Hipólito da Costa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hipólito da Costa
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1774 (1774-08-13)
en Colonia del Sacramento
Morto 11-an de septembro 1823 (1823-09-11) (49-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Universitato de Koimbro vd
Profesio
Okupo lingvistoĵurnalistodiplomatotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hipólito José da COSTA Pereira Furtado de Mendonça (* Colônia do Sacramento, en la 13-a de aŭgusto 1774 - Londono, en la 11-a de septembro 1823) estis brazila ĵurnalisto, framasono kaj diplomato, patrono de la seĝo numero 17 de la Brazila Beletristika Akademio. Li estis frato de la inĝeniero José Saturnino da Costa Pereira (1771-1852)[1], komandanto de la Brazila Armeo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1777, la familio translokiĝis al Pelotas, en Suda Rio-Grando, kie Hipolito da Kosta pasis sian adoleskecon, ĝis kiam li estis sendita al la Universitato de Koimbro, en 1798, kie li diplomiĝis pri Juro, Filozofio kaj Matematiko.

Post diplomiĝo, li estis sendita en diplomatiaj misioj al Usono kaj Meksiko de la tiama ĉefministro Rodrigo de Sousa Coutinho (1745-1812)[2]. Tie li vivis du jarojn, pli ekzakte en la urbo Filadelfio, kie li fariĝis framasono. Dank'al al tiu vojaĝo, pli malfrue li skribis rakonton "Taglibro pri Mia Vojaĝo al Filadelfio"[3], kiu estus publikigita nur en 1955.

Kiam li reiris Brazilon, li ricevis plian mision, ĉifoje al Anglio, en 1802. Tamen, post tri aŭ kvar jaroj, revenante al Brazilo, li estis arestita de la Portugala Inkvizicio, laŭ ordonoj de Pina Manique (1733-1805)[4], pro tio ke li estis akuzita pri disvastigado de la masonaj ideoj tra Eŭropo. Tamen, li sukcesis eskapi de la arestejo kaj fuĝis al Hispanio, alivestita kiel lakeo. El Hispanio, li reiris al Anglio, kie li ricevis protekton de la Princo Aŭgusto Frederiko, Duko de Sussex (1773-1843)[5].

Establiĝante en urbo Londono, li tiam fondis la estontan brazilan ĵurnalon: la Correio Braziliense[6] kiu funkciis el 1808 ĝis 1823. Pere de ĉi-ĵurnalo, Hipolito da Kosta povis disvastigi la liberalajn ideojn. Tamen, la portugala ambasadoro en Londono, Bernardo José de Abrantes e Castro (1771-1833)[7], Grafo el Funchal, estis ekstrema kunbatalanto de la ĵurnalo de Hipolito da Kosta, kaj kreis ankaŭ ĵurnalon, kies titolo estis "The Portuguese Investigator in England"[8], kiu funkciis el 1811 ĝis 1819. Multaj aliaj ĵurnaloj kiu batalis kontraŭ la "Correio Braziliense" ankaŭ estis kreitaj.

Hipolito da Kosta mortis en 1823, ne sciinte ke li estis proklamita konsulo de Brazilo en Anglio. Li estis sepultita en la Preĝejo de Sankta Maria la Virgulino, en Hurley, Berkshire, sed, en 2001 liaj restaĵoj estis portitaj al Brazilo, kaj nun ili povas esti trovataj en la Muzeo de la Nacia Presejo.

Li ankaŭ famiĝis pro siaj alportugalaj tradukoj el Benjamin Thompson[9][10] kaj Benjamin Smith Barton[11].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • 1799: Diário de minha viagem para Filadélfia (1798-1799) (postmorte publikigita en 1955)
  • 1800: Descripção da arvore assucareira, e da sua utilidade e cultura (Lisbono)
  • 1800: Descripção de huma maquina para tocar a bomba á bordo dos navios semo trabalho de homens (Lisbono)
  • 1808-1822: Correio Braziliense (Londono)
  • 1809: História de Portugal (Londono)
  • 1811: Narrativa da perseguição de Hippolyto Joseph da Costa Pereira Furtado de Mendonça … prezo, e processado em Lisbono pelo pretenso crime de framaçon ou pedreiro livre (Londono)
  • 1811: A narrative of the persecution of Hippolyte Joseph da Costa Pereira Furtado de Mendonça, a native of Colonia-do-Sacramento, on the River La Plata; imprisoned and tried in Lisbon, by the Inquisition, for the pretended crime of free-masonary… (Londono);
  • 1811: Nova gramática portuguesa e inglesa (Londono);
  • 1820: Sketch for the History of the Dionysian Artificers (Londono);
  • 1863: Cartas sobre a franco-maçonaria (Amsterdamo);
  • 1955: Copiador e registro das cartas dirigidas a d. Rodrigo de Sousa Coutinho (Rio de Janeiro);
  • 1992: O Amor d'Estranja, peça de teatro (Lisbono);

Tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brazila Senato
  2. Infopedia
  3. Diário de Minha Viagem para a Filadélfia.
  4. Portugal Dicionário Histórico
  5. A Web of English History
  6. Brazila Kuriero
  7. Diccionario bibliográphico portuguez - Innocencio Francisco da Silva kaj Pedro W. de Brito Aranha.
  8. La Portugala Enketisto en Anglio.
  9. 9,0 9,1 Unicamp
  10. 10,0 10,1 Famous Scientists
  11. 11,0 11,1 Penn University Archives & Records Center. Arkivita el la originalo je 2018-04-23. Alirita 2014-05-07.
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj