Hermeneŭtiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 06:24, 24 nov. 2013 farita de Ludovica1 (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Statuo de Hermeso, mesaĝisto de la dioj, kies nomo kaŭzis la terminon "hermeneŭtiko".

'Hermeneŭtiko estas en filozofio la metodologio de la interpreto. La vorto devenas el la greka: ἑρμηνευτική (τέχνη), latinalfabete: hermeneutikè (téchne), tradukebla kiel arto de la interpreto, traduko, klarigo kaj ekspliko. Ĝi naskiĝas en la religia medio kun la celo kompreni kaj ekspliki la ĝustan interpreton pri la sanktaj tekstoj.

Sekve la termino ricevis spiron pli larĝan celantan doni signifon al ĉio kio montras malfacilan kompreniĝon. Pro tiu senco ĝi povas estis konsiderita kiel ĝenerala teorio pri la interpretaj reguloj.

Hodiaŭ oni parolas pri jura hermeneŭtiko[1] kaj pri arta hermeneŭtiko kiu estas respektive la metodologio de la interpreto pri la juraj normoj kaj pri la artaj verkoj.

Tamen, la tasko de la hermeneŭtiko ne elĉerpiĝas en la legado kaj starigo de la interpreta metodo: la dialogoj inter la religioj (laŭ. ekzemple. Hans-Georg Gadamer) kaj tiu la politika pensado (laŭ Jürgen Habermas) ankoraŭ procedas per tiu kiu estas nomata Hermeneŭtika cirklo.

Vere surpriza (pro ĝiaj originoj), la hermeneŭtiko influis iujn studulojn pri artefarita inteligenteco kiuj taksis netaŭga la perscian aliron aŭ pri la Ellaborado de la informoj por penetri la homan penson.

Iuj famaj analizoj pri hermeneŭtiko

Wilhelm Dilthey Dilthey

En la 19-a jarcento elstarigis la centrecon de la procezo de la kompreno enen de la scienco pri la spirito, kaj apogis tiun aserton sur ontologio de la vivo, laŭ kiu “konpreni” ne estas fakeca teoria sinteno, sed la fundamenta rilato kiun la homo plutenas kun si mem. Laŭ Dilthey, ekspliki kaj kompreni ne diferenciĝas kiel du malsamaj metodoj por klarigi homogenan objekton, sed ili estas malsamaj direktoj de la konscienco kiuj sukcesas konstitui du malsamajn objektojn (el la objektoj de la ekspliko korespondas la empiriaj sciencoj; al la objektoj de la kompreno korespondas la historiaj-sociaj sciencoj).

La kompreno povas esti artikolita en metodologio logika-trascenda specifa por apartaj teoriaj celoj: pliĝenerale, tamen, la cirklareco de la kompreno estas la maniero en kiu la vivo referencas al si mem, absorbante ĉiujn fakultatojn de la animo (intelekto, sento, kaj vero). Dilthey aplikis la metodologian hermeneŭtikon provante atingi interpretaĵojn sistemajn kaj sciencajn situante ĉiun tekston en ĝia historia kunteksto origina.

Post Dilthey, la disciplino hermeneŭtiko distanciĝis el tiu limiga kaj fundamenta operacio, kaj male etendiĝis ankaŭ al la plumedio kaj al la bazoj de la signifoj mem.


Martin Heidegger

En la 20-a jarcento Martin Heidegger delokis la centran problemon en sia filozofia hermeneŭtiko el la interpreto de tekstoj al la ontologia kompreno, kiun li konsideras kiel rektan “esti-en la-mondo”, neapogitan sur tekstoj aŭ simboloj, kaj do eston pli aŭtentan kaj ne kiel simplan empirian antaŭsupozon por la scio. La hermeneŭtiko fariĝas analizo pri la kondiĉoj de la ekzisto, kaj la heideggera teksto fariĝas esprima mediumo.

Kvankam Heidegger estas konsiderata inter la plejelstaraj filozofoj de la 20-a jarcento, akraj kritikoj estis adresitaj kontraŭ li de la Skolo de Frankfurto, aparte de Theodor Adorno, kiu taksas "slanga" la lingvaĵon de la heideggera filozofio kaj tial komprenebla nur por tiu kiu havus familiarecon kun ties "filozofia dialekto".

