Hajfongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hai PhongHải Phòng estas metropolo, universitata urbo, la 3-a plej granda urbo de Vjetnamio. La loknomo signifas: "Marborda defendo".

Hai Phong troviĝas ĉe Hanojo

Bazaj informoj

Situo

Hai Phong situas sur ebenaĵo ĉe enfluo de rivero Cam laŭ Sudĉina Maro en la nor-orienta parto de la lando. Hanojo troviĝas 100 km-ojn.

Historio

Skulptaĵo pri fondinto de Hai Phong
Haveno de Hai Phong
Operdomo de Hai Phong
Pagodo en Hai Phong
Preĝejo en Hai Phong
Riverbordoj de Hai Phong
Bazarada strato en Hai Phong

Hai Phong estis originale fondita fare de Lê Chân, la ina generalo de vjetnama revolucio kontraŭ la ĉinoj en la jaro 43. La urbo seninterrompe estis grava havenurbo kaj komercejo. Dum la franca erao ĝi estis ankaŭ mararmea bazo de Hindoĉinio. En 1881 pro ŝtormo 300,000 urbanoj mortis. Dum la 2-a mondmilito la japanoj bombardis, poste okupis la urbon. En 1946 francaj militŝipoj atakis Hai Phong-on, sekve militado komenciĝis inter francoj kaj vjetnamianoj. Usonaj aviadiloj bombardis la urbon en 1972. Post la sekvaj pacaj tempoj Hai Phong iĝis ankaŭ industria urbo.

Klimato

Averaĝe estas 24 °C. La pluvokvanto estas jare po 1700 mm.

Trafiko

Hai Phong havas flughavenon kaj havenon. La fervojo konstruiĝis dum la franca erao. Enurbe aŭtobusoj trafikas.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj