Ion Dragumis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ion Dragumis
Ion Dragoumis.jpg
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1878 (1878-09-02)
en Ateno
Morto 31-an de julio 1920 (1920-07-31) (41-jara)
en Ateno
Lingvoj franca lingvomoderna greka lingvo
Ŝtataneco Reĝlando Grekio
Alma mater Nacia kaj Kapodistria Universitato de Ateno
Familio
Patro Stefanos Dragoumis
Frat(in)oj Philippos Dragoúmis • Natalia Dragoumis • Nikolaos S. Dragoumis • Alexandros Dragoumis • Alexandra Dragoumi • Marika Dragoumi
Amkunulo Penelope Delta • Marika Kotopouli
Profesio
Profesio politikistodiplomatofilozofoverkisto
Information icon.svg
vdr

Ion Dragumis (greke: Ίων Δραγούμης: 2a de septembro, 187831a de julio, 1920 laŭ la Julia kalendaro) estis diplomato, filozofo, verkisto kaj revoluciulo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Ateno kaj estis la filo de Stephanos Dragumis kiu estis ministro pri Eksterlandaj Aferoj sub Charilaos Trikoupis. La familio devenita de Vogatsiko en Kastorio. La pra-avo de Ion, Markos Dragumis (1770–1854), estis membro de la Filiki Eteria revolucia organizo.

Ion Dragumis studis juron ĉe la Atena Universitato kaj, en 1899, eniris la diplomatian filion de la greka Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj. En 1897, li aliĝis en la Greka Armeo kaj batalis dum la Grek-turka Milito de 1897.

En 1902, Dragumis fariĝis konsulo ĉe la greka konsulejo en Monastiro (nuntempa Bitola). En 1903, li fariĝis kapo de la konsulejo ĉe Seres kaj poste daŭriĝis servi en Plovdiv, Burgaso, Aleksandrio kaj Aleksandropolo. En 1907, li estis asignita al la ambasadejo en Konstantinopolo.

En 1905, dum sia restado kiel la Kontraŭ-Konsulo de Grekio en Aleksandrio, Dragumis renkontis kaj komencis aman aferon kun la verkisto Penelope Delto, kiu estis geedziĝinta al la negocisto Stephano Delto. Ekstere de respekto por ŝia edzo kaj filoj, Dragumis kaj Delto poste decidis apartiĝi, sed ili daŭriĝis korespondi pasie ĝis 1912, kiam Dragumis komencis interrilaton kun la fama aktorino Marika Kotopouli.

Dragumis havis organizan rolon en la makedona lukto. En Makedonio, nova "Filiki Eteria" estis fondita, sub la gvidantaro de Anastasios Picheon de Ohrid, kiam en Ateno, la makedona Komitato formiĝis en 1904 fare de Dragumis patro, nome Stephanos Dragumis.

En 1907, Ion Dragumis eldonis la libron Martyron kai Iroon Aima (Martira kaj Heroa Sango), kiu prezentis liajn vidojn sur la situacio en Makedonio kaj pri kio la greka registaro devus fari al pli konvene defendi tie la grekan loĝantaron. Dum ĉi tiu periodo, li ankaŭ ludis kun la ideo de greka Otomana Imperio, kredanta ke grekoj, kiuj jam havis kontrolon de komerco kaj financo, povus akiri ankaŭ politikan potencon en tia aranĝo.

En 1909, la Goudi Ribelo elrompis kaj sia patro, Stephanos Dragumis, fariĝis Ĉefministro de Grekio. Tamen, la forto malantaŭ la nova Ĉefministro estis Eleftherios Venizelos. Kiam la Unua Balkana milito elrompis, Dragumis veturis al Tesaloniko kiel attaché (ataŝeo) de Krona Princo (poste Reĝo de Grekio) Konstantino.

En 1915, li rezignis el la diplomatia korpuso. Poŝte li eniris la grekan politikon kiel sendependa, kaj li estis elektita al la greka Parlamento por la Florino provinco.

La 30an de julio, 1920  estis farita provo murdi Venizelos ĉe la fervoja stacio Gare de Lyon en Parizo. La sekvantan tagon, nome la 31a de julio, Dragumis haltiĝis fare de Pavlos Gyparis, kapo de la Venizelaj Demokrataj Sekurecaj Batalionoj (Δημοκρατικά Τάγματα Ασφαλείας) kaj li estis ekzekutita kiel formo de revenĝo.

Kvankam ŝia interrilato kun li finiĝis multajn jarojn antaŭe, Penelope Delto profunde funebris por Dragumis kaj post kiam li estis mortigita portis nenion sed nigrajn vestaĵojn ĝis sia propra morto du jardekojn poste. En la lastaj 1930aj jaroj ŝi ricevis taglibrojn kaj arkivojn de Dragumis, konfiditajn al ŝi de lia frato Filipo. Ŝi administris dikti 1000 paĝojn de manuskriptaj komentoj el la laboro de Dragumis, antaŭ ol decidi forpreni sian propran vivon en 1941.[1]

En 1986, la ĵurnalisto Fredy Germanos (1934–1999) verkis la romanon "I Ektelesi" (La Ekzekuto), pri Ion Dragumis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bibliotheca Alexandrina Sciigo, Konferenco pri Penelope Delto ĉe la BA, ĉe 2009-05-04

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Dimitri Kitsikis, Synkritike Historia Hellados kai Tourkias ston 20o aoiona ("Relativa Historio de Grekio kaj Turkio en la 20a Jarcento"), Ateno, Hestia, 3a ed., 1998. ISBN 960-05-0072-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ion Dragoumis en la angla Vikipedio.