Imre Ámos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Ámos
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1907 (1907-12-07)
en Nagykálló
Morto 1-an de januaro 1944 (1944-01-01) (36-jaraĝa)
en Koncentrejo Ohrdruf
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Margit Anna
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Imre ÁMOS [Amoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ámos Imre estis hungara pentristo, martiro de la holokaŭsto. Lia origina familia nomo estis Ungár ĝis 1934, lia edzino estis Margit Anna.

Imre Ámos [1] naskiĝis la 7-an de decembro 1907 en Nagykálló, li mortis en 1944 aŭ 1945 en nazia Germanio en Ohrdruf.

Biografio

Imre Ámos devenis el juda familio. Li frekventis komence Teknikuniversitaton, poste privatan lernejon de János Vaszary, kie li konatiĝis kun Margit Anna. Ili geedziĝis en 1935, en la sekva jaro ili finis la pentrolernejon. pli frue ekde 1931 li debutis en ekspozicio. En 1936 la geedza paro translokiĝis al Szentendre (ĉefe somere), kie ili aliĝis al la loka artkolonio. En la sekva jaro ili vojaĝis al Parizo, kie ili vizitis Marc Chagall. Ekde 1940 li ofte estis trudlaboristo, en nekonata cirkonstanco li mortis. Lia lasta desegnaĵo okazis en Szolnok en 1944. Li ofte pentris superrealismajn bildojn.

"Hajnalvárás" - Pentraĵo de Imre Ámos (1939)
"Festő és festőnő (Ketten)" Pentraĵo de Imre Ámos

Liaj elektitaj pentraĵoj

  • Anna Margit olvas (1933)
  • Chagallnál (Ĉe Chagall), (1937)
  • Virágcsendélet (1942)

Liaj ekspozicioj

Memorigiloj

  • muzeo pri Margit Anna kaj Imre Ámos en Szentendre ekde 1984

Fontoj