Saltu al enhavo

Holokaŭsta Memora Centro (Miĉigano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Holokaŭsta Memora Centro
muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Usono vd
Situo Miĉigano
Estiĝo 1984
Koordinatoj 42° 30′ 9″ N, 83° 21′ 32″ U (mapo)42.5024-83.359Koordinatoj: 42° 30′ 9″ N, 83° 21′ 32″ U (mapo)
Holokaŭsta Memora Centro (Miĉigano) (Miĉigano)
Holokaŭsta Memora Centro (Miĉigano) (Miĉigano)
DEC
Situo de Holokaŭsta Memora Centro (Miĉigano)
Map
Holokaŭsta Memora Centro
Retpaĝo https://www.holocaustcenter.org/
vdr

La Holokaŭsta Memora Centro (HMC; angle The Zekelman Holocaust CenterHolocaust Memorial Center, akronime ZFHMC) estas la plej granda muzeo pri la Holokaŭsto en Miĉigano. Ĝi situas en Farmington Hills, apud Detrojto [1], kaj estis fondita en 1984 fare de la Organizaĵo Ŝaarit Haplajta sub la gvidado de rabeno Charles Rosenzveig [2]. Ĝi estas historie la unua holokaŭsta muzeo en Usono [3].

La muzeo estas konsiderita modelo por la Usona Holokaŭsta Memora Muzeo en Vaŝingtono, la Holokaŭsta Muzeo de Los-Anĝeleso, Kalifornio, kaj la Muzeo de Juda Heredo en Novjorko. Pli ol 2.5 milionoj vizitis la HMC ekde ĝia komenco. 1,6 milionoj el ili estas lernejanoj aŭ studentoj. Nur en la jaro 2000, 4 300 grupoj de Miĉigano, la Mezokcidento kaj Kanado vizitis la muzeon [4]. La muzeo ne nur montras la hororojn de la persekuto kaj ekstermado de judoj en Eŭropo fare de Nacisocialismo sed ankaŭ la kulminaĵojn de la historio kaj kulturo de la popolo de eŭropaj judoj daŭranta dum 2 000 jaroj [5][6].

La biblioteko kaj arkivo de la Centro estas inter la plej gravaj en Usono, kun pli ol 15 000 libroj kaj dokumentoj en diversaj lingvoj (angla, germana, hebrea, jida...), 1 000 filmetoj, multaj dokumentoj kaj mikrofilmoj [7].

Volontuloj de la Aŭstria Memorservo povas servi en la muzeo.

Ekspozicioj

[redakti | redakti fonton]

La centro enhavas plurajn gravajn ekspoziciojn:

  1. La Eterna Flamo kaj la Memormuro : flamo brulas memore al la viktimoj, ĉirkaŭita de memormuro indikanta la nomojn de la koncentrejoj kaj ekstermejoj.
  2. La vagono : vagono el la periodo de la Dua Mondmilito, kiu estis uzata por transporti judojn al ekstermkoncentrejoj.
  3. European Jewish Heritage Museum : ekspozicio prezentanta judan vivon en Eŭropo antaŭ la holokaŭsto.
  4. Priskribo de Naziismo : Ekspozicio priskribanta la ascendon de la nazireĝimo kaj la antisemitajn leĝojn kaj politikojn kiuj estis adoptitaj.
  5. La tendarsistemo : ekspozicio klariganta la evoluon de la koncentrejoj kaj ekstermkoncentrejoj kaj ilian rolon en la holokaŭsto.
  6. Portretoj de Honoro : ekspozicio dediĉita al holokaŭstotransvivantoj de Miĉigano.
  7. The Anne Frank Tree Exhibition : subĉiela ekspozicio kie arbido estis plantita de la kaŝtanarbo kiu staris ekster la kaŝejo de Anne Frank.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Rosenzveig, Charles, "Director's Message", Holocaust Memorial Center Newsletter, 2004, paĝo 3. Arkivigite je 2022-01-20 per la retarkivo Wayback Machine
  2. "HMC Opens to Large Crowds", News from the Holocaust Memorial Center, 1985, paĝo 1. Arkivigite je 2022-01-20 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Rosenzveig, Charles, "From the Director", News from the Holocaust Memorial Center, 1984, paĝo 1. Arkivigite je 2022-01-20 per la retarkivo Wayback Machine
  4. About Us (en-US). Alirita 2022-04-25 .
  5. Our Mission (en-US). Arkivita el la originalo je 2022-05-25. Alirita 2022-04-25 .
  6. Core Exhibits (en-US). Alirita 2022-04-25 .
  7. Library Archive (en-US). Alirita 2022-04-25 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]