Irina Ŝĉerbakova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irina Ŝĉerbakova
Irina Ŝĉerbakova en 2019
Irina Ŝĉerbakova en 2019
Persona informo
Ирина Лазаревна Щербакова
Naskiĝo 1-an de januaro 1949 (1949-01-01) (75-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusagermana vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Profesio
Okupo historiisto de moderna epoko • aŭtoro • universitata instruisto • tradukistoĵurnalisto • verkisto de nefikcio • germanisto • publikigisto • kultursciencisto vd
Laborkampo germanistiko • opinia ĵurnalismo • kulturologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Irina Lazarevna ŜĈERBAKOVA (ruse Ирина Лазаревна Щербакова; naskiĝinta en 1949 en Moskvo) estas rusa germanistino, historiistino kaj kulturfakulino kaj kune kun Andrej Saĥarov kaj Lev Ponomarjov fondis en 1989 Memorial, la plej granda NRO tiutempe en Rusio, por esplori kio estis la vereco en la historio de Rusio - Homoj Rajtoj[1]. Ŝi elmigris kaj pro la likvido de Memorial en Rusio, fondiĝis ekzilorganizaĵo en Berlino sub la nomo Memorial Zukunft[2].

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filino de judaj gepatroj studis historion kaj germanistikon kaj doktoriĝis en 1972. La sekvintajn jarojn ŝi ĉefe laboris tradukistine kaj ĵurnalistine. Krome ŝi estis redakistino de la literaturgazetoj "Sowjetliteratur" kaj "Literaturnaja gazeta" kaj de la ĵurnalo "Nezavisimaja gazeta".

Inter 1996 kaj 2006 ŝi estis docentino ĉe la Centro pri rakontita historio kaj vidigita antropologio de la rusa ŝtata universitato pri filozofiaĵoj Afanasjev-universitato en Moskvo (Росси́йский государственный гуманитарный университет). Ŝĉervakova estas kunordigantino de la rusa historikonkurso por malplenkreskuloj, kiun instalis kaj organizas ĉiujare ekde 1999 Memorial. Intertempe ŝi nombriĝas inter la plej aktivaj membroj de tiu en 1987 fondita altvalora organizaĵo.

Esplorkampoj ŝiaj komprenas parolan historion, diktatorecon, stalinismon, gulagojn, sovetiajn specialajn internigejojn en Sovetunie okupita zono de postmilita Germanio, demandojn pri (kultura) memorigo en Rusio. Je la fino de la 1970-aj jaroj Ŝĉerbakova komencis surbendigon de travivaĵoj de viktimoj de stalinismo. En 1991 ŝi ekesploris en arĥivoj de KGB. Por sia filmo Alexander Men. Treibjagd auf das Sonnenlicht (Westdeutscher Rundfunk, 1993) ŝi estis premiita en 1994 kun la germana katolika porĵurnalista premio.

Pro sia esplorprogramo "Menschliche Schicksale unter dem Totalitarismus – Rußland und Deutschland 1925–1955" (homsortoj sub diktatorecoj en Rusio kaj Germanio 1925-1955) ŝi laboris ĉe la berlina scienca kolegio. La temo de ŝia kolokvo en marto 1995 estis "Gedächtnis und Dokument. Probleme mit den historischen Quellen in der Stalinismusforschung" (memoro kaj dokumento - problemoj koncerne la historiajn fontojn de la pristalinisma esplorado). Ekde 1999 ŝi engaĝiĝis ene de la estrarano de la memorigloko Buchenwald. Ŝi estas membro de komitatoj de la berlina Fondumo Topographie des Terrors, de Aktion Sühnezeichen Friedensdienste kaj de la Fondumo Marion Dönhoff. En 2004 ŝi estis invitita al la internacia literaturfestivalo en Berlino. Ŝi esploris krome ĉe la "Instituto por la homsciencoj" en Vieno, estis gastprofesorino ĉe la universitato de Salcburgo kaj deĵoris ankaŭ en Jena ĉe la "Centro de la historio de la 20-a jarcento". Ekde 2010 ŝi estas honora membrino de la berlina Centro pri literatura kaj kultura esploroj (ZfL), ekde 2012 ĉe la viena Wiesenthal-instituto pri holokaŭsto-esploroj (VWI).

