Gunnar Beck
Gunnar Beck | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Gunnar Beck | |||||
Naskiĝo | 1-an de majo 1965 (59-jaraĝa) en Duseldorfo | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Kolegio Nuffield vd | ||||
Partio | Alternativo por Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo advokato politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gunnar BECK, naskiĝis en 1966 en Duseldorfo, estas germana politikisto, ano de la ekstremdekstra partio Alternativo por Germanio. Eŭropa deputito de 2019 ĝis 2024, li tiam estis ano de la - fakte decidite kontraŭeŭropa - eŭropa partio Identeco kaj Demokratio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Beck studis politikan sciencon, filozofion, juron kaj ekonomion en Oksfordo, Monastero, Hajdelbergo kaj Londono kaj doktoriĝis pri filozofio en 1996 ĉe Nuffield College, Oksfordo, sub la superrigardo de Isaiah Berlin. En la 2000-aj jaroj, Beck laboris kiel apelaciadvokato ĉe la internacia advokatfirmao Herbert Smith (2000-2002, nuntempe Herbert Smith Freehills) en Londono kaj ankaŭ estis eŭropa jura konsilisto en la Ĉambro de komunuloj. Li instruis en la Universitato de Oksfordo kaj en la London School of Economics. Ekde 2005, li instruis juron de Eŭropa Unio kaj juran teorion ĉe la Jura Lernejo de la School of Oriental and African Studies (SOAS), kolegio ĉe la Universitato de Londono. Reage al lia laboro kiel AfD-kandidato, liaj kolegoj de la jura fakultato SOAS distanciĝis de li. Tie li estas Reader, oficejo por universitataj profesoroj en UK-universitatoj, situanta inter Senior Reader kaj la relative malofta statuso de Profesoro. Beck ankaŭ laboras kiel sendependa advokato por Londona advokatfirmao. Lia praktiko fokusiĝas al eŭropunia juro.
Beck aliĝis al Alternativo por Germanio en 2014. Li estas la deka AfD-kandidato elektita al la Eŭropa Parlamento en 2019.