Hermann Kant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Kant
Persona informo
Hermann Kant
Naskiĝo 14-an de junio 1926 (1926-06-14)
en Hamburgo
Morto 14-an de aŭgusto 2016 (2016-08-14) (90-jaraĝa)
en Neustrelitz
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino vd
Partio Socialista Unueca Partio de Germanio • La Maldekstropartio.PDS vd
Familio
Gefratoj Uwe Kant vd
Edz(in)o Vera Oelschlegel • Marion Kant vd
Profesio
Okupo politikistoverkistoscenaristo vd
Laborkampo literaturopolitiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kant en 1987

Hermann KANT (naskiĝinta la 14-an de junio 1926 en Hamburgo, mortinta la 14-an de aŭgusto 2016 en Neustrelitz[1]) estis germana verkisto. Li estris la Verkistan Ligon de GDR.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de ĝardenisto kaj fabriklaboristino frekventis la mezlernejon kaj trejnitis poste kiel elektrikisto en Parchim. Je la fino de la Dua mondmilito li eksoldatis kaj estis sovetie kaj poluje kaptita inter 1945-49. Li kunfondis la Komitaton kontraŭfaŝisman en la punlaborinternigejo en Varsovio frekventonte la Centran kontraŭfaŝiŝman lernejon.

Li revenis patrujon en 1949 kie li laboris mallongan tempon kiel elektrikisto en la Distrikto Parchim. Li membriĝis al la komunisma Germana unuecpartio (SED) kaj estis inter 1949-52 studento de la Humboldt-Universitato en Berlino. Li iĝis ano de la SED-estraro universitata kaj doktoriĝis pri la temo Die Darstellung der ideolog.-pol. Struktur des faschistisch dt. Heeres in Plieviers Roman Stalingrad en 1956. Inter 1956-57 Kant laboris kiel scienca asistanto ĉe la germanistika instituto de la Humboldt-universitato ĉe Alfred Kantorowicz, de kiu li distanciĝis publike post ties fuĝo okcidenten. Inter 1957-59 Kant iĝis ĉefredaktoro de la studenta gazetoTua res, kiu estas rekte sub partia kontrolo kaj havis kiel celitan legantaron okcidentberlinajn universitatanojn. Kune kun aliaj li malhelpis la publikigon de la antologio Berliner Geschichten (planite en 1974/76 de Ulrich Plenzdorf, Klaus Schlesinger kaj Martin Stade). En 1959 li dungitis fare de la filmfirmao "Deutsche Film AG" (DEFA) por labori por grava komisio de la Centra komitato.

Verkista agado[redakti | redakti fonton]

Ekde 1959 Kant estis liberprofesia verkisto. Li membriĝis al la Orientgermana verkistoligo (DSV). Inter 1959-62 li estis paralele kunlaboranto de la partia organo Neues Deutschland. Ekde 1960 li ankaŭ laboris por DSV verkiste. En 1962 li publikigis la unuan verkon, la rakontojn Ein bißchen Südsee. En 1963 li ricevis la Premion "Heinrich Heine": sekvis la premio de la Libera Germana Sindikataro (FDGB). En 1964 li membriĝis al la PEN-Centro Ost und West. La unua romano aperis en 1965, titolite Die Aula kun kritika humora bilanco de porlaborista kaj porkamparana fakultataro ene de la GDR-historio: tiu ĉi libro eniris la kanonon de la legotaj libroj en GDR-lernejoj (sed ankaŭ en kelkaj federaciaj landoj de FRG). En 1967 li ricevis la Heinrich-Mann-premion. Inter 1967-82 li estis estrarano de la PEN-Centro DDR. En 1969 Kant iĝis membro de la Akademio de la Sciencoj kaj inter 1969-82 li estis ties vicprezidanto eĉ.

