Haggis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Haggis
Haggis kun napoj (neeps) kaj terpomoj (tatties)

Haggis estas tradicia skota manĝaĵo. Oni eĉ diras, ke ĝi estas "La nacia plado" kaj ĉiukaze estas la neevitebla centro de Burns Supper. La ingrediencoj de Haggis ne estas tiom allogaj. Ĝi konsistas ĉefe de visceraĵoj de ŝafo, nome de pulmo, koro, hepato kaj stomako, kuirita kun faruno de aveno kaj spicoj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Haggis atingis literaturan prestiĝon pro la poemo Address to a Haggis de la skota nacia poeto Robert Burns. La deklamado de ĉi tiu poemo estas centra parto de la ceremonio dum Burns Supper ĉiujare dum la naskiĝtago de Burns, la 25-an de januaro, kaj celebrata en la tuta mondo.

Recepto[redakti | redakti fonton]

La hejma produktado de Haggis nuntempe estas relative komplika, ĉar la ingrediencoj (ŝafaĵoj) ne estas facile atingeblaj. Tial oni kutime aĉetas la pretan produkton kaj varmigas ĝin en bolanta akvo. Fonto por tradicia recepto: Scotisch Crafts

Vegetara versio[redakti | redakti fonton]

Fonto: The Vegetarian Society of the United Kingdom

Fritu la cepon en la oleo kaj aldonu karotojn kaj fungojn. Aldonu la lentojn kaj 2/3 de la buljono. Miksu la restaĵon de la buljono kun la fazeoloj, miksu kun la restantaj ingrediencoj kaj aldonu. Lasu kuiri dum 10-20 minutoj. Aldonu la avenan farunon kaj lasu kuiri 10 - 20 minutojn. Aldonu akvon laŭ bezono. Finfine metu en bakpleton kaj baku en forno (190 °C) dum 30 minutoj. Surtabligu kun terpomoj.

Kompareblaj manĝaĵoj aliloke[redakti | redakti fonton]

Haggis apartenas al la receptoj, kiuj uzas laŭeble la plej grandan parton de buĉita besto (hepato, koro, eĉ sango). Kontraste al kolbaso estas aldonata iu speco de greno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Teksto pri Haggis en la germana ĵurnalo Die Zeit (germane)
  • Recepto kun speciala saŭco: [1] angle