Gerog Gadamer

Unu el fundamenaj problemoj de la hermeneŭtiko plurestas doni objektivecon al la interpreto donita, sendepende de tiu kiu efektivigas la interpreton kaj de la kunteksto en kiu okazas tiu interpreto. Fundamentas tiusence la kontribuoj de Hans-Georg Gadamer. Klasifiki la hermeneŭtikon kiel filozofian metodon estas nur parte ĝuste. Eblas ankaŭ ontologia aliro. La origina nocio de la termino, kutimiĝinta en la klasika teologia doktrino efektive intencis la hermeneŭtikon kiel teknikon de la ĝusta ekzegezo de la Sanktaj libroj (ekzemplo estu la uzo iuj de ĝi faras la tradicio luterana)

Tamen, la aŭtoro kiu pli multe kontribuis al la vastiĝo de la termino. ĝuste Gadamer, ekde la unuaj paĝoj de sia precipa verko, Vero kaj metodo, metis en klareco kiel la hermeneŭtiko celis, pliradike, riveli la karakteron universan (aŭ ĉeestan en ĉiu kampoj de la scio) de la fenomeno de la kompreno kaj, korelative, de la esploro – por tion diri per la terminoj de Immanuel Kant – pri la kondiĉoj de ĝia ebleco, aŭ pri la transsendaj strukturoj kiuj igas ĉiam nova la genezon de la homa penso.

En aliaj verkoj Gadamer disvolvis la nesupereblan staton de la antaŭkompreno de la interpretisto, kiun laŭ li ne estis sufiĉe konsiderita de klerismo.

La penso de Gadamer pri la hermeneŭtiko multe influis ĉiujn terotoriojn de la disciplinoj tradicie difinitaj “homaj sciencoj”: el la literatura kritiko al la prijura interpreto. En tiu lasta kampo, aparte, ĝi produktis rezultojn preslaku revoluciajn kompare kun la tradicio de pozitivismo kaj idealismo.

La teknikoj de la hermeneŭtiko

En la interpreto pri teksto la hermeneŭtika vidpunkto konsideras kion la lingvaĵo diras, sed ankaŭ kion ĝi antaŭsupozas, ne diras, implicas...

Se oni referencas al sankta teksto, la metodologio por ekstrakti aŭ atingi la tekston metas almenaŭ du problemon:

  • kiun aŭtoritaton agnoski al la verkistoj (ĉar la termino mem de 'aŭtoro antaŭprezentas mem problemojn) de biblia teksto, de la inspirita teksto, de la vero revelaciita?
  • ĝis kiu punkto la interpreto de la aŭtoro devas esti ŝatata kaj konsiderata valida (kompare kun la religia tradicio kaj kolektiva legado kiuj reprezentas grupon fidelan al tiu tradicio)?

Necesas do klariĝi pri kiuj devas esti la teknikoj de la hermeneŭtiko. La lingvaĵo mem de la arto – intencita kiel inspiro kaj produkto – estas io kio ekscesas la limojn de la komplenebleco:

  • ĉu ĉio kio rezultas nedirebla estas laŭrajte ekskludenda el la historio?
  • se en Gadamer la ekstermetoda sperto pri la vero povas akceptiĝi nur funkcie de la horizontoj de la dialogo - kun la Teksto (aŭ kun la Alia) – kie rezidas kaj en kio konsistas la distanco kiu nin disigas el teksto?

Kazoj plej famaj

La aplikaĵoj plej tipaj de la hermeneŭtiko estas tiuj rilataj al Sanktaj libroj. Tamen povas esti konsideritaj kazoj famaj pro hermeneŭtika malfacileco ankaŭ la penso de Aristotelo, precipe en ties rilatoj kun la mezepokaj fundamentoj de la kristanaj filozofio kaj teologio, la penso de Makiavelo kaj ties funkcio en la disvolviĝo de la politika scienco, la penso de Karl Marx grandparte nekonata al la marksistoj de la Oktobra Revolucio de (1917) kaj la penso de Antonio Gramsci, precipe rilate al la mesaĝo lanĉita en la Kajeroj el la karcero.

Notoj

  1. Ankaŭ en la islama juro tio okazas. Oni vidu: Igtihad

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Masson, Scott. "The Hermeneutic Circle" ISBN 978-0-7546-3503-1.
  • De La Torre, Miguel A., "Reading the Bible from the Margins," Orbis Books, 2002.
  • Fellmann, Ferdinand, "Symbolischer Pragmatismus. Hermeneutik nach Dilthey", rowohlts enzyklopädie, 1991.
  • Khan, Ali, "The Hermeneutics of Sexual Order". Eprint.
  • Köchler, Hans, "Zum Gegenstandsbereich der Hermeneutik", in Perspektiven der Philosophie, vol. 9 (1983), pp. 331–341.

Eskteraj ligiloj