En 1972 post la apero la romano de Das Impressum li konfrontiĝis al partiinternaj kvereloj pro tro kritika rakonto pri la kariero de iu partiano. En 1976 aperis lia plej grava romano Der Aufenthalt kiu li priskribas la sorton de erare kondamnita germana militkrimulo. Inter 1978-90 (marto) li estis prezidanto de DSV, do posteulo de Anna Seghers. En junio 1979 Kant laboris por la ekskludigo de naŭ aŭtoroj el la DSV post la kondamo de Stefan Heym pro valutokrimo. En 1980 Kant iĝis honora doktoro ĉe la Universitato de Greifswald. Inter 1981-90 li estis deputito de la GDR-parlamento Volkskammer. En 1986 li ricevis la premion Orden der Völkerfreundschaft de Sovetio, en 1987 la Goethe-premion.

En 1994 aperis la romono Komoran, en 2001 Okarino kun aŭtobiografiaj trajtoj. La ĉefrolulo estas juna Wehrmacht-soldato iĝanta konvinkita malnazio. En 2005 estis publikigita la romano Kino kie maljuniĝinta verkisto kuŝas en piedira zono en Hamburgo observante la preterirantojn.

Takso politika[redakti | redakti fonton]

La rolo de Kant ne estis klara: je unu flanko li subtenis kritikajn verkistojn, je la alia flanko li ekzekutis la kulturpolitikajn ordonojn rigore. Inter 1981-90 li estis deputito de la GDR-parlamento Volkskammer. Lia regado de DSV kritikitis ofte fare de dogmatikaj verkistoj (i.a. de Gerhard Holtz-Baumert, Günter Görlich) kaj sekve Kant ofertis plurfoje rezigni. Inter 1986-89 li estis membro de la Centra komitato de SED

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Corino (Hg.): Die Akte Kant. IM „Martin“, die Stasi und die Literatur in Ost und West. Reinbek bei Hamburg: Rowohlt Taschenbuch Verl. 1995. ISBN 3-499-13776-3
  • Matthias Eckoldt: „Ein bisschen was extra braucht man“. Der Schriftsteller Hermann Kant. In: Reihe Literatur. Deutschlandradio am 6. Juni 2006 (Manuskripto kiel PDF).
  • Irmtraut Gutschke: Herrmann Kant – Die Sache und die Sachen. Berlin: Das Neue Berlin 2007. ISBN 3-360-01906-7
  • Wolfgang Kaelcke: Parchimer Persönlichkeiten. 2. Parchim 1997 (Schriftenreihe des Museums der Stadt Parchim. 5)
  • Hermann Kant/Gerhard Zwerenz: Unendliche Wende. Ein Streitgespräch. Leipzig: Dingsda-Verlag Querfurt 1998. ISBN 3-928498-70-3
  • Leonore Krenzlin: Hermann Kant, Leben und Werk. 3. Aufl. Berlin: Volk u. Wissen 1988. (= Schriftsteller der Gegenwart; 7) ISBN 3-06-102663-0
  • Angelika Reimann: Die Reflexionsgestaltung in den Romanen „Der Wundertäter, zweiter Band“, „Der Aufenthalt“ und „Kindheitsmuster“. Charakter, Formen und Funktionen. Leipzig: Pädag. Hochsch. Diss. A 1982.
  • Bernd Schick: Persönlichkeitskonzeption und Roman. Zur Tendenz der Persönlichkeitsdarstellung in der Romanliteratur der DDR in der zweiten Hälfte der siebziger Jahre. Berlin: Humboldt-Univ., Diss. A 1981.
  • Helga Tille: Die künstlerische Gestaltung der Dialektik von Individuum und Gesellschaft im Erzählwerk Hermann Kants; untersucht an Entwicklung und Entfaltung der Geschichtskonzeption des Autors. Erfurt, Mühlhausen: Pädag. Hochsch. Diss. B 1984.
  • Joachim Walther: Sicherungsbereich Literatur. Schriftsteller und Staatssicherheit in der Deutschen Demokratischen Republik. Berlin: Ullstein 1999 ISBN 3-548-26553-7
  • Linde Salber: Hermann Kant: Nicht ohne Utopie. Bouvier, Bonn 2013, ISBN 978-3-416-03340-4.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Biografio wer war wer in der ddr?

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]