Imre Schrammel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Schrammel
Persona informo
Naskonomo Schrammel Imre
Naskiĝo 29-an de oktobro 1933 (1933-10-29) (90-jaraĝa)
en Szombathely
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Okupo
Okupo skulptisto • ceramikisto • ceramikisto
vdr

Imre Schrammel [ŝramel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schrammel Imre estas hungara ceramikisto, skulptisto, altlerneja instruisto, fondinta kaj ordinara membro de Hungara Belarta Akademio, membro de Internacia Ceramika Akademio (1981).

Karnavala figuro kreita de Imre Schrammel

Imre Schrammel [1] naskiĝis la 29-an de oktobro 1933 en Szombathely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Schrammel akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1957. Liaj plej gravaj instruistoj estis Miklós Borsos kaj István Gádor. En 1958 li ekinstruis en la Altlernejo kiel asistanto, baldaŭ li akiris pli altajn instruajn rangojn, inter 1993-1999 li estis rektoro. En 1969 li aranĝis la unuan hungaran simpozion pri porcelanoj en Siklós. Krom la instruado li estis arta konsilisto en porcelana uzino de Hollóháza. En 1991 li akiris sciencan gradon DLA. Li instruis ankaŭ en Universitato janus Pannonius, same eksterlande (Usono (1983), Innsbruck (1987), Haifa (1989). Li ricevis premion Kossuth en 1991, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Li edziĝis en 1958, post 3 jaroj filo naskiĝis.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj skulptaĵoj (kaj similaj artaĵoj)[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]