Hatvan
Hatvan estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono Hatvan, kies centro estas. La nomo signifas 60. La urbo estas ĝuste 60 km-ojn for de Budapeŝto, sed la nomo estas mezepoka. La solvo estas tio, ke ne pli, ol 60 da peĉenegaj familioj rajtis loĝadi en unu setlejo.
Bazaj informoj
- Areo: 81 km²
- Alto super marnivelo: 119 m
- Loĝantaro: 22400
- Poŝtkodo: 3000
- Telefonprefikso: 37
Situo
La urbo situas sur ebenaĵo, sur ambaŭ bordoj de Zagyva, laŭ ĉefvojaj kaj fervojaj kruciĝoj Budapeŝto-Miskolc kaj Salgótarján-Szolnok. Aŭtoŝoseo M3 Budapeŝto-Miskolc preteriras.
Historio
La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, kuprepoko, bronzepoko, de skitoj, keltoj, sarmatoj kaj avaroj. En 1170 abatejo ekfunkciis. La vilaĝo ricevis rangon kampurbo en 1406. En 1544 la hungaroj forbruligis la gravan fortikaĵon kaj rifuĝis de turkoj. Ili rekonstruis la fortikaĵon kaj tenis ĝin ĝis en 1686. En 1730 Antal Grassalkovich (graŝalkoviĉ) akiris la urbeton kaj setligis ankaŭ germanojn. En 1849 la hungara armeo venkis la aŭstrojn. En 1867 ekfunkciis fervojo Peŝt-Besztercebánya, en 1873 oni faris fervojan interligon inter Hatvan kaj Miskolc. En 1886 la urbeto degradiĝis je vilaĝo, en 1889 ekfunkciis sukerofabriko. En 1943 la judoj estis forpelitaj, en 1944 la stacidomo kaj la ĉirkaŭaĵo suferis de bombardadoj.
Vidindaĵoj
- Preĝejo de Sankta Adalberto (Hatvan)
- kastelo de Grassalkovich
Famuloj
En Hatvan naskiĝis inĝeniero Tibor Tarnai.