Internacia Buroo pri Edukado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Internacia Buroo de Eduko)
Internacia Buroo pri Edukado
International Bureau of Education
emblemo
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj
Komenco 1925
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Le Grand-Saconnex, Svislando
Fondinto(j) Édouard Claparède • Pierre Bovet • Adolphe Ferrière vd
Retejo http://www.ibe.unesco.org/fr Oficiala retejo
vdr

La Internacia Buroo pri Edukado (IBE-Unesko) estas instituto kategorio 1 de Unesko postulita kiel la Centro de Plejboneco en instruplanado kaj rilataj aferoj. Laŭ la deklaro de la decido de la 36a sesio de la Ĝenerala Konferenco certigi pli altan efikecon kaj pli akran fokuson, la IBE difinis la amplekson de ĝia klopodado: instruplanado, lernado, instruado, kaj taksado. La IBE provizoras taŭgitan teknikan subtenon kaj sperton al ĉiuj membroŝtatoj de Unesko, faciligante la provizoron kaj liveron de justa, inkluziva, altkvalita eduko en la kadro de Plano Eduko 2030.

La nuna mandato kaj programaj areoj de la IBE estas precipe de signifo kaj rilato al la Edukado 2030 kaj la kvara Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE4) kiu promesigas membroŝtatojn de Unesko "Certigi incluzivan kaj justan altkalitan edukon kaj progresigi vivdaŭrajn ŝancojn de lernado por ĉiuj". La IBE estas, tial, strategie lokigita por subteni penojn de membroŝtatoj pri la maksimuma atingo de CDE4, kaj rezulte la realigo de la aliaj 16 CDE-oj, kiuj dependas de la provizorado kaj liverado de justa kaj disvolov-rilata altakvalita eduko kaj vivdaŭraj ŝancoj por lernado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pierre Bovet (maldesktre) kaj Jean Piaget antaŭ la Instituto Rousseau en Ĝenevo, 1925

La IBE estis privata organizaĵo, kiun eminentaj psikologoj kaj pedagogoj en Ĝenevo kreis en 1925, inkluzive Edouard Claparède, Adolphe Ferrière, kaj Pierre Bovet, kiu estis la direktoro de la IBE inter 1925 kaj 1929. Komence, la IBE estis malgranda ne-registara organizaĵo, kiu faris plejparte publikan kaj privatan edukadon kaj scienca esplorado. Dum ĉi tiu tempo, ekstera komitato el rimarkindaj docentoj, edukistoj, kaj pensuloj de la tago, inkluzive Albert Einstein, donis subtenon al la organizaĵo.[1] En 1929, ĝi fariĝis la unua interregistara organizaĵo dediĉita al eduko. Tial, en 1929, oni nomumis la faman sciteoriiston kaj profesoron Jean Piaget por direktoro de la organizaĵo. Piaget daŭris en la posteno de direktoro ĝis 1967.[2][3]

Servo de Intelekta Helpo al Militkaptitoj (SIAP)[redakti | redakti fonton]

Preparo de libroj kaj pakoj por sendi al kaptitoj dum la dua mondmilito kiel parto de la projekto SIAP de la IBE

En 1939, la IBE kreis la Servon de Intelekta Helpo al Militkaptitoj (SIAP), bazite je Artikolo 39 de la Konvencio Rilate al la Traktado de Militkaptitoj. Oni starigis SIAP-on por sendi librojn kaj intelektajn servojn al kaptitoj dum la dua mondmilito. La IBE kunlaboris kun la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (ICRC), kiu scipovon por la servo. La projekto rapide kreskis, kaj je la fino de la milito la IBE estis doninta pli ol duon-miliono da libroj al kaptitoj. SIAP ankaŭ organizis tiel nomitajn “Enkarcerajn Universitatojn” kaj studajn grupojn en malliberejoj. La servo estis komence financita de la svisa Federala Konsilio, sed pliiganta uzado necesigis la serĉon de aliaj financaj alternativoj. Rezulte, la IBE komencis eldoni poŝtmarkojn en 1940, kiuj vendiĝis por enspezi monon por financi la projekton.[1]

Rilato kaj kuniĝo kun Unesko[redakti | redakti fonton]

La IBE estis sendependa organizaĵo dum la unuaj 44 jaroj de ĝia ekzisto. Kiam Unesko kreiĝis en 1945, la IBE helpis starigi ĝiajn edukajn programojn, kaj tiel establis la unuan el multaj kunlaboroj kun la nova organizaĵo. Je 1952, oni establis konstantan kunan komisionon por certigi efikan kunlaboron inter la IBE kaj Unesko kaj ili komencis komune organizi la Internacian Konferencon pri Publika Eduko. Post 20 jaroj de kunlaboro, oni subskribis interkonsenton por kunigi la IBE-on kun Unesko. En 1969, la IBE aliĝis al Unesko; tamen, ĝi daŭrigis intelektan kaj praktikan memstarecon. La IBE estas la plej malnova el la institutoj kategorio 1 de Unesko.[2]

En 1999, la IBE fariĝis la instituto de Unesko, kiu respondecas pri edukaj enhavaĵoj, metodoj, kaj strategioj de instruado kaj lernado per la kreo de instruplanoj. En 2011, la 36a kunveno de la Ĝenerala Konferenco de Unesko deklaris, ke la IBE estas Tutmonda Centro de Plejboneco pri instruplanado kaj rilataj aferoj.[2]

Ĉefa laboro[redakti | redakti fonton]

