Hajnano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hajnano (ĉina lingvo: 海南, pinjino: Hǎinán ) estas ekde 1988 provinco en sudo de Ĉinio, kiu konsistas el diversaj insuloj. Antaŭe ĝi estis administra parto de la provinco Guangdongo (Kantono). La plej granda insulo portas la saman nomon.

La insulo Hajnano (Hajnan Dao) situas en la Sudĉina maro kaj inter la insulo kaj la kontinento troviĝas la Markolo de Qiongzhou. Ĝi estas – krom Tajvano – la plej granda insulo de Popolrespubliko Ĉinio kun 34 380 kvadrataj kilometroj. Ĝia ĉefurbo estas Hajkou.

Loĝantaro

Tie loĝas ĉ. 8 milionoj da homoj. La proporcio inter virinoj kaj viroj estas 1:1,3. Tiu proporcio devenas de intencaj abortoj de inaj fetoj.

Ekonomio

Kiam la ĉefministro Zhao Ziyang veturis en 1983 al Hajnano, li estis ŝokita. Li pensis, ke li estis en la plej malriĉaj regionoj de Afriko. En 1988 Hajnano iĝis sendependa provinco kaj la plej granda specifa evolua zono de Ĉinio. Tio portis grandan evoluon kaj koruptadon en la regionon.

Biodiverseco

Biogeografie la insulo apartenas al la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la tutmondaj 200-unuon "Musonaj pluvarbaroj de Hajnano", kiuj biome estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. La organizo Naturprotekto Internacie situas la insulon en la "hindoĉinan biodiverseco-varmpunkton.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.hi.gov.cn greke http://xnzsha.hainan.gov.cn greke http://web.archive.org/web/20051031124200/http://www.muztagh.com/images/map/map-of-hainan-large.jpg greke http://maps.google.com/maps?q=Hainan,+China&ll=19.388886,109.786377&spn=2.475855,3.705139&t=k&hl=en