontoj. Plia esplorado estis necesa. La kompreno de la movo de ilo kaj la kopio de iamaj plenumoj fariĝis tiel necesaj kiel la restarigo per maketoj aŭ komputilaj grafikoj, eĉ laŭ reala grandeco. Tiel renaskiĝis laga vilaĝo kaj romianaj fortikaĵoj. Oni refoje faris mezepokajn militmaŝinojn. Estis interese ne nur kopii la objekton, sed ankaŭ ekkoni ĝian funkciadon aŭ ĝian uzon. Oni elprovis la efikon de spado kaj la rezistecon de kirasoj. Oni ĵetis kuglegojn kaj pafis per arbalestoj ekde embrazuroj.

Sed ĉio rilatis al apartaj objektoj, apartaj funkciadoj, precizaj provadoj. Guédelon proponas tute novan eksperimentadon : la analizon de la tuta komplekseco de la laborado ĉe la konstruejo dum la daŭro de la kompleta plenumo.

La problemaro de la konstruado[redakti | redakti fonton]

Guédelon komenciĝis kiel mezepoka konstruejo laŭ koncepto, kies plejpartajn malfacilaĵojn oni ekzamenas laŭmezure kiam ili prezentiĝas. La komenca projekto solvas nek la tutaĵon de planoj kaj masoj, nek la kronologion de la laborsinsekvo. Unue oni antaŭzorgis la plej tujan neceson: fabrikado de mortero; ŝtontranĉado kaj provizado de ŝtonoj.

La projekto iĝintus vivanta muzeo kaj prezentado de metioj. La elekto de epoko meze de 13-a jarcento kaj la konduko de strategio pri la disvolviĝo donis al la konstruejo ĝian realan dimension. Pro tio ke la improvizado-parto kaŭzas neeviteblajn memriproĉojn de konstruantoj, tiu entrepreno tipe reprezentas la mezepokan progresadon.

La arkitekto kaj la konstruadestro scias ke je ĉiu laborŝtupo ekaperas nekonataj problemoj. Nenio mirinde, eĉ male ĉar en tio kuŝas intereso por tia konstruado. Merite estas gvati kiel promeson ĉiun komplikecon aŭ kontraŭecon, ĉar tio partoprenas en la esencon de tiu konstruado.

Ĉefe Guédelon ne estas loko por demonstrado pri iloj kaj metia lerteco. Evidente ĝi estas ankaŭ tio kaj eĉ plie ĉar ĝi vole estas eduka instrumento, loko por pripensigi kaj interesigi al metioj. Sed finfine, ne nur temas pri konstrui burgon, sed tiel eksperimenti, reakiri, kontroli kaj trovi respondojn al obstakla serio de tia provado.

La metioj[redakti | redakti fonton]

La konstruado arigas plurajn metiistarojn :

  • La ministoj elfosas grejsajn ŝtonblokojn el la tiea ŝtonminejo. Ili boras truojn en kiujn ili enmetas ŝtalajn kojnojn. Frapante sur tiujn kojnojn per martelego, ili fendas la ŝtonojn en blokojn, kiuj estos prilaborataj de la tajlistoj.
  • La ŝtontajlistoj unue kreas geometriajn desegnojn cele havigi ŝablonojn (modelojn). Ĉi tiuj estas uzataj por tajli la taŭgajn ŝtonojn por la konstruado.
  • La masonistoj kunmetas la ŝtonojn per mortero, miksaĵo de kalko, tero, sablo.
  • La arbohakistoj dehakas arbojn, precipe kverkojn. La ligno estas uzata por fabrikado de ĉaretoj, tegoloj, tegmentoj de la konstruaĵo.
Ĉarpentisto
  • La ĉarpentistoj zorgas pri la skafaldoj, la ŝelaĵoj subtenantaj la volbojn, la pordoj kaj la fiksa ponto. Ili fabrikas ankaŭ tenilojn, tretrad-gruojn, tamburvinĉojn.
  • La forĝistoj fabrikas kaj riparas la ilojn precipe tiujn de la ŝtontajlistoj. Ili faras ankaŭ kardinojn kaj pordhokingojn, najlojn uzatajn ĉe la fiksa ponto kaj la tegmentoj de la kastelo. Ili forĝas la kradon por la ronda luko de la kapelo.
  • La potisto uzas per piedturnilo la argilon elfositan el la arbaro, li fabrikas pelvetojn, potojn, tegolojn kaj kahelojn.
  • La korboplektisto uzas vimenon por fabriki fortikajn korbojn je kvar manteniloj povantajn porti ĝis 80 kg precipe por transporti ŝtonojn kaj morteron. Li faras ankaŭ ilar-kestojn, fenestroklapojn kaj abelujojn.
  • La ŝnuristo uzas ŝpinradon kaj moveblan kvadraton por prilabori la kanabon. Li plektas ŝnurojn pli-malpli longajn pli-malpli dikajn laŭ ilia estonta uzado.

La disvolviĝo de la laboroj[redakti | redakti fonton]

En julio 2009

En 1997 dum la arkitektestro de la historiaj monumentoj Jacques Moulin estis realiganta la planojn de la burgo, la situloko Guédelon estis senveprigita. Du jarojn poste la korto estis terplenigita kaj la unuaj muroj altstariĝis je 1,5 metro. La kapelturo kaj la okcidenta kurtino iom post iom formiĝis. En 2001 la konstruita areo altiĝis je tri metroj. Dum la konstruado de la fiksa ponto finiĝis, tiu de la helika ŝtuparo de la kapelturo kaj tiu de la rampa ŝtuparo de la ĉefa turo plu daŭris. La ponto estis finita en aŭgusto 2002, formita per 57 kverktrunkoj kaj 670 manforĝitaj najloj. De tiam la turo de la kapelo enhavis ogiv-krucan volbon kaj 12 pliajn ŝtupojn ĉe la helika ŝtuparo. Ankaŭ komenciĝis la starigo de la poterno. En 2003 oni prizorgis la konstruon de la senjora loĝejo kaj la kunpremon de la volbo de la ĉefa turo. La du sekvantajn jarojn oni aranĝis la teretaĝon de la ĉefa turo: la tero estis slabita, oni konstruis la pordon, la klappordon por ĵetaĵoj, la arkembrazurojn. La konstruo de la rampa ŝtuparo daŭris. Oni komencis la starigon de la tegolejo kiu estis finita en 2006.

La estraro kaj la scienca laboro[redakti | redakti fonton]

La projekt-teamo kunigas :

  • Michel Guyot iniciatoro de la projekto
  • Maryline Martin estrino de la konstruejo
  • Jacques Moulin ĉefa arkitekto de historiaj monumentoj
  • Florian Renucci kunordiganto

Scienca daŭra konsilio kuniganta historiistojn kaj arkeologojn pri la historia konstruo aktivigas la jarajn programojn. Temas pri mezepokistoj aparte prizorgantaj la funkciadon de la konstruado. Al la tuta eksperimentado de instalo de la konstruo aldoniĝas aliaj eksperimentoj kiel laboro pri la forĝo, la kuiro de argilo, la tinkturo. Ankaŭ prizorgataj estas la organizo de la birdokorto kaj de la legomĝardeno. Aliaj eksperimentoj povas esti faritaj. Kolokvoj akceptas aliajn serĉistojn rilate al la komenco kaj la disvolviĝo de mezepokaj konstruoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Precipa fonto : tiu traduko devenas de la franca paĝo "Guédelon" ĉe Wikipedia.