Saltu al enhavo

Hailey's On It!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hailey's On It!
animacia televida serio
Originala titolo Hailey's On It!
Origina lando Usono
Ĝenro agada televida serio
Amplekso
Sezonoj 1
Epizodoj 30
Elsendo
Unua elsendo 8 jun. 2023
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Hailey's On It! - angle, prononco laŭ sistemo IFA [hˈe͡ɪliz ɔn ɪt], do simple [HEJli:z on it] - estas usona animacia televidserio. Ĝi estis kreita de Devin Bunje kaj Nick Stanton kaj unuafoje prezentita en la televida kanalo Disney Channel en 2023: la unua elsendo en Usono estis je la 8-a de junio 2023.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Hailey Banks [hˈe͡ɪli bˈæŋks] estas dekkvarjara knabino de la urbo Oceanside (Kalifornio), duone havajana laŭ deveno, kiu estas iomete grup-timema kaj evitas riskojn. Tamen ŝia vivo, kiun ŝi antaŭe vivis en izoliteco, tute ŝanĝiĝis en la silvestra nokto. Tiun nokton, ŝi estas vizitita de scienca profesoro el la estonteco kiu taskigas la knabinon kompletigi tutan liston de taskoj. Plenumante ĉi tiujn taskojn, Hailey iom post iom povos produkti inventaĵon kiu savos la mondon de tutmonda klimata ŝanĝo. La taskoj en la listo adresitaj al Hailey ĉefe postulas la plenumon de malfacilaj ĝis neeblaj, foje vivminacaj agoj same kiel la plenumon de malagrablaj aferoj. Kompletigante tiujn taskojn, Hailey iom post iom venkas ŝian timidecon en grupoj kaj ŝian timon de embarasado en publikaj situacioj. La mense plej malfacila tasko en la listo por ŝi estas kisi ŝian koramikon Scott Denoga sur la buŝo. Hailey timas ke Scott povus fini sian amikecon kun ŝi kisante ŝin. Rozkolora pluŝa urso nomita Beta helpas al ŝi plenumi la taskojn. Efektivigi la taskojn fariĝas eĉ pli malfacila pro la fakto ke malgrandaj robotoj de la estonteco, tielnomitaj "robotoj de ĥaoso", atakas la knabinon kaj ŝiajn amikojn kaj malhelpas la kompletigon de la taskoj. La robotoj estas senditaj al la tempo de Hailey fare de unu el la ĉefmalamikoj de la profesoro por sisteme malhelpi la agojn de Hailey pafante akrajn laserradiojn al ĉirkaŭaj objektoj kaj homoj. Kune kun ŝiaj samaĝaj amikoj kaj kelkaj aliaj, Hailey iom post iom regas la taskojn en la listo kaj tiel havas la ŝancon bremsi klimatan ŝanĝon.

Diverslingvaj titoloj de la serio (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • angle "Hailey's On It!" ("Hailey okupiĝas pri ĝi")
  • bulgare Хейли е на ход!" (Ĥejli e na ĥod!, "Ĥejli estas survoje")
  • dane Haileys liste ("la listo de Hailey")
  • france "Hailey sauve le monde" ("Hailey savas la mondon")
  • germane "Haileys Mission" ("la misio de Hailey")
  • greke "Η Χέϊλι το 'χει" (I Ĥeili to ĥej, "Ĥeili havas ĝin")
  • hispana de Ameriko "Hailey y su lista para salvar al mundo" ("Hailey kaj sia listo por savi la mondon")
  • hungare "Haileys megoldja!" ("Hailey solvas ĝin")
  • itale "Hailey c’è!" ("Hailey estas ĉi tie")
  • nederlande "Haileys missies" ("la misioj de Hailey")
  • pole Hailey w akcji!" ("Hailey en agado")
  • portugala de Brazilo Os desafios de Hailey ("La defioj de Hailey")
  • ruse "Hailey se ocupă" ("Hailey okupiĝas pri ĝi")
  • ukraine "Хейлі в Ділі" (Ĥejli v Dili, "Ĥejli en interkonsento")

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • La ĉapitro "intrigo" aldoniĝis laŭ traduko de informoj el la hispana kaj germana versioj de la teksto je la stato de la 24-a de majo 2024.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]