Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ILGA)
Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj
emblemo
ombrelorganizaĵo • LGBTQ+ rights organization
Komenco 1978 vd
Geografia situo CH1903: 500592 / 118941 (mapo)46.21455856.1504228Koordinatoj: 46° 12′ 52″ N, 6° 9′ 2″ O; CH1903: 500592 / 118941 (mapo)
Sidejo Ĝenevo
Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj (Kantono Ĝenevo)
Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj (Kantono Ĝenevo)
DEC
Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj
Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj
Lokigo de Kantono Ĝenevo en Svislando
Map
Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj
Agareo

GLAT
intersekseco

Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr

Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj (angle International Lesbian, Gay, Bisexual, Trans and Intersex Association, mallongigite ILGA) estas tutmonda ne-profitcela GLAT-organizaĵo. Ĝin fondis la 8-an de aŭgusto 1978 en Coventry (Britio) membroj de GLAT-organizaĵoj el 10 eŭropaj ŝtatoj. Unua nomo estis Internacia Asocio de Gejoj. En 1986 kunigis lesbaninaj organizaĵoj - kaj nomo ektransformis al Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj.

ILGA estas ne-registara organizaĵo, kiu estas aktiva teme malrespekto de homaj rajtoj kaj diskriminacio per seksa orientiĝo. Asocio kunlaboras kun Amnestio Internacia kaj helpas Mondan Organizaĵon pri Sano pri nuligo samseksemon en listo de malsanoj.

Organizaĵo pertoprenas en laboroj de Unuiĝintaj Nacioj. ILGA havas statuson de konsultanto de Eŭropa Komisiono. Voĉo de ILGA estas grava en diversaj agendoj de Eŭropa Unio. En konferencio de ILGA ĉeestantis Pat Cox, kiam estis Prezidanto de Eŭropa Parlamento.

Nune ILGA ligas 600 organizaĵoj el 90 ŝtatoj.

Strukturo de la organizaĵo[redakti | redakti fonton]

Membroj de ILGA estas lokaj kaj tutŝataj organizaĵoj. Ĝi dividiĝas sur Regionaj Sekcioj, kiuj entenas kontinentojn.

Regionaj Sekcioj:

Polemiko kun la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj organizaĵoj de la pedofilia aktivismo apartenis al la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj (ILGA) dum pluraj jaroj. En 1984 North American Man/Boy Love Association (NAMBLA) aliĝis al ILGA kaj devenis la unua geja organizaĵo de Usono aniĝinta al la asocio[1]. La delegitoj de NAMBLA en ILGA helpis por redakti la konstitucion de ILGA kaj ties oficialajn poziciojn pri la seksaj rajtoj de la gejunuloj[2]. Tiele, en 1985 ILGA adoptis pozicion pri «Aĝo de Konsento/Pedofilio/Rajtoj de la Knaboj», kiu instigas la organizaĵojn konsistigantajn la kolektivon «fari premon sur iliajn registarojn por forigi la leĝojn pri la aĝo de konsento». En 1986 ILGA adoptis plian pozicion, kiu diras, ke la asocio «subten[as] la rajton de la gejunuloj je la seksa kaj socia memdispono». En 1988 ILGA deklaris, ke ĝi «agnosk[as], ke la ekzistantaj leĝoj pri la aĝo de konsento de personoj de la sama sekso utilas kutime por supremi kaj ne por protekti ilin». En alia pozicio, adoptita en 1990, ILGA «subten[as] la rajton de ĉiu individuo, sendepende de sia aĝo, esplori kaj disvolvi sian seksecon»[2].

En julio 1993, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (ECOSOC) konseciis al ILGA konsultivan rangon. En aŭtuno, la Permanento Misio de Usono ĉe UN sciiĝis, ke NAMBLA estis membro de ILGA. La 16an de oktobro la permanenta Misio de Usono sendis leteron al ILGA, indikanta ke Usono petus ĝian elpelon el CESNU se ĝi ne «malasociiĝ[as] el NAMBLA kaj aliaj organizaĵoj-membroj [kiel Project Truth kaj la nederlanda Martijn] kies celoj, laŭ la opinio de la Registaro de Usono, «ne esta[s] akordaj kun la aktivaĵoj de UN por la homaj rajtoj»[2]. La rilatoj de ILGA kun NAMBLA starigis fortajn ktitikojn en Usono, precipe inter religiaj organizaĵoj. La gvidantoj de preskaŭ ĉiuj grupoj de gejoj kaj lesbaninoj en la lando, kaj ankaŭ samseksemaj politikistoj, kiel la deputito Barney Frank, petis publike la elpelon de NAMBLA[3].

Kvar el la ses sekretarioj de ILGA, kunvenintaj en Nov-Jorko inter la 5a kaj la 7a de novembro 1993, petis de NAMBLA sian rezignon kiel membro de ILGA, asertante ke, se ĝi ne efektiviĝos, tiusomere ili petos ĝian elpelon per ĝenerala kunsido. La 7an de novembro, la sekretarioj publikigis gazetaran komunikaĵon deklarantan, ke ILGA «kondamn[as] pedofilion» kaj ke «la celoj de NAMBLA [...]» estas «en rekta malakordo» kun tiuj de ILGA[2]. La saman monaton, NAMBLA publikigis plian gazetaran komunikaĵon en kiu ĝi taksis la decidon de ILGA elpeli NAMBLA kiel «malkuraĝa kaj malhonesta provo por kontentigi la peton de la Misio de Usono ĉe UN» kaj asertis, ke «ĉiu ajn provo rilatigi NAMBLA aŭ ILGA al la infana [seksa] misuzo estas malhonesta kaj misintenca»[2].

En 1994, la respublikana senatano Jesse Helms prezentis en la Usona Parlamento leĝprojekton, kiu celas nuligi 119 milionojn da dolaroj je helpo por Unuiĝintaj Nacioj Nações dum la fiskaj jaroj 1994 kaj 1995 se tiu ĉi ne rompis rilatojn kun grupoj tolerantaj pedofilion[4]. La 26an de januaro la Senato aprobis la projekton unanimece. La leĝo estis subskribita en aprilo de la prezidanto Bill Clinton.

Finfine, en sia 6a Monda Konferenco, okazinta en Nov-Jorko en junio 1994, ILGA aprobis per vasta plimulto (214 voĉoj poraj kaj 30 kontraŭaj) la elpelon de NAMBLA, kaj ankaŭ de Martijn kaj Project Truth, akuzante ilin pri havi kiel «precipan celon subteni aŭ stimuli pedofilion». Malgraŭ tio, CESNU decidis alion kaj en septembro ĉesigis la konsultivan rangon de ILGA, ĉar ĝi opiniis, ke tiu ĉi ne havis konvinkan garantion pri la celoj de ĝiaj membroj. ILGA reakiris la rangon nur en 2011[5].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Haggerty, c.v.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Radow, Roy. NAMBLA Replies to ILGA Secretariat. NAMBLA, 1994-01-28.
  3. Lowenthal, Michael. The boy-lover next door, The Boston Phoenix, 24-31 de oktobro 1996.
  4. Osborne, Duncan. Ill will toward ILGA, The Advocate, n-ro 650 (8 de marto 1994), p. 27.
  5. International Lesbian, Gay, Bisexual, Trans and Intersex Association[rompita ligilo], en.wikipedia.org.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]