Heŭglina frankolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Heŭglina frankolino
Heŭglina frankolino
Heŭglina frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. icterorhynchus
Francolinus icterorhynchus
(Heuglin, 1863)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Heŭglina frankolino (Francolinus icterorhynchus) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj. Ĝi estis priskribita de Theodor von Heuglin (kiu nomigas la specion) el specimeno de rivero Bongo, Bahr el Ghazal, Sudano. Ĝi formas superspecion kun la F. clappertoni, F. bicalcaratus kaj la F. harwoodi. Ĝi estis inkludata en la genro Chaetopus. Proponita raso dybowski estas ekzemplo de klina variado kaj ne meritas subspecian statuson. Ĝi estas monotipa.

Ĝi troviĝas en Centrafrika Respubliko, norda Demokratia Respubliko Kongo, suda Sudano kaj okcidenta Ugando.

Temas pri tre kamufle strieca birdo kun vertikala strieco fajne blankanigra ĉe kolo, brusto kaj flankoj, dum la dorso estas pli malhelbruna kaj kun nigra strieco horizontale. La kruroj kaj beko estas ruĝecoranĝaj, kio estas tialo por la latina scienca nomo kie icterorhynchus estas kunmetaĵo de du radikoj el antikva greka signife respektive “flava” kaj “beko”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]