Ilku Marion Zoltanoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilku Marion Zoltanoviĉ
Ilku Marion Zoltanoviĉ en 2002
Ilku Marion Zoltanoviĉ en 2002
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1933 (1933-05-27)
en Uĵhorodo
Morto 25-an de januaro 2003 (2003-01-25) (69-jaraĝa)
en Lvivo
Tombo Liĉakiva tombejo
Alma mater Lvova Nacia Akademio de Artoj
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto
vdr

Ilku Marion Zoltanoviĉ, [ukraine] Ілку Маріон Золтанович, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ilku Marion József estis hungara-ukraina pentristo, altlerneja instruisto. Lia patra nomo estis Zoltanoviĉ.

Ateliero de Ilku en 2002

Ilku Marion Zoltanoviĉ [1] Arkivigite je 2020-10-22 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 27-an de majo 1933 en Užhorod (Ĉeĥoslovakio (nuntempe en Ukrainio)), li mortis la 25-an de januaro 2003 en Lviv (Ukrainio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ilku Marion Zoltanoviĉ apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li abiturientis en arta mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1952. Liaj plej gravaj instruistoj estis Béla Erdélyi kaj József Boksay. Li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1958 en Lviv. Post la diplomo li restis samloke por instrui, baldaŭ li havis la instruajn rangojn docento (1982) kaj katedrestro. Li edziĝis al polino. Depost fino de la socialismo li fondis hungaran grupon. Li ricevis ukrainian kaj 2 hungarajn premiojn.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Moskvo (1960, 1962, 1968)
  • Kievo (1961, 1962, 1982, 1989)
  • Uĵhorodo (1985, 2000)
  • Hajdúböszörmény (1992)
  • Budapeŝto (1996)

Elektitaj mozaikoj[redakti | redakti fonton]

  • Unuiĝo (1964, Lviv)
  • Amikeco (1972, Ĉasloc)
  • Geedziĝa festo (1973, Solec)

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Portré-karikatúrák (110 karikaturoj)

Fontoj[redakti | redakti fonton]