Herdinsula tufkormorano
Herdinsula tufkormorano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phalacrocorax atriceps nivalis (Falla, 1937) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Herdinsula tufkormorano (Phalacrocorax atriceps nivalis), aŭ Herdinsula kormorano, estas mara birdospecio (aŭ subspecio) de la familio de kormoranoj aŭ Falakrokorakedoj. Ĝi estas indiĝena de la teritorioj de Aŭstralio nome Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj en la Suda Oceano, je ĉirkaŭ 4,100 km sudokcidente de Perto, Okcidenta Aŭstralio.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Herdinsula tufkormorano estas unu el la bluokulaj tufkormoranoj, foje lokita en la genron Leucocarbo, kaj subspecio de la Imperia tufkormorano. Ĝi estas foje konsiderata kiel plena specio.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Herdinsula tufkormorano estas limigita al la ĉeantarktaj insuloj Herdo kaj Makdonaldaj, kaj laŭkone reproduktiĝas nur en Insulo Herdo. Krom reproduktado kaj ripozado, ties habitato estas mara.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Herdinsula tufkormorano havas tre nigrajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn. La vangoj kaj orelareoj estas blankaj; estas blankaj strioj en flugiloj, nigran kurbecan kreston super la frunto kaj rozkolorecajn piedojn.[1] Reproduktanta plenkreskulo havas paron de oranĝaj karunkloj ĉe la bekobazo antaŭ la okuloj same kiel bluajn okulringojn.[1] Ĝi estas ĉirkaŭ 77 cm longa, kun enverguro de 120 cm kaj pezo de 3 kg.[2]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Herdinsulaj tufkormoranoj estas gregemaj, ripozas en grupoj el 10-20 birdoj ĝis kelkaj centoj.[3]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Tiuj birdoj loĝas la tutan jaron ĉe la Herdinsulo, kie ili reproduktiĝas ĉiujare en kolonioj. Pariĝado okazas el fina aŭgusto al komenco de oktobro. La nestoj estas amasoj konstruitaj el bastonetoj, radikoj kaj algluaĵo de herbotufo Poa cookie kaj averaĝe ĉirkaŭ 22 cm altaj, kun minimuma distanco inter nestoj de 50 cm.[4][5] La ino demetas 2-3 ovojn ĉefe inter mezo de septembro al novembro, kaj eloviĝo okazas el novembro al februaro (sudhemisfera somero). La idoj elnestiĝas el januaro al marto.[6]
Manĝo
[redakti | redakti fonton]Tiuj birdoj manĝas surloke en neprofundaj marbordaj akvoj,[6] kun dieto konsista ĉefe el poliĥetoj kaj fiŝoj. La proporcio de fiŝoj en la dieto estas pli alta kiam la birdoj nutras la idojn.[7][8]
Statuso kaj konservado
[redakti | redakti fonton]La populacio de la Herdinsula tufkormorano estas ĉirkaŭkalkulata je ĉirkaŭ 1000 reproduktantaj paroj. Ĝi estas listata kiel vundebla laŭ la aŭstralia Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999,[6] ĉar la populacio estas malgranda, tro surloka kaj suferunta pro fluktuoj en la reprodukta sukceso pro veterkondiĉoj kaj manĝodisponeblo. Eventuala minaco estas klimata ŝanĝo kiu efiku super la maraj temperaturoj kaj sekve super la manĝodisponeblo.[9]
Notoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- DEWHA (Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts) - Heard Island and McDonald Islands Nature: Heard Island Cormorant. Arkivigite je 2009-09-12 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 15an de februaro 2009.
- Falla, R.A. (1937). Birds. in Reports of the B.A.N.Z. Antarctic Research Expedition, Series B, II. p. 226.
- Garnett, Stephen T.; & Crowley, Gabriel M. (2000). The Action Plan for Australian Birds 2000. Environment Australia: Canberra. ISBN 0-642-54683-5 [1] Arkivigite je 2009-08-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Green, K. (1997a). Biology of the Heard Island Shag Phalacrocorax nivalis. 1. Breeding Behaviour. Emu 97: 60-66.
- Green, K. (1997b). Biology of the Heard Island Shag Phalacrocorax nivalis. 2. Breeding. Emu 97: 67-75.
- Green, K. (1997c). Biology of the Heard Island Shag Phalacrocorax nivalis. 3. Foraging, Diet and Diving Behaviour. Emu 97: 76-83.
- Green, K.; Williams, R.; Woehler, E.J.; Burton, H.R.; Gales, N.J.; & Jones, R.T. (1990). Diet of the Heard Island cormorant Phalacrocorax atriceps nivalis. Antarctic Science 2: 139-141.
- Marchant, S.; & Higgins, P.J. (eds). (1991). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 1: Ratites to Ducks. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 0-19-553244-9
|