Heŭglina frankolino
Heŭglina frankolino | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Heŭglina frankolino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Francolinus icterorhynchus (Heuglin, 1863) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Heŭglina frankolino (Francolinus icterorhynchus) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj. Ĝi estis priskribita de Theodor von Heuglin (kiu nomigas la specion) el specimeno de rivero Bongo, Bahr el Ghazal, Sudano. Ĝi formas superspecion kun la F. clappertoni, F. bicalcaratus kaj la F. harwoodi. Ĝi estis inkludata en la genro Chaetopus. Proponita raso dybowski estas ekzemplo de klina variado kaj ne meritas subspecian statuson. Ĝi estas monotipa.
Ĝi troviĝas en Centrafrika Respubliko, norda Demokratia Respubliko Kongo, suda Sudano kaj okcidenta Ugando.
Temas pri tre kamufle strieca birdo kun vertikala strieco fajne blankanigra ĉe kolo, brusto kaj flankoj, dum la dorso estas pli malhelbruna kaj kun nigra strieco horizontale. La kruroj kaj beko estas ruĝecoranĝaj, kio estas tialo por la latina scienca nomo kie icterorhynchus estas kunmetaĵo de du radikoj el antikva greka signife respektive “flava” kaj “beko”.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Francolinus icterorhynchus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bildo ĉe ADW Arkivigite je 2008-07-25 per la retarkivo Wayback Machine
|