Komence, la IBE kreiĝis por doni subtenadon kaj esploradon pri ĉiuj flankoj de eduko; tamen, ĝi iom post iom fariĝis pli specialeca. Hodiaŭ, sub la direktado de D-ro Mmantsetsa Marope, la ĉefa klopodo de la IBE estas fiksi la tutmondan normon por altkvalitaj instruplanoj, precipe en la kadro de la progresigo de eduko por disvolviĝo. Aliaj areoj inkluzivas la lernaj sciencoj kaj estontaj kapabloj.[4]

La IBE laboras plejparte en 6 programaj areoj en ĝiaj tri ĉefaj fokusoj: Instruplanado, Lernado, kaj Taksado. Tiuj 6 programoj estas: Novigado kaj Gvidado; Nunaj kaj Kritikaj Aferoj; Sciokreado kaj Administrado; Sistema Plifortigado de Kvalito kaj Evoluiga Rilateco; Gvidado por Tutmonda Dialogo; kaj, Institucia kaj Organizaĵa Disvolvado.[5]

Internacia Konferenco pri Eduko[redakti | redakti fonton]

Sepa Internacia Konferenco pri Publika Eduko en 1938. La IBE organizis la konferencon de 1934 ĝis 2008.

Inter 1934 kaj 2008, la IBE organizis la Internacian Konferencon pri Publika Eduko (poste nomita la Internacian Konferencon pri Eduko).[2] Jean Piaget kaj Vicdirektoro Petro Rosselló kreis la konferencon por kunvenigi ministrojn de eduko kun esploristoj kaj praktikistoj pri eduko. Entute 48 kunvenoj okazis kun temoj, kiuj inkluzivis inkluzivan edukon, altkvalitan edukon, kaj plifortigon de instruistoj.[6]

Perspektivoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1970, la IBE redaktis la akademian revuon Prospects (Perspektivoj), kiu ĉefe traktas la temojn instruplanado, lernado, kaj taksado, precipe rilate kun kulturo, disvolviĝo, ekonomio, etiko, sekso, inkluziveco, politiko, sociologio, daŭripovo, kaj eduko. Springer Nederlando eldonas ĝin en la angla, araba, kaj ĉina.[7]

La Biblioteko de IBE[redakti | redakti fonton]

Biblioteko de IBE ĉe Palais Wilson

La Biblioteko de IBE (ankaŭ konata laŭ la nomo la Centro de Dokumentado IBE-Unesko) priservis edukistojn, psikologojn, kaj esploristojn dum naŭ jardekoj. Komence lokiĝanta en la rue des Maraichers, ĝi ankaŭ troviĝis en la historia Palais Wilson en Ĝenevo. La Biblioteko komenciĝis kiam la IBE komencis translokigi edukajn revuojn al la eksa biblioteko de la Ligo de Nacioj en la finaj 1930aj jaroj. Rimarkindaj kolektaĵaroj de la IBEa Biblioteko inkluzivas Historiajn Lernolibrojn de IBE, kaj la Historiaj Arkivoj de IBE 1925-1969.[8]

Historiaj Lernolibroj de IBE[redakti | redakti fonton]

La Historiaj Lernolibroj de IBE inkluzivas pli ol 20 000 baznivelaj kaj altnivelaj lernolibroj pri eduko kaj atlasoj, de 18a jarcento kaj poste, el pli ol 140 landoj, en pli ol 100 lingvoj. Ĝi ankaŭ havas lernolibrojn en maloftaj lingvoj, ekzemple la gvarania, la luvalea, la maoria, kaj la irlanda.[8]

Historiaj Arkivoj de IBE 1925-1969[redakti | redakti fonton]

La Historiaj Arkivoj de IBE 1925-1969 estas nekutima kolekto kiu dekvas la evoluon de eduko de la frua 20a jarcento al la modernaj kaj kreemaj metodoj de lernado de la 1960aj jaroj. Ĝi inkluzivas fotojn, leterojn, manuskriptojn, notojn, ktp, kiuj apartenis al la famaj svisaj edukistoj ekzemple Pierre Bovet kaj Adolphe Ferrière. Specife, la arkivoj havebligas internan rigardon al la kreo kaj evoluado de la Movado de Nova Eduko, el kiu multaj el la fondintoj de la IBE estis gravaj kontribuantoj.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Avanzini, Guy. (1979) The International Bureau of Education in the service of educational development. Unesko, p. 51, 80. ISBN 978-92-3-101733-9.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 UNESCO International Bureau of Education. Bureau international d'éducation. Oficina Internacional de Educacion. IBE. BIE. OIE. | UNESCO.org : History. Ibe.unesco.org. Arkivita el la originalo je 2015-10-21. Alirita 2014-08-12.
  3. Historical note by Pedro Rossello. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2011-02-28.
  4. International Bureau of Education: Lead innovation in curriculum and learning (2015-05-10). Arkivita el la originalo je 2021-06-16. Alirita 2021-06-18.
  5. UNESCO-IBE. (2017) Report of the Director of the International Bureau of Education to the 67th Session of the Council: Implementation of Activities for 2017. UNESCO-IBE, p. 3.
  6. . The International Conference on Education (2010-07-23). Arkivita el la originalo je 2021-06-18. Alirita 2021-06-18.
  7. Springer Link: Prospects.
  8. 8,0 8,1 8,2 IBE. (2015) IBE In Focus: 90 years of excellence in education. Unesko, p. 34, 39.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo International Bureau of Education en la angla Vikipedio.