Invitite fare de la Fondumo Körber, Ŝĉervakova faris interparolon kun la historiisto Karl Schlögel en printempo 2015. Ĉi tiu dialogo pri la rusia historio estis eldonita sub la titolo Der Russland-Reflex. En ĝi ŝi kritikegis ke ne ekzistis, post la disfalo de Sovetio, vera konfrontiĝo de la publiko kun sovetiaj krimoj.

Ekde 2000 la historio estus glorigata denove kaj junuloj ricevus nur malneŭtralan interpretadon de la historio. Alia gravega historia turniĝpunkto estus, laŭ ŝi, la kontraŭleĝa okupado de Krimeo fare de Rusio.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 2005: germana meritkruco "Bundesverdienstkreuz am Bande"
  • 2014: Carl-von-Ossietzky-premio pri nuntempaj historio kaj politiko
  • 2017: Goethe-Medaille[3]

Verkaro (elekto en germana traduko)[redakti | redakti fonton]

  • Nur ein Wunder konnte uns retten. Leben und Überleben unter Stalins Terror. Aus dem Russischen von Susanne Scholl. Campus Verlag, Frankfurt am Main 2000.
  • (eld.): Russlands Gedächtnis. Jugendliche entdecken vergessene Lebensgeschichten, Edition Körber-Stiftung, Hamburg 2003.
  • (eld.): Unruhige Zeiten. Lebensgeschichten aus Russland und Deutschland, Hamburg 2006.
  • Zerrissene Erinnerung: der Umgang mit Stalinismus und Zweitem Weltkrieg im heutigen Russland. Göttingen 2010.
  • kun Volkhard Knigge (eld.) Gulag. Spuren und Zeugnisse 1929–1956. Wallstein, Göttingen, Weimar 2012, ISBN 978-3-8353-1050-6.
  • Gefängnisse und Lager im sowjetischen Herrschaftssystem. En: Deutscher Bundestag (eld.): Materialien der Enquete-Kommission „Überwindung der Folgen der SED-Diktatur im Prozeß der Deutschen Einheit“, Bd. VI: Gesamtdeutsche Formen der Erinnerung an die beiden deutschen Diktaturen und ihre Opfer. Formen der Erinnerung – Archive, Nomos-Verl.-Ges., Frankfurt am Main, Baden Baden, 1999, p. 567–622.
  • Unsere Sechziger. En: J. John, D. v. Laak, Joachim von Puttkamer (eld.): Zeitgeschichten. Miniaturen in Lutz Niethammers Manier. Essen 2005, p. 226–237.
  • Tschetscheniens Gedächtnis. En: Memorial, Heinrich-Böll-Stiftung (eld.): Zu wissen, dass du noch lebst. Kinder aus Tschetschenien erzählen. Berlin 2006, p. 13–24.
  • Erinnerung in der Defensive. Schüler in Russland über Gulag und Repression. In: Osteuropa. Das Lager schreiben. Band 57, Nr. 6, 2007, p. 409–420.
  • Kontinuität oder Rückkehr? Bildzeugnisse des Stalinismus. En: H.-J. Czech (eld.): Kunst und Propaganda im Streit der Nationen 1930–1945. Dresden 2007, p. 450–456.
  • 1917–1937–2007. Das Erbe des Stalinismus. En: N. Schreiber (eld.): Russland. Der Kaukasische Teufelskreis oder die lupenreine Demokratie. Klagenfurt 2008, p. 339–353.
  • Die Hände meines Vaters. Eine russische Familiengeschichte. Droemer, München 2017, ISBN 978-3-426-27710-2.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Memorial

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Irina Scherbakowa en la germana Vikipedio.