Hugues Panassié

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Hugues Panassié (maldekstre) kun Tiny Grimes (dekstre) en Novjorko proks. 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Hugues Panassié (naskiĝis la 27-an de februaro 1912 en Parizo, Francujo; mortis la 8-an de decembro 1974 en Montauban, Francujo) estis franca verkisto pri ĵazo, ĵazsaksofonisto kaj kunfondinto de la ĵazklubejo Hot club de France. En Francujo li validas kiel la „ĵazpapo“.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis ĉe la universitato en Villefranche en la franca provinco Rouergue, devis tamen interrompi tion en 1928 pro malsaniĝo de poliomjelito.

En 1934 Li verkis Le Jazz Hot[1], unu el la unuaj ĵazlibroj baziĝantaj sur pridemandado de la nigrulaj muzikistoj mem, je kio li utiligis precipe informojn kaj ligojn de Mezz Mezzrow[2]. Antaue en Eŭropo oni komprenis ĵazon ĉefe kiel muziko de (blankulaj) dancorkestroj. Sekvis multaj pluaj libroj pri jazo (kaj ankaŭ unu pri rugbeo).

En 1932 li fondis kun Charles Delaunay la klubejon Hot Club de France (en la Rue Chaptal je Parizo). Li verkis por fruaj ĵazrevuoj kiel Le Revue de Jazz[3], Jazz Tango Dancing[4] kaj Le Jazz Hot fondita en 1935 fare de Delaunay. Ekde 1950 li eldonis propran Bulletin de Hot Club de France (pli malfrue subtenata de Madeleine Gautier).

Li financis kaj organizis ankaŭ sonregistradoj de ĵazmuzikistoj, ekzemple la mitajn Panassié-registradojn en 1938 kun Mezz Mezzrow, Sidney Bechet, Tommy Ladnier (kiun li trovis nur post longa serĉado), Sidney De Paris kaj James P. Johnson. Dum la germana okupado radiostacioj de la rezistomovado dissendis la muzikon de Bechet, kio prosperigis ties popularecon eksterordinare. Ankaŭ dum la milito Panassié sendigis al si sondiskojn trans Portugalujo. Kiam foje germana oficisto demandis lin pri unu el la titoloj - „Tristesse de Saint Louis“ sur la diskingo, ene St. Louis Blues de Louis Armstrong – li diris, ke temas pri la povra Ludoviko la 14-a [5]. En 1938 kaj 1949 li iom longe restadis en Usono.

Kiel ne malmultaj ĵazentuziasmuloj li havis fanatikajn konvinkiĝojn. Post la milito li komencis disputi kun Delaunay pri la muziko de moderna ĵazo sukcesa ankaŭ en Francujo kaj al kiu li rifuzis meriti la nomon ĵazo (la titolo de unu el liaj libroj tekstas do konsekvence Le veritable musique du Jazz, per kio li celis ĉefe la novorleanan stilon). Li dissendis eĉ veran akuztraktaĵon al la Hot-klubejoj en Francujo. Sed ankaŭ alikaze li estis puristo - eĉ al sia amiko Louis Armstrong li iam plendopetis, ke li bonvolu ludi „a la Niou“ (laŭ la novorleana).

En 1948 li fondis en Nico la unuan ĵazfestivalon en Eŭropo, dum kiu koncertis Louis Armstrong, Earl Hines, Rex Stewart kaj Mezz Mezzrow.

Ekde 1938 li loĝis en Montauban, kie nuntempe okazas ĵazfestivaloj memore al li. Lia diskokolekto plene konserviĝis kaj troviĝas en la „Médiathèque de Villefranche-de-Rouergue“ en Aveyron.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Le Jazz Hot, Editions Corrêa, 1934, angla eldono 1936
  • Hot Jazz Records, eld. R.C.A. Victor, Camden, Nov-Ĵerzejo, 1939
  • La Musique de Jazz et le Swing Editions Corrêa, 1943
  • Les Rois du Jazz Editions Ch. Grasset, Ĝenevo, 1944
  • La Véritable musique du Jazz Editions Robert Laffont, 1946, 1952
  • Douze Années de Jazz (1927-1939), Editions Corrêa, 1946
  • Le Rugby, Editions Les Presses Rapides, 1946.
  • Cinq mois a New York (Octobre 1938-Fevrier 1939), Editions Corrêa, 1947
  • Jazz Panorama, Editions des Deux-Rives, 1950
  • Quand Mezzrow enregistre Editions Robert Laffont, 1952
  • Dictionnaire du Jazz, 1954 (kun Madeleine Gautier),Editions Robert Laffont, 1954, samkiel en 1971 Editions Albin Michel, 3-a eldono 1987
  • Petit Guide pour une discotheque de Jazz, Editions Robert Laffont, 1955
  • Discographie critique des meilleurs disques de Jazz, Editions Robert Laffont, 1958
  • Histoire du vrai Jazz, Editions Robert Laffont, 1959
  • La Bataille du Jazz, Editions Albin Michel, 1965
  • Louis Armstrong, Nouvelles Editions Latines, 1969.
  • Monsieur Jazz- Entretiens avec Pierre Casalta (membiografio), Editions Stock, 1975

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christian Senn Hugues Panassié 1995

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la franca nuntempe fiksa parolturno, citaĵo de la angla hot jazz.
  2. Samtempe unu el la plej fruaj libroj pri ĵazo. La belgo Robert Goffin rilatigis en 1932 en Aŭ frontieres du Jazz ĵazon kun la samtempa superrealisma tendenco.
  3. Aperis ekde julio de 1929 ĝis marto de 1930 kaj sin direktis al la profesia muzikista medio. Ankaŭ Stéphane Grappelli, tiam ankoraŭ li skribis sian nomon „Grappelly“ kaj signis per „y“
  4. Aperis ekde 1930. Ankaŭ por profesiaj muzikistoj. Pli malfrue el ĝi fariĝis la Magazine du Jazz
  5. Mezz Mezzrow, membiografio Really the Blues. Eksterlandaj popularaj furorkantoj estis malpermesita same kiel en Gemanujo kaj estis ĝenerale vendataj aŭ muzikataj kun enlandaj nomoj.