Ilja Jefimoviĉ Repin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilja Jefimoviĉ Repin
Memportreto (1878)
Naskiĝo 24-an de julio 1844 (1844-07-24)
en Ĉuhujivo, Ĥarkova/Ĥarkiva gubernio,  Rusia Imperio
Morto 29-an de septembro 1930 (1930-09-29) (86-jaraĝa)
en Repino, Gubernio Viipuri,  Finnlando
Nacieco ruso
Sukcesis kiel pentristo
vdr

Ilja Jefimoviĉ REPIN (ruse Илья Ефимович Репин) (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1844 (laŭ julia kalendaro la 24-an de julio), mortis la 9-an de septembro 1930) estis fama rusia pentristo.

Li naskiĝis en la vilaĝo Ĉuguevo, Ĥarkova provinco, Rusia Imperio en familio de milita loĝigito. Li lernis pentri en Ĉugueva lernejo de militaj topografoj dum 18541857. Poste ĉugueva ikonisto I.M.Bunakov instruis lin. En 1863 li transveturis en Peterburgon kaj lernis en pentra lernejo.

Repin estis membro de grupo Peredviĵniki, kiuj kreis kolegaron de junaj pentristoj kiuj ŝiris rilatojn kun akademiaj kanonoj kaj estiĝis adeptoj de realismo en la rusa pentrarto. Peredviĵnikoj strebante per siaj kreaĵoj servi al la popolo, estis aranĝantaj de cirkulantaj pentraĵaj ekspozicioj. Dum 1880-j jaroj Repin pentris pri temo la revolucia movado en Rusio, vidante en revoluciistoj luktantojn pro popola feliĉo.

Repin iĝis tre fama pro portretoj de samtempuloj. Li kreis portretojn de Vladimir Stasov (1873), Modest Musorgskij (1881), Lev Tolstoj (1887) k.a. Pli malfrue Ilja Repin komencis labori pri historia temo.

Ilja Jefimoviĉ posedis la senton de bona pentrarta stilo, estis bonega koloruzanto, sed samtempuloj estis impresitaj unuavice pro akreco de la temaro. Li admiris la pentraĵojn de Jan Matejko kaj mem provis krei la historiajn bildojn inspirante per ili. Tiuj influoj estas videblaj ekzemple en "Kozakoj de Zaporiĵo respondas al sultano Mehmed la 4-a".

La pentristo mortis en sia bieno Kuokkala (nun Repino) situanta apud Sankt Peterburgo, kie lin oni sepultis.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.abcgallery.com/R/repin/repin.html greke http://www.letart.com/xfds/0109/lb.htm greke http://www.kunstmarkt.com/pagesmag/kunst/_id87604-/ausstellungen_berichtdetail.html greke http://lib.ru/LITRA/REPIN