Helmominao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Helmominao
Helmominao
Helmominao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Basilornis
Specio: 'B. galeatus'
Basilornis galeatus
(Meyer, 1894)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Helmominao (Basilornis galeatus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro Basilornis kiu estas nigrecaj birdoj kun blankaj markoj kaj krestecaj kronoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas endemio de Indonezio.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, montararbaroj kaj marĉoj kie estas altaj arboj ĝis 1,000 m super marnivelo. En Bangajoj almenaŭ ĝi povas troviĝi en duarangaj arbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi povus formi superspecion kun la B. celebensis kaj B. corythaix. Ĝi estas tre simila al tiuj du samgenraj specioj, tio estas, temas pri birdo nigreca kun malhelbluaj aŭ verdecaj briloj kiu montras tre rimarkindajn blankajn areojn subvange kaj pli amplekse ambaŭflanke de ŝultroj, sed diference de la du proksimaj parencoj ĉe la Helmominao tiu du markoj estas iom pli ampleksaj kaj kuniĝas. En kapo krom la blankaj subvangoj elstaras blankeca al ebureca beko kaj, kiel ĉefa distingilo de la specio, iom kresteca krono, ne nur krispa kiel ĉe la proksima parenco la Sulavesa minao, sed ankaŭ ne tiom kresteca kiom ĉe la Longkresta minao, kaj tiu mallonga kresteca krono similas al helmoj de ĉevaliroj, kio nomigas la specion, ankaŭ en la latina scienca nomo. Ĉirkaŭ la okulo estas neampleksa nuda nigreca haŭtaĵo. La kruroj estas helflavaj kaj la vosto estas mezlonga kaj rondofina.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]