Honora civitaneco
Honora civitaneco estas kutime la plej alta distingo kaj honorado disdonata fare de ŝtato, urbo aŭ komunumo por persono, kiu elstarmaniere meritis pri la bonstato de la civitanoj aŭ pri la prestiĝo de la loko. Ekzistas plejofte regularo pri la disdonado de la honorcivitaneco, laŭ kiu la urba parlamento decidas pri ĝi. Krom tio foje universitatoj donas al merititoj la honora doktorecon.
Revolucia Franca
[redakti | redakti fonton]La 26-an de aŭgusto 1792, dum la Franca Revolucio, la Nacia Konvencio donis honoran civitanecon al individuoj ĉirkaŭ la mondo, kiuj "en sia verko kaj kun granda kuraĝo servis la ideon de libereco". Inkluzive de Friedrich Schiller, George Washington, Alexander Hamilton, Ludwig van Beethoven, Robert Burns, Tadeusz Kosciuszko, James Madison, Thomas Paine, Johann Heinrich Pestalozzi, Joseph Priestley kaj aliaj
Usono
[redakti | redakti fonton]Honora civitaneco de Usono estas submetita al la leĝo de la Usona Kongreso kaj prezidenta konsento. La honoro estis aljuĝita al nur ok individuoj, personecoj kiuj agis escepte por monda paco: Winston Churchill (1963), Raoul Wallenberg (1981, post lia morto) kaj Patrino Teresa (1996); Famuloj kiuj batalis en la Usona Milito de Sendependeco: La Markizo de La Fayette (2002), Bernardo de Gálvez (2014) kaj Kazimierz Pułaski (2009) kaj la fondintoj de Pensilvanio: William Penn (1981) kaj Hannah Callowhill Penn (1984)
Kanado
[redakti | redakti fonton]Honora civitaneco de Kanado estas koncedita fare de la Guberniestro ĝenerala de Kanado, kondiĉigita de la peto de la Parlamento de Kanado. Civitaneco estis koncedita al ses liberecbatalantoj: Raoul Wallenberg (1985, post lia morto), Nelson Mandela (2001), Tenzin Gyatso (41-a Dalai-lamao, 2006), Aung San Suu Kyi (2007), Aga Khan la 4-a (2010) kaj Malala Yousafzai (2013).
Irlando
[redakti | redakti fonton]En Irlando, honora civitaneco donacita al fremdulo estas plena laŭleĝa civitaneco inkluzive de la rajto loĝi kaj voĉdoni.
Germanio
[redakti | redakti fonton]En Germanio, honora civitaneco estas donita de germanaj ŝtatoj kaj de urboj. Honoraj civitanecoj konceditaj fare de la nazia reĝimo estis nuligitaj per leĝo de la Registaro de la venkantaj Aliancanoj la 12-an de oktobro 1946.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Karlheinz Spielmann: Ehrenbürger und Ehrungen in Geschichte und Gegenwart - Eine Dokumentation zur deutschen und mitteleuropäischen Geschichte in 2 Bänden, 1176 paĝoj, Dortmundo. Memeldonaĵo de Karlheinz Spielmann en 1967.