Saltu al enhavo

Hamamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La banejo de la sultano Amir Ahmad en Kaŝano, Irano. Konstruita en la 16-a jarcento, aktuale parto de ili estas tetrinkejo.

Hamamoturka banejo (en araba skribmaniero, حمام), konata ankaŭ kiel araba banejo,[1] estas maniero de vaporbanejo uzata por purigo de la korpo kaj malstreĉiĝo. Etende, oni nomas tiel ankaŭ ĉiajn publikajn banejojn asociajn al la islama mondo kies strukturo plej ofte kongruas kun la diversaj ejoj kiujn postulas la procezo de banado, hereditaj de la romiaj termobanejoj. La hamamoj troviĝas historie en Mezoriento, Nordafriko, Centra Azio kaj la Hinda Subkontinento; same, estas restaĵoj en Hispanio (al-Andalus) kaj Centra kaj Orienta Eŭropoj (Otomana Imperio). Ili ludis gravan rolon en la kulturoj de Mezoriento kiel socia kunvenejo, ritarejo por higieno kaj arkitekturaj elementoj. La centreŭropanoj konis ilin pro siaj kontaktoj kun otomanimperianoj, krom hispanoj kaj portugaloj, kiuj povis koni ilin el la jarcentoj de islama dominado de ties aktualaj teritorioj. En Okcidenta Eŭropo ili estis tre popularaj dum la Viktoria epoko.[2][3][4]

En la islama kulturo, la signifo de la turka banejo estis kaj religia kaj civila: la ritaj sinlavadoj estis faritaj en la interno, sed ankaŭ utilis por higieno kaj aliaj sociaj funkcioj de la komunumo kiel kunsidejo de civitanoj. La arkeologiaj pruvoj konstatis la ekzistadon de publikaj banejoj en la islama mondo ekde la Umajida Kaliflando (7-a kaj 8-a jarcentoj) kaj ili gravo restis ĝis nuntempo. La desegno evoluis el la grek-romiaj modeloj: nome la vesto-ŝanĝejo (apodyterium) kaj la malvarma (frigidarium), mezvarma (tepidarium) kaj varma (caldarium) ĉambroj. La hejtigiloj produktas varman akvon kaj vaporon, kiuj estas transportataj laŭ konduktoj subgrundaj. La banantoj pasas laŭgrade al ejoj pli varmaj kaj estas lavataj per samseksaj lavoristoj antaŭ purigi sin per mezvarma akvo. Diference de la grekaj kaj romiaj termobanejoj, la banantoj kutime memĵetas sin akvon anstataŭ mergiĝi en basenoj, kvankam en kelkaj mondoregionoj kiel Irano tiu kutimo estas pli ofta.[5][6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «hamam, hamán, baño turco | Fundéu». www.fundeu.es. 20a de januaro 2011. Konsultita la 25an de oktobro 2021.
  2. M. Bloom, Jonathan; S. Blair, Sheila, eld. (2009). "Bath". The Grove Encyclopedia of Islamic Art and Architecture. Oxford University Press.
  3. Sibley, Magda. "The Historic Hammams of Damascus and Fez: Lessons of Sustainability and Future Developments". The 23rd Conference on Passive and Low Energy Architecture.
  4. Marçais, Georges (1954). L'architecture musulmane d'Occident. Paris: Arts et métiers graphiques.
  5. Sourdel-Thomine, J.; Louis, A. (2012). "Ḥammām". En Bearman, P.; Bianquis, Th.; Bosworth, C.E.; van Donzel, E.; Heinrichs, W.P. (eld.). Encyclopaedia of Islam, Second Edition. Brill.
  6. Blake, Stephen P. (2011). "Hamams in Mughal India and Safavid Iran: Climate and Culture in Two Early Modern Islamic Empires". En Ergin, Nina (eld.). Bathing Culture of Anatolian Civilizations: Architecture, History, and Imagination. Peeters. pp. 257–266. ISBN 9789042924390.